armistico

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 29, 2008, 4:54:22 PM1/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Chu ni listigu alternativon al "armistico"?

Se jes, estas tre grave ke ni daure havu malsamajn terminojn por distingi inter armistico kaj batalpauzo. La Esperanta Vikipedio skribas: "Kontraste al la simpla batalhalto, mallongdaŭra interrompo de batalado ekzemple kun la celo fortransporti vunditojn de la batalkampo, armistico estas planata por pli longa tempo kaj kontrakte fiksita."

En aliaj lingvoj ankau ekzistas tiu grava diferenco:
angle: armistice --- ceasefire
germane: Waffenstillstand --- Waffenruhe
itale: armistizio --- cessate il fuoco
hispane: armisticio --- alto el fuego

Bedaurinde, "militpauzo" jam estis uzata de multaj en la senco de "batalpauzo", do ne plu taugas kiel termino por "armistico". Lau la etimologio de "armistico" kaj de la germana "Waffenstillstand", eblas diri "armilhalto". Kion opinias la aliaj pri tiu vorto? Lau mi ghi estas sufiche bona, sed surprizis min, ke ghis nun neniu esperantisto uzis ghin en la tuta (guglo-serchebla) interreto. Chu eble estas iu problemo kun ghi?

Marcos

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 29, 2008, 8:01:39 PM1/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
En la vjetnama estas 2 malsamaj vortoj:
1. đình chiến: armistico; militthalta traktato
2. ngừng bắn: pafhalto; batalhalto; militĉesiĝo; milithalto
 
Mi pensas, ke (1) korespondas kun batalhalto kaj (2) kun armistico laŭ Esperanta Vikipedoo.
 
Amike,
Thu

 

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 29, 2008, 8:04:03 PM1/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
mi pardonpetas pri mia eraro:
Mi pensas, ke (1) kortespondas al armistico kaj
(2) al batalhalto
laŭ E-Vikipedio.
 
Thu

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2008, 3:31:19 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Bedaurinde, "militpauzo" jam estis uzata de multaj en la senco de
>"batalpauzo", do ne plu taugas kiel termino por "armistico". Lau la
>etimologio de "armistico" kaj de la germana "Waffenstillstand",
>eblas diri "armilhalto". Kion opinias la aliaj pri tiu vorto?

Mi rigardis en PIV kaj s'ajne PIV provas sugesti al ni:

armistic-o --> milit-pauxz-o, milit-halt-o

Por la alia pli malgranda pauxzo ne ekzistas vorto en la malbona
lingvo por anstatau'igi, c'u ne? Batal-pauxzo sxajnas bona vorto.

Amike

Renato

> Lau mi ghi estas sufiche bona, sed surprizis min, ke ghis nun
> neniu esperantisto uzis ghin en la tuta (guglo-serchebla)
> interreto. Chu eble estas iu problemo kun ghi?
>
>Marcos
>
>

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Pau Mendoza

unread,
Jan 30, 2008, 4:35:48 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

> armistic-o --> milit-pauxz-o, milit-halt-o
>
>

laux PIV kaj ReVo, "pauxzo" signifas "nelonga interrompo de ago". Do
post la pauxzo oni rekomencos militi aux batali, kaj tial miaopinie
"militpauzxo" ne tre bonas anstataux "armistico"

Tial mi sugestas kelkajn vortojn, bonvolu elekti la plej bonajn:
1. armistico --> milit-halt-o, milit-fin-o, milit-cxesig-o, milit-halt-a
traktat-o
2. milit-pauxz-o, batal-halt-o, paf-halt-o, armil-halt-o


Amike

Paux

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2008, 4:52:25 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau':


1. armistico --> milit-halt-o, milit-fin-o, milit-cxesig-o, milit-halt-a
traktat-o
2. milit-pauxz-o, batal-halt-o, paf-halt-o, armil-halt-o

Mi listigis preskau' c'iujn:

armistic-o --> milit-halt-o, milit-cxes-ig-o, milit-halt-a traktat-o, milit-pauxz-o, armil-halt-o

kaj atendas c'ies esprimojn de preferoj.

Amike

Renato

Pau Mendoza

unread,
Jan 30, 2008, 5:29:44 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

>
> *armistic-o* --> milit-halt-o, milit-cxes-ig-o, milit-halt-a
> traktat-o, milit-pauxz-o, armil-halt-o

Kara Renato, la antauxan fojon mi esprimis mian penson ne klare. Mi
konsentas kun Marcos kaj Nguyen, ke la dua signifo (= batalhalto) ne
egalas al la unua (= armistico). Do mi proponas, ke "milit-pauxz-o" kaj
"armil-halt-o" ne estu samsignifaj kiel "armistico".

Amike

Paux

Pilar Otto

unread,
Jan 30, 2008, 5:48:18 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Chu ni listigu alternativon al "armistico"?
>
> Se jes, estas tre grave ke ni daure havu malsamajn terminojn por
> distingi inter armistico kaj batalpauzo. La Esperanta Vikipedio
> skribas: "Kontraste al la simpla batalhalto, mallongdaŭra interrompo
> de batalado ekzemple kun la celo fortransporti vunditojn de la
> batalkampo, armistico estas planata por pli longa tempo kaj kontrakte
> fiksita."

Pri tiu diferenco mi antauxe ne konsciis.


>
> En aliaj lingvoj ankau ekzistas tiu grava diferenco:
> angle: armistice --- ceasefire
> germane: Waffenstillstand --- Waffenruhe

La norvega pauxsis tion: "våpen-stillstand --- våpen-hvile", lauxvortaj
tradukoj: "armil-trankvilstaro" kaj "armil-ripozo". Se oni sercxas tiujn
vortojn en la plej vaste uzataj norvegaj vortaroj, oni ne trovas difinojn
tiel klarajn, kiel la supre citita, sed ekhavas impreson, ke la du vortoj
estas pli-malpli samsignifaj. Mia angla-norvega vortaro tamen tradukas
"armistice" per "våpenstillstand" kaj "ceasefire" per "våpenhvile".

> itale: armistizio --- cessate il fuoco
> hispane: armisticio --- alto el fuego
>
> Bedaurinde, "militpauzo" jam estis uzata de multaj en la senco de
> "batalpauzo", do ne plu taugas kiel termino por "armistico". Lau la
> etimologio de "armistico" kaj de la germana "Waffenstillstand", eblas
> diri "armilhalto". Kion opinias la aliaj pri tiu vorto?

Ne temas pri halto de la armiloj, sed pri halto de ilia UZO. Eble
"armistico" tamen defendas sian lokon kiel jura faktermino, do oni uzu =,
ne -->.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2008, 6:34:08 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
pau':


Do mi proponas, ke "milit-pauxz-o" kaj
"armil-halt-o" ne estu samsignifaj kiel "armistico".

bone. mi s'ang'is la linion al:


armistic-o --> milit-halt-o, milit-cxes-ig-o, milit-halt-a traktat-o
 
kaj atendas laiajn komentojn.

amike

renato

Harri Laine

unread,
Jan 30, 2008, 6:44:19 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi listigis preskau' c'iujn:
>

> *armistic-o* --> milit-halt-o, milit-cxes-ig-o, milit-halt-a traktat-o,
> milit-pauxz-o, armil-halt-o

Mi tute konsentas kun Pau pri tio, ke "pauxzo" ne tauxgas por
"armistico". Kiam komencigxas pauxzo (en kunveno, por kafo aux luncxo,
aux inter aktoj teatraj) oni tuj demandas: "Kiam ni rekomencos?".
Pauxzo estas interrompo, dum armistico povas signifi ion definitivan,
tio estas la celo, ecx se gxi restas neplenumita.

La finna vorto estas "aselepo" (= armil-ripozo, same kiel la norvega
vorto montrita de Otto). Pauxzo en batalado estas "tulitauko" =
fajro-pauxzo.

Mi preferas nomi armisticon "batal-haltigo" aux "milit-haltigo" (aux
"milithaltiga kontrakto", "traktato"), cxar gxi estas intenca ago: oni
haltigas, la agado ne simple haltas. Kompreneble, la haltigo praktike
kauxzas halton, cxeson.

Vortoj kun "pauxzo" tauxgas nur por provizora cxesigo de pafado.

La haltiga kontrakto ne nepre egalas al tuja batalhalto, cxar oni eble
kontraktas apartan horon por tio. Krome eble ekzistas aliaj harfendaj
diferencoj, kiujn historiistoj opinias suficxaj por motivi fakan
terminon. - Ekz. milito inter Finnlando kaj Sovetunio finigxis en 1944
fakte trisxtupe: unue "milithaltigo", post kelkaj semajnoj "provizora
packontrakto" kaj post pli ol du jaroj la definitiva "packontrakto".

--
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2008, 6:48:57 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Eble "armistico" tamen defendas sian lokon kiel jura faktermino, do
>oni uzu =, ne -->.

Bone. Mi kaptas la okazon por diri ke ni atingis preskau' 4.000 vidojn (3955).

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2008, 7:11:33 AM1/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

"aselepo"
"tulitauko"

Jen belaj vortoj por Esperanto. Bedau'rinde apenau' iu konas la suoman ekster Suomujo.


Mi preferas nomi armisticon "batal-haltigo" aux "milit-haltigo" (aux
"milithaltiga kontrakto", "traktato")

Nun:

armistic-o = milit-halt-ig-o, milit-cxes-ig-o, milit-halt-ig-a kontrakt-o

Cetere ni jam debati en alia tempo pri tio ke "traktato" estas nur "inters'tata kontrakto".

Amike

Renato

ts

unread,
Jan 31, 2008, 4:16:56 AM1/31/08
to la bona lingvo
> armistic-o = milit-halt-ig-o, milit-cxes-ig-o, milit-halt-ig-a kontrakt-o
Kial "militfino", kiu unue estis inter la proponoj, malaperis?




Renato Corsetti

unread,
Jan 31, 2008, 4:25:02 AM1/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry:

>Kial "militfino", kiu unue estis inter la proponoj, malaperis?

C'ar, mi kredas, ne temas pri vera fino sed nur pri dumtempa fino.

adam....@gmail.com

unread,
Jan 31, 2008, 5:03:04 PM1/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 1/30/08, Pilar Otto <pil...@online.no> wrote:
> > Bedaurinde, "militpauzo" jam estis uzata de multaj en la senco de
> > "batalpauzo", do ne plu taugas kiel termino por "armistico". Lau la
> > etimologio de "armistico" kaj de la germana "Waffenstillstand", eblas
> > diri "armilhalto". Kion opinias la aliaj pri tiu vorto?
>
> Ne temas pri halto de la armiloj, sed pri halto de ilia UZO.

Ne necesas enigi ĉiujn rilatajn radikojn en kunmetitan vorton, sed la
signifo estas klara. Simile, 'vaporŝipo' ne devas esti
'pervapormotormovŝipo'.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages