Marcos Cramer:
>Laŭ
PIV, "komasocio" estas "regrupigo de parceloj cele al la
plifaciligo de la kultivado per >mekanikaj
iloj".
>Mi havas neniun
fakan konon pri tiu fako, sed kial ne simple
>komasacio -->
parcel-re-grup-ig-o
>aŭ simile?
Mi vidas en la reto, ke pri “komasacio” oni jam diskutis en cxi tiu listo pasintjanuare, kun rezulto:
parcelgrupigo.
Laux mi, ecx pli bona estus la vorto uzita de Henri Masson en “El Popola Cxinio”: parcelkunigo.
Gxis
Antonio
Mi vidas en la reto, ke pri "komasacio" oni jam diskutis en cxi tiu listo pasintjanuare, kun rezulto:
parcelgrupigo.
Laux mi, ecx pli bona estus la vorto uzita de Henri Masson en "El Popola Cxinio": parcelkunigo.
.
>Laux mi, ecx pli bona estus la vorto uzita de Henri Masson en “El Popola Cxinio”: parcelkunigo.
Kaj el la fakta kaj el la jura vidpunkto, PARCELKUNIGO estas la plej trafa vorto.
(La esperantaj juraj vortaroj - E-ĉeĥa, E-esperanta kaj la E-rusa - ne entenas ĉi tiun terminon (nek
komasacion nek ion alian).
Amike
Tomaĵ
Marcos Cramer:
>En la reta arĥivo de ĉi tiu diskutlisto mi ne trovis diskuton pri "komasacio", nur unu mencion de ĝi ene de listo de vortoj proponataj de J-K Rinaldo.
>Laŭ mi la "re-" en "parcelregrupigo" povus esti grava.
>Tamen
ne ĉiu parcelregrupigo estas parcelkunigo. Ja eblas ke post parcelregrupigo iu
fora parto de iu parcelo estis donita al alia parcelo, por krei pli praktikajn
parcelformojn. Tion ne plu eblus nomi "parcelkunigo".
Vi pravas. En pasinta januaro mi ankoraux ne partoprenis en la listo; vidinte en la arkivo, ke estis proponita al diskuto “komasacio”, mi supozis (erare) ke la diskuto okazis.
Pri la termino: “komasacio” memorigas min pri la itala faka termino “commassazione” (versxajne komprenata nur de termezuristoj, impostistoj kaj fakaj juristoj), kiu tamen havas la gxeneralan signifon “grupigo”, “kunigo” de parceloj (en la itala, “accorpamento”); kaj ne temas pri moderna influo de la angla “commassation”, cxar la termino trovigxas jam en baza itala legxo pri katastro de 1883.
Tiu grupigo havas la celon starigi kontinuecon en la proprieto kaj en la utiligeblo de terenoj, per la aligo al pli vasta tereno de tiuj malgrandaj parceloj (eventuale, apartenantaj al aliaj proprietuloj), kiuj ensxovigxas en la cxef-terenon, kaj ne estas memstare ekspluateblaj.
En tiu senco, laux mi la gxusta termino estus parcelgrupigo aux parcelkunigo.
Se, kontraue, per “komasacio” oni celas la fenomenon, kiu en itala lingvo nomigxas “ricostituzione della piccola proprietà contadina” (= restarigo de la etbiena proprieto, per rekunigo/ regrupigo de malgrandaj parceloj - pli frue disdividitaj, ekzemple okaze de heredo - en unu pli grandan bienon, kun la celo atingi pli vastan ter-amplekson, kiu ebligu pli racian utiligon de la grundo), tiam “re-“ farigxas grava, cxar temas pri re-starigo de la iama ter-amplekso; kaj laux mi tauxgus jen “parcelregrupigo” jen “parcelrekunigo” (mi ne sukcesas vidi la diferencon inter grup- kaj kunig-; en ambaux kazoj eblas, ke iu parcelo restu for).
Amike
Antonio
parcel- auh terpec- ?Niko starigas bonan demandon, ĉar aliloke en la listo ni havas:
ĉe komasacio tute ne temas pri grupigo aŭ regrupigo de parceloj aŭ terpecoj, sedsole pri ties kunigo por ebligi pli grandajn parcelojn/terpecojn, pli taŭgajn por kultivadoaŭ eĉ por aliaj celoj.
Post la esprimoj de la aliaj, mi povas registri tion.> komasaci-o --> parcel-kun-ig-o, ter-pec--kun-ig-o.
>>Batalu kontraŭ la aliaj fakuloj en ĉi tiu listo, kaj la plej bona gajnu.
Marcos:
>Do tute ne temas pri "batalo inter fakuloj".
Ĉu vi ne scias, ke BATALO kaj BATALI apartenas al la plej ŝatataj vortojde Renato? Li kaptas ĉiun okazon por reŭzi ilin!AmikeTomaĵ
komasaci-o --> ter-pec-kun-ig-oBone.
Nepran bezonon eble ne, sed jxus mi verkis artikolon, en kiu mi parolas pri
"parcelo de signifokampo". En tiu kunteksto "terpeco" sxajnus al mi tro
kruda (kiel tero!) metaforo. Mi eble estus povinta skribi simple "ero" aux
"peco" aux "parto", sed "parcelo" sxajnis al mi la plej trafa elekto en tiu
kunteksto. (Tamen mi ja elturnigxus, se "parcelo" estus anatemita kaj mi
respektus la anatemon).
Otto