"spekt/i"

1 view
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Jan 6, 2011, 1:37:30 PM1/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Dezirante helpi al unu uzanto de la PIV-lingva verbo "spekt/i", kiun tiu amiko trovis en la ReVo, mi intencis citi el nia ssv-tabelo. Sed mi kun konsternigho trovis tie la jenon :
spektator·o → spekt·ant·o.

     Anstataue ni devus havi :
spekt·i [9oa] → rigard·i, ĉe·est·i
kaj :
spektator·o → rigard·ant·o, ĉe·est·ant·o.

     Ni povus interkrampe aldoni post "ĉe·est·[...]" indikon pri la ordinara kunteksto, nome "teatran aŭ similan prezentaĵon", respektive "de "teatra aŭ simila prezentaĵo".


José Antonio Vergara

unread,
Jan 6, 2011, 2:27:47 PM1/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias ke la vortoj spekt-i/spekt-ant-o kovras sufiche specifan
semantikan kampon, kiun indus apartigi disde la pli gheneralaj
"rigard-i/rigard-ant-o", "che-est-i/che-est-ant-o".

Ekz. "La afisho sur la kineja muro stimulis la spektonton, ja lia
adorado al la chefa rolantino de la spektota filmo estas vere intensa"

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2011, 3:10:21 PM1/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

|ᅵᅵ Mi opinias ke la vortoj spekt-i/spekt-ant-o kovras sufiche specifan semantikan kampon, kiun indus apartigi disde la pli gheneralaj "rigard-i/rigard-ant-o", "che-est-i/che-est-ant-o".

Jes, kaj ĉiuokaze ni maksimume rajtus meti la signon = , ĉar temas pri oficiala vorto. [Mi scias, Francisko, ke vi kaj mi voĉdonis kontraŭ tiu oficialigo, sed tiu naturistoj de la Akademio plejmulte estis por]

Amike

Renato

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages