scienca kaj komuna lingvo en nia listo

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 17, 2009, 2:51:59 PM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri skribis:

Se temas pri sciencaj distingoj, la sciencistoj faros laŭ
sia plaĉo la terminojn, kiujn ili uzos inter si. Ni zorgu
pri la komuna lingvo kaj tiel montru la vojon ankaŭ al ili.

Mi forte kontraŭas la opinion ke nia listo zorgu nur pri la komuna lingvo. Laŭ mi ni same okupiĝu pri la scienca/faka lingvo.

Certe la sciencajn terminojn finfine fiksu tiuj sciencistoj, kiuj uzas ilin. La problemo estas, ke Esperanton uzas nur malmultaj sciencistoj. Do multaj el la fakaj Esperantaj terminoj estas elpensitaj ne per uzado, sed per nura elpensado sen uzado. Tio laŭ mi ne estas problemo, sed ankaŭ nur maniero antaŭenigi Esperanton.

La problemo estas nur, ke precipe inter tiuj, kiuj faras vortarojn kaj terminarojn superregas la pli novradikemaj Esperantistoj. Precipe grava fenomeno estas ke iuj vortaristoj volas imponi per granda vortaro, kaj mis-opinias ke "granda" signifas "mult-radika".

Por solvi tiun problemon, necesas proponi bonlingvajn alternativojn. Certe ni ne sukcesos kovri ĉiujn fakojn. Sed ni almenaŭ komencu per tiuj  partoj de la faklingvo, kiuj ankaŭ iom tuŝas la komunan lingvon (kio ja okazas ĉe vortoj kiel "astro" kaj "astronomio"). Rezigni pri tio pro la opinio ke ni zorgu nur pri la komuna lingvo laŭ mi estus grava mispaŝo.

Se oni konsideras "astronomio" komuna vorto, oni tamen devas ankaŭ pripensi fakajn difinojn de ĝi kiam oni pensas pri alternativoj. Ĉiuj fakaj difinoj kiujn mi trovis indikas ke "kosmobjektoscienco" tre bone kaptas la signifon, dum "stelscienco" tute ne kaptas ĝin.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Aug 17, 2009, 3:24:08 PM8/17/09
to la bona lingvo
On 17 Aug., 20:51, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> La problemo estas nur, ke precipe inter tiuj, kiuj faras vortarojn kaj
> terminarojn superregas la pli novradikemaj Esperantistoj.

Kredeble jes. Sed "astro", "astronomio" kaj "astronomo" estas
oficialaj vortoj. Kaj por tiaj oni ne bezonas monstrajn
trobonlingvajhojn.

--
Andreas Kueck

Harri Laine

unread,
Aug 18, 2009, 6:54:20 AM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi forte kontraŭas la opinion ke nia listo zorgu nur pri la komuna
> lingvo. Laŭ mi ni same okupiĝu pri la scienca/faka lingvo.

Certe ne "same". Al ni kompreneble apartenas tiaj
vortoj, ankaŭ sciencaj, kiujn povas renkonti
nesciencisto, ekz. legante Monaton aŭ aŭskultante
polan, ĉinan, vatikanan aŭ kuban radion. Tio estas
mia opinio, sed mi akceptas senkondiĉe la diktatorecon
de Renato :)

Sed ja, kiel mi skribis, per nia laboro ni montru la
vojon ankaŭ al sciencistoj.

> Se oni konsideras "astronomio" komuna vorto, oni tamen devas ankaŭ
> pripensi fakajn difinojn de ĝi kiam oni pensas pri alternativoj. Ĉiuj
> fakaj difinoj kiujn mi trovis indikas ke "kosmobjektoscienco" tre bone
> kaptas la signifon, dum "stelscienco" tute ne kaptas ĝin.

Vi evidente estas adepto de tia filozofio, laŭ kiu perfekta nomo
aŭ termino estas samtempe detala difino kaj, se eble, ankaŭ
instrukcio pri uzo. Mi ne estas, sed kun intereso mi legos
viajn eseojn pri kosmobjektoscienco.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Aug 18, 2009, 1:52:48 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Tio estas
mia opinio, sed mi akceptas senkondiĉe la diktatorecon
de Renato :)
Dankon, Harri! Vi certe havas la moralan grandecon de antikva rom-an-o, sed mi momente estas diktatoro iom dubanta kaj cerbumanta pri via mesaĝo kaj tiu de Marcos. Tuj, kiam mi havos la tempo fincerbumi, mi diktos kaj diktatoros.

Amike

Renato

Adam Raizen

unread,
Aug 18, 2009, 2:51:10 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/17 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Se oni konsideras "astronomio" komuna vorto, oni tamen devas ankaŭ pripensi fakajn difinojn de ĝi kiam oni pensas pri alternativoj. Ĉiuj fakaj difinoj kiujn mi trovis indikas ke "kosmobjektoscienco" tre bone kaptas la signifon, dum "stelscienco" tute ne kaptas ĝin.

Mi devas diri, ke 'kosmobjektoscienco' estas simple neuzebla, tro peza. Mi konsentas kun Harri, ke 'stelscienco' estas bona kaj en ordo, eĉ se ĝi ne estas perfekte preciza. Sed mi mem ne kontraŭas la vorton 'astro', do mi pensas, ke mi uzos 'astroscienco', '-isto', ktp.

Aldone, 'kosmobjektoscienco' ne estas perfekte preciza, ĉar kosmobjektoscienscistoj studas ankaŭ la kosmajn vakuojn, ĉu ne?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Fabio Bettani

unread,
Aug 18, 2009, 3:01:36 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi devas diri, ke 'kosmobjektoscienco' estas simple neuzebla, tro peza. Mi
> konsentas kun Harri, ke 'stelscienco' estas bona kaj en ordo, eĉ se ĝi ne
> estas perfekte preciza.

Laŭ mi, tute ne.
Se vi parolus al mi pri iu stelsciencisto, tio pensigus al mi, ke
li/ŝi nepre ne fakas (ekzemple) pri la transneptunaj asteroidoj, aŭ
pri la glaciaj lunoj de la kvar gasgigantoj, aŭ pri kometoj.
Estus male, se vi parolus al mi pri astronomo.

--
Fabio

Adam Raizen

unread,
Aug 18, 2009, 3:20:31 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/18 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

Laŭ mi, tio estas kiel diri, ke se vi parolus al mi pri malsanulejo, tio pensigus al mi, ke tio nepre ne estas loko, kie (ekz.) virinoj naskas sub kuracista kontrolo, kaj estus male, se vi parolus al mi pri hospitalo. Ĉiuj komprenas, ke 'malsanulejo' estas interna samsignifaĵo por 'hospitalo', kaj povas esti same pri 'stelscienco' kaj 'astronomio'.

Marcos Cramer

unread,
Aug 18, 2009, 7:26:44 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

Laŭ mi, tio estas kiel diri, ke se vi parolus al mi pri malsanulejo, tio pensigus al mi, ke tio nepre ne estas loko, kie (ekz.) virinoj naskas sub kuracista kontrolo, kaj estus male, se vi parolus al mi pri hospitalo. Ĉiuj komprenas, ke 'malsanulejo' estas interna samsignifaĵo por 'hospitalo', kaj povas esti same pri 'stelscienco' kaj 'astronomio'.

La diferenco estas, ke la plej multaj homoj prizorgataj en malsanulejo estas malsanuloj (do la naskantojn oni povas nomi escepto), dum la steloj konsistigas nur malgrandan proporcion de la objektoj studataj de astronomoj.

Ĉiuokaze, mi ne emas investi tro da energio en ĉi tiun diskuton. Ja neniu volas malrekomendi la vorton "astronomio" (do listigi ĝin kun "→"); ĝi jam nun aperas nur kun "~", kio signifas, ke ni ne malrekomendas tiun radikon sed tamen emas proponi iujn alternativajn esprimojn. Oni povas diri ke la linioj kun "~" do estas malpli gravaj ol la linioj kun "→". Pro tio ne indas tro longe diskutadi pri ili.

Mi nur timas, ke se la alternativo "stelscienco" aperas kiel sola aŭ unua alternativo ĉe "astronomio", la kritikantoj povas tro facile akuzi nin je grava tro-simplismo, kaj tiel povus ŝajnigi ke nia listo ne estas fidinda fonto. Sed mi ja povus akcepti tiun alternativon en pli posta pozicio.

Ĉar ni ne malrekomendas "astro", ni povus ankaŭ mencii "astroscienco" kiel alternativon.

La linio tiam povus esti

astronomi·o [1oa] ~ kosm·objekt·o·scienc·o, astr·o·scienc·o, stel·scienc·o

Amike,

Marcos

Adam Raizen

unread,
Aug 18, 2009, 9:09:16 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/19 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Adam:

Laŭ mi, tio estas kiel diri, ke se vi parolus al mi pri malsanulejo, tio pensigus al mi, ke tio nepre ne estas loko, kie (ekz.) virinoj naskas sub kuracista kontrolo, kaj estus male, se vi parolus al mi pri hospitalo. Ĉiuj komprenas, ke 'malsanulejo' estas interna samsignifaĵo por 'hospitalo', kaj povas esti same pri 'stelscienco' kaj 'astronomio'.

La diferenco estas, ke la plej multaj homoj prizorgataj en malsanulejo estas malsanuloj (do la naskantojn oni povas nomi escepto), dum la steloj konsistigas nur malgrandan proporcion de la objektoj studataj de astronomoj.

Mi pensas, ke la steloj, same kiel la malsanuloj, estas la kernaj aferoj en la mensa bildo de la koncerna afero, kiom ajn da tempo ili efektive okupas ĉe la koncernaj fakuloj, kaj do tre nature uziĝas por nomi tiun aferon.
 
Ja neniu volas malrekomendi la vorton "astronomio" (do listigi ĝin kun "→");

Kial ne? Mi scias, ke 'astronomio' ktp estas oficialaj, sed ĉi tiuj vortoj ŝajnas al mi kiel inter la plej bonaj kandidatoj por kunmetita anstataŭaĵo.

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2009, 3:08:07 AM8/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La linio tiam povus esti

astronomi·o [1oa] ~ kosm·objekt·o·scienc·o, astr·o·scienc·o, stel·scienc·o
Ni jam alprokismiĝas, eble kun ŝanĝo de la ordo de la samsignifaj esprimoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2009, 3:21:28 AM8/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Mi scias, ke 'astronomio' ktp estas oficialaj, sed ĉi tiuj vortoj ŝajnas al mi kiel inter la plej bonaj kandidatoj por kunmetita anstataŭaĵo.
Bonvolu proponi alternativojn al la nunaj linioj, eventuale kritikante kaj la proponojn de Marcos kaj tiujn de Harri.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages