Ĉi tiun linion ni nepre tute forigu. "Kukolo" estas alia serĉilo ol "Guglo"
Restas tamen la linion por "gugl-i".
gugl·i ~ ret·serĉ·i, kukol·i
la dua alternativo ĉiuokaze devus malaperi.
Mi jam forprenis ĝin.
Kaj "retserĉi" ankaŭ ne estas alternativo al "gugli": "retserĉi" signifas serĉi per ajna serĉilo, dum "gugli" signifas serĉi per Guglo. Tio estas du malsamaj aferoj. Do ankaŭ ĉi tiun linion ni laŭ mi forigu.
La alia solvo estus forigi entute tiun linion kaj proponi oficialigon de "gugl-".
"Guglo" estas propra nomo kaj ne bezonas oficialigon, same kiel ni ne bezonas oficialigi "Moskvo", "Pekino", "Makdonaldo", "Vindozo", "Aristotelo", "Eŭklido" aŭ aliajn proprajn nomojn. Ĉiujn ĉi nomojn oni rajtas uzi en siaj Esperantigitaj formoj en Esperantaj tekstoj sen la neceso ke ili oficialiĝu.
Amike salutas Leo