alveolar-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2011, 5:06:30 PM1/7/11
to °listo 'lbl'
ĉu
alveolar-o --> alveol-a?

amike

renato
-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Marcos Cramer

unread,
Jan 8, 2011, 7:46:51 AM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

alveolar-o --> alveol-a?

Nu, certe O-vorto ne povas esti anstataŭigata per A-vorto. Ebla alternativo al "alveolaro" estas "alveola konsonanto". Tamen la radiko "alveol/" mem estas ne-oficiala. Mi ĵus jam volis proponi ĝian oficialigon, sed aperis la problemo, ke ĝi havas sufiĉe vastan signifon. Kaj ReVo kaj PIV difinas ĝin per la tre vasta "kavaĵeto", tamen iom limigante ĝian signifokampon per indiko de fakoj, kaj ĉe PIV ankaŭ per ekzemploj de alveoloj.

En la kazo de alveolaj konsonantoj, temas pri la dentaj alveoloj, do pri la kavaĵetoj, en kiu troviĝas la radikoj de la dentoj. Fakte, oni kompreneble ne uzas tiujn kavaĵetojn por la produkto de alveola konsonanto, sed la alveolan kreston, do tiun elstarantan karnaĵon malantaŭ la dentoj, kiu elstaras ĝuste ĉar sub ĝi troviĝas la dentaj alveoloj.

Mi momente ne certas pri tio, kion ni faru kun "alveol/". Eble malgraŭ la supre menciitaj problemoj, ĝi tamen estas oficialiginda, aŭ almenaŭ akceptebla kiel faka radiko. Tiuokaze ni ja povus rekomendi "alveola konsonanto" por "alveolaro". Alikaze, se ni venas al la konkludo, ke "alveol/" ankaŭ estas evitinda, ni devas elpensi alian alternativon al "alveolaro" (aŭ eble eĉ akcepti "alveolaro").

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2011, 1:35:56 PM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Mi momente ne certas pri tio, kion ni faru kun "alveol/".

Ankau mi ne scias. Mi ekiris de "palat-aleola sono" kaj poste malkovris chi tiun alveolaro.

Alternativo al "alveolo" povus esti "bush-kaveto", sed ghi ne shajnas tre forta alternativo.

Eble momente mi preferus ke ni havu la linion:

alveolaro --> alveola sono

kaj eble ni pensu pri oficialigo de "alveol-".

amike

Renato

Vastalto

unread,
Jan 9, 2011, 2:44:00 AM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Por via informo:
Pri alveolaro oni diras en la japana
"sxi-kei-on" aux "ha-guki-on", kiu estas lauxvorte
"dento-tigo-sono".
"sxi-kei" aux "ha-guki" estas "gingivo" en Esperanto.

Vastalto

Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>Marcos:

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2011, 5:58:45 AM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| "sxi-kei-on" aux "ha-guki-on", kiu estas lauxvorte
| "dento-tigo-sono".
| "sxi-kei" aux "ha-guki" estas "gingivo" en Esperanto.

Do, laŭ la japana

Alveolaro --> gingiva sono.

Tio ŝajnas ebla. Nun mi petas ankaŭ pri la ĉina, korea, hebrea, ktp.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 10, 2011, 7:32:02 AM1/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al Vastalto:

Do, laŭ la japana

Alveolaro --> gingiva sono.

Tamen "gingivo" estas mem neoficiala, kaj ReVo rekomendas la esprimon "dentokarno" por tio. Oni povus ankaŭ pensi pri "dentokarna konsonanto" aŭ "dentokarna sono". Kion opinias la aliaj?

Notinde, PMEG uzas "gingiva sono" por tiuj sonoj, kiuj faklingve kutime estas nomataj "postalveolaroj" aŭ "postalveolaj konsonantoj" (en Esperanto (ĉ, ĝ, ŝ kaj ĵ). Tion PMEG povis fari, ĉar ĝi ne bezonis distingi inter dentaj kaj alveolaj konsonantoj (ĉar tiu distingo ne estas fonema en Esperanto). Sed por ĝenerala prononcoscienco ne ŝajnas al mi rekomendinde sekvi tiun PMEG-an uzon de "gingiva sono". Eble Bertilo mem ŝatus komenti pri tio.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2011, 3:06:48 PM1/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
>ᅵᅵ Tamen "gingivo" estas mem neoficiala, kaj ReVo rekomendas la esprimon "dentokarno" por tio. Oni povus ankaŭ pensi pri "dentokarna konsonanto" aŭ "dentokarna sono". Kion opinias la aliaj?

Tio ŝajnas al mi bone kontrasti kun "denta sono".

Amike
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages