Tamen la afero estas pli malsimpla ol oni povus supozi pro malsamaj
terminaraj kutimoj en malsamaj partoj de la mondo.
Unua problemo:
Lau' unu terminara tradicio "nafto" estas la materio en la tero kaj
ankau' post la elterigo. Lau' alia tradicio la elterigita nafto estas
"petrolo".
Kiel devus esti lau' vi? Kiel estas en pluraj lingvoj?
En la itala "petrolio" estas la plej g'enerala (En Arabujo estas
multa petrolo). "Nafta" estas difinita speco de motoroleo por
kamionoj au' hejt-sistemoj.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Renato:
> Lau' unu terminara tradicio "nafto" estas la materio en la tero kaj
> ankau' post la elterigo. Lau' alia tradicio la elterigita nafto estas
> "petrolo".
>
> Kiel devus esti lau' vi? Kiel estas en pluraj lingvoj?
Laux mia memoro, antaux kelkaj monatoj mi sendis al cxi tiu listo
raporteton - aux eble raportegon - pri la pli-malpli konfuza uzado de "olje"
kaj aliaj vortoj kun signifoj ole-rilataj, en la norvega lingvo. Laux mia
memoro mi menciis tie ankaux "nafta".
Otto
>Laux mia memoro, antaux kelkaj monatoj mi sendis al cxi tiu listo
>raporteton - aux eble raportegon - pri la pli-malpli konfuza uzado de "olje"
>kaj aliaj vortoj kun signifoj ole-rilataj, en la norvega lingvo.
Fakte, jen g'i:
------------------------------------------------
From: "Pilar Otto" <pil...@online.no>
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Subject: (la bona lingvo) Re: petrolo
Date: Tue, 3 Apr 2007 13:12:13 +0200
Renato:
>En la itala mi havas tre facilan vivon pri petrolo.
En la norvega mi havas eble tro facilan vivon pri
"olje", kiu inkluzivas oliv-oleon, petrolon,
nafton kaj multon alian. Eblas precizigi per
kunmetajxoj: "planteolje", "mineralolje",
"motorolje", "smøreolje" (sxmir-oleo), "matolje"
(mangxajx-oleo), "eteriske oljer" (eteraj oleoj) ktp.
>Poste ekzistas motoroj kiuj utiligas "benzina" (benzinon)
Norvege "bensin", kio ne estas konsiderata kiel
"olje". Almenaux en benzinstacioj oni kutimas
peti kaj "bensin" kaj "olje" por la auxto.
kaj
>motoroj, kiuj utiligas "diesel" (dizelon).
Norvege "diesel(olje)", iam nomata (aux nomita?) "solar-olje".
>Ekzistas aliaj vortoj, sed tiuj estas sinonimoj (ekzemple "nafta" por
>dizelo)
En mia fremdvortaro "nafta" estas registrita kun
tri signif(nuanc)oj) apartigitaj per punktokomo:
"'jordolje' (ter-oleo); malkonstanta [en hxemia
senco, do facile vaporigxema], bruligebla
fluidajxo elfarita el ter-oleo; etero". Sed la
E-norvega vortaro donas kiel tradukon de "nafto"
"råolje" (krud-oleo). Kiam mi auxdas la vorton "nafta", mi pensas pri medicino.
"Petroleum" estas vorto iom uzata kaj gxenerale
komprenata. La fremdvortaro tradukas gxin per
"jordolje", sed la E-norvega vortaro aldonas "stein-olje" (sxton-oleo).
>En Esperanto mi ne povas decidi, kiu estas la plej g'enerala termino
>(lau' PIV temas pri "nafto").
>
>Poste s'ajnas ekzisti "benzino" kaj "mazuto"
Mia E-norvega vortaro tradukas "mazuto"n per "tungolje" (pez-oleo).
kaj ankau' "gasojlo"
Oni uzas la anglan "gas-oil".
kaj
>lau' kelkaj "fuelo".
Kiam mi lernis la anglan, mi lernis, ke "fuel"
estas gxenerala vorto signifanta "brensel"
(brulajxo) kaj do inkluzivas ankaux lignon kaj
karbon. "Brensel-olje" jes ekzistas.
>Kiel oni diras tion en via lingvo?
Mi provis klarigi, sed bonvolu ne demandi min pri
teknikajxoj, cxar kvankam Norvegujo estas
petrolproduktanta lando ("oljeproduserende
land"), mi estas malpli kompetenta pri tiaj
fluidajxoj ol pri aviado. Se iel ebla, mi laike
restas cxe la malpreciza "olje".
Otto
------------------------------------------
kaj ankau' tiu de Said:
-------------------------------------------
Date: Thu, 12 Apr 2007 19:41:48 +0430
From: "Saed Abbasi" <ira...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: (la bona lingvo) Re: petrolo
Mi havas jenan ideon pri cxi vortojn por klarigi
la terminojn: Nafto, Petrolo, benzino, gasojlo (dizela hejtajxo), mazuto
Nafto: ankoraux ne procesita materialo
sen-diference kia ajn estas gxia kemia kvalito
(ekz: la plej grandaj sortoj de nafto trovigxas en mezoriento.)
Petrolo: procesita materialo kemie kaj ekonomie
(la kosto de nordmara malpeza petrolo pliigxis pasintsemajne.)
benzino, gasojlo kaj mazuto estas variaj
hejtajxoj konataj per cxiu uzanto tutmonde
dum oleo (oil) estas gxenerala termino por
mangxebla kaj ne mangxebla grasajxo kaj laux mia
kredo ne tauxgas por difini ajnan naftajxon aux petrolajxon.
Saed
--------------------------------------
Kion konkludi antau' la insistemaj orientanoj kaj okcidentanoj, mi ne scias.