tele-

4 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Nov 18, 2011, 6:17:20 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de oficialigindaj vortoj. Ĉu ĝi ne kutime anstataŭas vortojn de la speco “fora”, “distanca” kaj simile?

 

Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

José Antonio Vergara

unread,
Nov 18, 2011, 6:52:19 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de
> oficialigindaj vortoj.

Chu vere? Estus serioza misago igi ghin normala, komunlingve uzebla sufikso.

> Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en
> la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?

Jes, la problemoj estus multaj. Kiel jam plurfoje menciite chi-liste,
ekde frua tempo en la historio de la lingvo iuj konfuzis la aferon
inter tiuj grekdevenaj etimologiaj elementoj troveblaj en pli-malpli
internaciaj terminoj de kelkaj apartaj sciencaj kampoj kaj teknologio
(kiujn per la 15-a regulo oni trankvile uzas en Esperanto jam de la
komenco mem), kaj la sufiksoj kaj prefiksoj de la normala lingvo.
Lastatempe, NPIV faris tion, bedaurinde, almenau por la biologiaj
terminoj.

José Antonio

Marcos Cramer

unread,
Nov 18, 2011, 9:12:21 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de oficialigindaj vortoj. Ĉu ĝi ne kutime anstataŭas vortojn de la speco “fora”, “distanca” kaj simile?


Por kompreni kial "tele-" eniris nian liston de oficialigindajhoj, mi chi-sube kopias el mesagho de Septembro 2010, kiun mi skribis responde al demando de Fabio pri la uzindeco de "telelaboro":

----
Kiel mi jam esprimis en antaŭa diskuto pri la neoficiala prefikso "tele-", mi estas por oficialigo de tiu prefikso. Bedaŭrinde mia tiama propono renkontis pli da kontraŭstaro ol subteno.

Nia antaŭa diskuto pri "tele-" estiĝis pro la propono uzi "telekopii" anstataŭ "faksi", kio laŭ mi estas tre bona propono. Aldone, "tele-" estas uzebla en "teleregilo" (ni longe diskutis pri taŭga alternativo por tiu, kaj finfine alvenis al "defora regilo", kiu tamen ne kontentigis ĉiujn), "telekomuniki", "telelerni", "teleaĉeti" ktp. Kun la teĥnologia progreso daŭre aldoniĝos eblaj uzoj de ĉi tiu utila prefikso. Kaj la jam tre kutima esprimo "televidi" povas esti reinterpretata kiel kunmetaĵo, tiel ke oni eĉ malpliigas la kvanton de bezonataj radikoj per alpreno de ĉi tiu prefikso.

La de vi menciita esprimo "telelaboro" nur estas plua pruvo de la utileco de tiu prefikso por Esperanto. Laŭ mi tiu prefikso aldonas al la fleksebleco de la Esperanta vortfarado, kiun Piron tiom laŭdis en sia libro.

Mi menciu aldone ke "tele-" estas la sola neoficiala afikso, kies oficialigon mi tiel klare subtenas. Ĉe kelkaj aliaj neoficialaj afiksoj mi almenaŭ ne kontraŭus oficialigon (ekzemple ĉe la fakecaj afiksoj "-ac-", "-ed-", "ko-" kaj "meta-"), dum ĉe la plej multaj neoficialaj sufiksoj mi ja klare kontraŭus oficialigon (ekzemple ĉe "-ator-", "-esk-", "-ik-", "-iv-", "-iz-", "-ologi-", "afro-", "pseŭdo-" kaj "termo-", por nur nomi kelkajn).
----

Post tiu mesagho venis subteno de aliaj listanoj al la oficialigo, kaj Renato sekve listigis "tele-" en nia listo.

 Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?


Tiuj vortoj daure estu konsiderataj unuradikaj. Simile kiel "putino" ne estas kunmetita de "put/" kaj "-in-" (kiel eble povus pensi iu komencanto kiu ne konas la veran signifon de "put/"), tiel ankau "telefono" ne estas kunmetita de "tele-" kaj "fon/".

Antonio skribis:


> Kiel jam plurfoje menciite chi-liste,
> ekde frua tempo en la historio de la lingvo iuj konfuzis la aferon
> inter tiuj grekdevenaj etimologiaj elementoj troveblaj en pli-malpli
> internaciaj terminoj de kelkaj apartaj sciencaj kampoj kaj teknologio
> (kiujn per la 15-a regulo oni trankvile uzas en Esperanto jam de la
> komenco mem), kaj la sufiksoj kaj prefiksoj de la normala lingvo.
> Lastatempe, NPIV faris tion, bedaurinde, almenau por la biologiaj
> terminoj.

Mi mem estas unu el tiuj personoj, kiuj aparte ofte (ne nur chi-liste, sed ankau aliloke en Esperantujo) atentigas pri la danghero miksi Esperantan kunmetajhon kun transpreno de origine kunmetitaj vortoj el alia lingvo (aparte ofte el la grek-latina faka vortprovizo). Pro tio mi ankau emfazis en mia supre kopiita argumentado por "tele-", ke mi konsideras "tele-" escepton, kaj kontrauus oficialigon de afiksoj kiel "-ologi-", "-ator-", "-ik-", "termo-" kaj "pseudo-".

Mi shatus prezenti historian analogajhon: En la fruaj jaroj de Esperanto, "-ism-" ne estis oficiala sufikso. En tiu ismoricha tempo tamen estis forta bezono daure nomi iujn novajn ismojn, kaj do nature "-ism-" estis ne nur uzata kiel parto de Esperantaj radikoj (kiel en "shovinismo"), sed ankau alprenis propran vivon kiel Esperanta sufikso (kiel en "homaranismo"). La Akademio nur benis tiun jam kutiman uzon, kiam ghi oficialigis "-ism-" en 1919. Simile en nia nuna mondo kun multaj distance funkciantaj tehhnikaj iloj, la prefikso "tele-" pli kaj pli ofte aperas kiel memstara Esperanta afikso. Kaj malsame ol che afiksoj kiel "-ologi-" kaj "termo-", mi ne vidas facilan anstatauigeblon. Do lau mi estus tute bone se la Akademio benus tiun lingvouzon (sed ne benus memstaran uzon de "-ologi-", "termo-" ktp).

Amike,
Markos

Andreas Kueck

unread,
Nov 18, 2011, 10:45:42 AM11/18/11
to la bona lingvo
On 18 Nov., 12:17, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

> Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de oficialigindaj vortoj.

Prie mi ne emas diskuti multe nun. Mi simple invitas chiujn studi sen-
antaujughe miajn jenajn artikolojn:

"Vortfarado: konkludoj el 'Raporto pri libromanuskripto kun la titolo
Ekoturisma vortareto' (raporto verkita kaj aprobita de la Akademio de
Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo)",
http://www.ipernity.com/blog/55667/342565

kaj

"Pri la eblo vidi fremdan vorton lau Regulo 15 en lingva
konstruelemento, kiu en sia fonto, sed ne en la prenintaj lingvoj,
estas libera vorto" en
http://www.ipernity.com/blog/55667/346974 .

> Ĉu ĝi ne kutime anstataŭas vortojn de la speco “fora”, “distanca” kaj simile?

Ne tute. Lau PIV "tele-" estas: "Pref., signifanta: 'aganta trans
granda distanco sen substanca transportado, precipe per elektro au
elektromagnetaj ondoj'."

> Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?

"fon" (kiel vorto fremda prenita el la greka): vocho, sonoro
"gram" (kiel vorto fremda prenita el la greka): skribitajho
"graf" (kiel vorto fremda prenita el la greka): skribi

(Fonto de la klarigoj:
http://de.wikipedia.org/wiki/Liste_griechischer_Wortst%C3%A4mme_in_deutschen_Fremdw%C3%B6rtern
)

Mi tamen atentigas pri tio, ke "telefon'o" kaj "telegram'o" estas
oficialigitaj kiel po unu unuradikajho kaj ke "telegram'o" estas
deklarita kiel Fundamenta unuradikajho.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Nov 18, 2011, 11:13:28 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/11/2011 12:17, Anna Lowenstein schreef:

 

Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?


Se oni traktus "on" kiel apartan vorteron en "telefono", kion signifus "telef"?
Se oni traktus "am" kiel apartan vorteron en "telegramo", kion signifus "telegr"?
Se oni traktus "graf" kiel apartan vorteron en "telegrafo", kion signifus "tele"?

:-)  kaj amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Nov 18, 2011, 11:38:04 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com

Kompreneble oni povas dividi multajn Esperantajn vortojn, kiel ĉiuj vortludantoj scias (ekz. bal-kono, am-uzo ks.)

Nuntempe “telefon-”, “telegram-” kaj “telegraf-” estas nedivideblaj radikoj. Se “tele-“ fariĝus oficiala, ili devus resti tiaj, ĉar alie la rezulto ne havus sencon. Tio estus iom stranga, ĉar samtempe estus tute klare, ke la unua elemento estas la oficiala prefikso “tele-“, regule uzata en aliaj kunmetaĵoj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: venerdì 18 novembre 2011 17.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) tele-

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Andreas Kueck

unread,
Nov 18, 2011, 12:06:21 PM11/18/11
to la bona lingvo
On 18 Nov., 17:38, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> Kompreneble oni povas dividi multajn Esperantajn vortojn, kiel ĉiuj vortludantoj scias (ekz. bal-kono, am-uzo ks.)
>
> Nuntempe “telefon-”, “telegram-” kaj “telegraf-” estas nedivideblaj radikoj. Se “tele-“ fariĝus oficiala, ili devus resti tiaj, ĉar alie la rezulto ne havus sencon. Tio estus iom stranga, ĉar samtempe estus tute klare, ke la unua elemento estas la oficiala prefikso “tele-“, regule uzata en aliaj kunmetaĵoj.

Ne nepre. Ekzemplo: Malgrau la okazinta oficialigado de "-ism'" oni ne
nepre interpretas "turism'o" kiel ismon pri turoj. Analoge: Chu
"tele'" estos oficialigita au ne, neniu serioze interpretas kaj
interpretos "telegraf'o" kiel de malproksime efikantan grafon.

Mi volas esence diri, ke - almenau ekster bonlingvismujo - kaj
oficialigado kaj rezignado pri oficialigado je afikse uzataj
internaciaj vortoj ("tele'", "bio'", "-oz'" k. m. a.) kredeble ne
shanghas la jam ekzistantan lingvan realajhon.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2011, 4:16:11 PM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
>   Malgrau la okazinta oficialigado de "-ism'" oni ne nepre interpretas "turism'o" kiel ismon pri turoj.
Vere, sed oni devas pensi, ke nur en malluma horo lingvokreanto de alglua lingvo produktus la paron "turismo"/"turisto" kaj insistus ke ne ekzistas rilato inter la du ĉar ili estas unuradikaj. Pri tio nenio fareblas verŝajne.

>   Analoge: Chu "tele'" estos oficialigita au ne, neniu serioze interpretas kaj interpretos "telegraf'o" kiel de malproksime efikantan grafon.
Almenaŭ se oni estas eŭropano.

>  Mi volas esence diri, ke - almenau ekster bonlingvismujo - kaj oficialigado kaj rezignado pri oficialigado je afikse uzataj internaciaj vortoj ("tele'", "bio'", "-oz'" k. m. a.) kredeble ne shanghas la jam ekzistantan lingvan realajhon.
Sed se la lingva realaĵo ne kongruas kun la lingva idealaĵo, ekestas problemo por esperantisto.

Ĉiuokaze ni profitu la respondemon de nia ĉina samlistano Ji, por demandi lin:

- kiel oni nomas en la ĉina tiun aparaton, kiu ŝaltas la televidilon kaj ŝanĝas la kanalojn de malproksime? Bonvolu ankaŭ diri, se la vorto konsistas el pli ol unu elemento, kion signifas laŭvorte la elementoj.

Amike

Renato 


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

ro-esp

unread,
Nov 18, 2011, 8:12:17 PM11/18/11
to la bona lingvo


On Nov 18, 12:17 pm, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de oficialigindaj vortoj. Ĉu ĝi ne kutime anstataŭas vortojn de la speco “fora”, “distanca” kaj simile?

Por mi, "for" kaj "malproksima/e" estas malsamaj aferoj. Se law tro da
homoj ne estas tiel, ni bezonas novan vorton por la senco de NL-a weg,
DE-e weg, EN gone

Ronaldo N

Johan Derks

unread,
Nov 19, 2011, 3:19:20 AM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com, Tutmondeca-Esperanto
Ghenerale mi konsentas kun la propono oficialigi tele- kiel sufikson.
Simile mi dividas la singardemon kontrau facila oficialigo de kiu ajn grekeca sufikso, char oni scias, ke en la historio de Esperanto oficialigo de sufikso chiam estis tre escepta okazo.
Mi - kiel Marcos - forte konscias pri la danghero miksi Esperantan kunmetajhon kun transpreno de origine kunmetitaj vortoj el alia lingvo.
En tiu rilato mi ege bedauras, sed ne scias kiel publike kontraui la uzadon de vortaroj, en kiuj la aperado de lemoj (?) kaj la alfabeta vortordo estas regataj ne de la radikformo, sed de la vortformo. Se vortaristoj respektus la malsaman statuson de kunmetitaj vortoj kaj radikvortoj, la problemo de tiuj kiuj timas pri miksigho de turismo kun tur-ismo ktp estus malpli, mi supozas. Ja estas pluraj, ech ne malmultaj aferoj en Esperanto, kiuj ne trovighas en la Fundamenta Gramatiko, sed kiujn oni devas lerni, ekzemple:
- la kvar kategoriojn de landonomoj
- la gramatikan karakteron de radiko
- la transitivan au ne-transitivan karakteron de a-vorto (veka, veki, korekta, korekti k.a.)
(En kiuj lernolibroj au perretaj kursoj oni klare eksponas tiujn Esperanto-akademiajn fundamentajhojn?)
 
Tiuj aferoj, vortara kaj lernolibra amatorismoj, malfaciligas influi la jam ekzistantan lingvan realajhon.
Indas pripensi kiel tiuj fenomenoj, kiuj ghenerale ne ekzistas che naciaj kulturlingvoj pro la disciplina rolo de la shtato, povas esti malhelpataj en Esperantujo.
 
Bonvolu konsideri mian reagon kiel komenton, ne kiel inviton al nova temo. Por tio vershajne pli tauigas la retdiskutlisto Tutmondeca...@yahoogroups.com au AdE-d...@yahoogroups.com.
 
Amike,
Johan Derks
 
  
 
----- Original Message -----
--

银庚 季

unread,
Nov 19, 2011, 4:13:29 AM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
tele-devas esti prefikso.
                                         Ji

--- 11年11月19日,周六, Johan Derks <derk...@tiscali.nl> 写道:

发件人: Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
主题: Re: (la bona lingvo) tele-
收件人: la-bona...@googlegroups.com
抄送: "Tutmondeca-Esperanto" <Tutmondeca...@yahoogroups.com>
日期: 2011年11月19日,周六,下午4:19

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2011, 4:41:48 AM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
>   Ghenerale mi konsentas kun la propono oficialigi tele- kiel sufikson.
Ĝenerale mi malkonsentas pri tiu propono. Ŝajnas al mi ke la batalo pri aŭ kontraŭ "tele-" estas tre malfacila, ĉar la fortoj de la racio kaj de la eŭropa tradicio estas same grandaj.

Mi atendas ankoraŭ opiniojn pri ekstereŭropaj lingvoj: ĉina, japana, vjetnama, ktp.

Pri la aliaj ĝeneralaj temoj:

- la kvar kategoriojn de landonomoj
- la gramatikan karakteron de radiko
- la transitivan au ne-transitivan karakteron de a-vorto (veka, veki, korekta, korekti k.a.)
mi konsilas daŭrigi la debaton en <tutmondeca...@yahoogroups.com>.

Anna Lowenstein

unread,
Nov 19, 2011, 5:56:04 AM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi pensas pri la demando pri “tele-“, kaj kial mi estas tiom malkomforta pri propono oficialigi tiun prefikson. La kialo de mia dubo estas, ke ĝi neniam prezentiĝis al mi kiel io vaste uzata ekster la kutimaj vortoj “telefono”, “televido” ktp. Mi mem ekzemple nun proponis por oficialigo la vorton “ŝablono”, kiun mi konstante aŭdas kaj mem uzas de jaroj. Simile, se oni volus diskuti pri “retro-“ mi almenaŭ havus dubojn; tio estas prefikso, kiun mi ofte aŭdis, kaj pri kiu mi (foje) almenaŭ povas vidi la utilon. Rilate al “tele-“ aliflanke, estas kvazaŭ la propono nun falis el la ĉielo.

 

Mi rigardis en la Tekstaro por vidi, ĝis kiu grado ĝi efektive estas uzata. La grandega plejmulto da trafoj rilatas al “telegramo”, “telegrafo”, “telefono”, “televido” ktp. En la fruaj tekstoj, ĉiuj trafoj rilatis al tiaj vortoj, do por pli detala analizo mi koncentriĝis pri la centoj da trafoj en “Monato” kaj “La ondo de Esperanto”.

 

381 trafoj en “Monato”

376 en “La ondo de Esperanto”

 

Televid- (384 trafoj)

Televizi- (9 trafoj)

Telefon- (256)

Telegraf- (5)

Telegram- (8)

Teleskop- (5)

Telepati- (2)

Telekomunik- (10)

Teleserio (1)

Telesend- (3)

Telericev- (1)

Telestirus (aviadilon) (1)

Telepolico (aparta invento en romano de Giulio Kappa – temas pri kombino de televida ĵurnalismo kaj polico)

“Kion oni ne povas tele-aŭ-virtualreale ripari”

Telepelus (1)

Telekso (3 – ĉiuj en Monato)

Telefakso (5 – ĉiuj en Ondo de Esperanto)

Teledirektilo (por ŝalti televidilon) (1)

Teleregilo (por ŝalti televidilon) (1)

Telematik- (9)

 

La lasta vorto “telematiko” aperas en artikolo en “La ondo de Esperanto” pri forumo organizita en 2000 de LF-koop kun la titolo “Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?” Mi ne estas certa, sed laŭ mia impreso ĉiuj trafoj venas el artikolo dediĉita al tiu forumo. Cetere, laŭ PIV la signifo de la vorto estas jena: “Komputiko, aplikata al telekomunikado”. Do, eĉ se la prefikso “tele-“ estus oficialigita, la vorto ne estus analizebla.

 

En la vorto “teleserio” la prefikso “tele-“ estas mallongigo de “televida”, do ne temas pri “malproksima serio” sed “televida serio”.

 

El tiu listo, la sola ofta vorto en kiu oni vidas uzon de aparta prefikso “tele-“ estas “telekomunikado”. Sed ĉu ĝia uzo en tiu vorto sufiĉas por pravigi la tre seriozan paŝon oficialigi novan prefikson?

Masako TAHIRA

unread,
Nov 19, 2011, 8:51:35 AM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

Japane telefono:電話(den-uxa)=elektra parolo
telegramo: 電報(den-pou)=elektra informo
telegrafo: 電信(den-sxin)=elektra komuniko; 電送(den-sou)=erektra sendo
Strange, cxu ne? "tele-" mem ne havas signifon "elektro".
Versxajne la unua tradukinto de la vortoj elektis la cxinan literon
"電" el ”電気" (den-ki=
elektro) anstataux "tra-aera el malproksimo".

amike
Masako

2011/11/19 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2011, 9:14:43 AM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Japane telefono:電話(den-uxa)=elektra parolo
telegramo: 電報(den-pou)=elektra informo
telegrafo: 電信(den-sxin)=elektra komuniko;
電送(den-sou)=elektra sendo

Dankon, Masako. La vorto mem "telefono" ĉi tiu plej alta internaciiĝo de greka radiko ŝajnas iom suferi pro limigita internacieco. La arablingvanoj mem estas rezignantaj pri ĝi favore al  hatif.

银庚 季

unread,
Nov 19, 2011, 3:46:42 PM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas la proponon oficialigi tele-kiel prefikson,cxar gxi estas ofteuzata kaj facila kaj oni jam kutime uzas gxin.
                                                  Ji Yingeng

--- 11年11月19日,周六, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道:

发件人: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
主题: (la bona lingvo) tele-
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年11月19日,周六,下午5:41

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2011, 4:07:46 PM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ji Yingeng:


>   Mi konsentas la proponon oficialigi tele- kiel prefikson

Dankon, Ji, mi notas vian opinion, sed mi reprezentas al vi la saman demandon de antaŭ du tagoj:

- kiel oni nomas en la ĉina tiun aparaton, kiu utilas por doni ordonojn al la televidilo de malproksime, por ŝanĝi la kanalo0jn, ktp.

Al tiu demando mi nun aldonas aliajn du:

- kiel oni diras telefonon en la ĉina?
- kiel oni diras televidon en la ĉina?

银庚 季

unread,
Nov 19, 2011, 7:13:09 PM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
...aparato,kiu...en la cxina estas 遥yáo控kǒng器qì。
telefono en la cxina estas 电diàn话huà。
televido en la cxina estas 电diàn视shì。
Viaj  demandoj estas bonvenaj,estimata kaj kara s-ro Renato.
                                                                  Ji Yingeng
--- 11年11月20日,周日, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道:

发件人: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
主题: (la bona lingvo) Re: 回复: tele-
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年11月20日,周日,上午5:07

--

Marcos Cramer

unread,
Nov 19, 2011, 7:59:36 PM11/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:
 

El tiu listo, la sola ofta vorto en kiu oni vidas uzon de aparta prefikso “tele-“ estas “telekomunikado”.


Oni ne povas vidi uzon de aparta afikso per unu ofta vorto. Afikso videblas, se la koncerna literkombino (ĉi-okaze "tele") en diversaj malsamaj vortoj estas interpretebla kiel afikso. "tele" interpreteblas kiel prefiksa "tele-" kun la difino trovebla en nia listo de oficialigindaĵoj en ok malsamaj vortobazoj (televid, telekomunik, telesend, telericev, telestir, telerepar, teledirektil, teleregil). La uzo de "teleripari" ("tele-aŭ-virtualreale ripari") eĉ permesas nur la prefiksan interpreton, do ne premesas interpreton de la "tele" kiel radikoparto. Aldone, oni en Interreto facile trovas pluajn tre kutimajn (telekopi, telelabor) aŭ iom kutimajn (teleaĉet, telelernad) vortobazojn kun prefikse interpretebla (aŭ interpretenda) "tele".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2011, 5:15:41 AM11/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Ji,

vi diris:
...aparato,kiu...en la cxina estas 遥yáo控kǒng器qì。
telefono en la cxina estas 电diàn话huà。
televido en la cxina estas 电diàn视shì。

Dankon! Kion signifas la unuopaj elmentoj:
遥yáo
控kǒng
器qì

kaj ankaŭ

电diàn
话huà
视shì

银庚 季

unread,
Nov 20, 2011, 6:41:52 AM11/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu,la pinyin de 控devas esti kòng.     Ji


--- 11年11月20日,周日, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道:

发件人: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
主题: (la bona lingvo) tele-
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年11月20日,周日,下午6:15

Kara Ji,

vi diris:
...aparato,kiu...en la cxina estas 遥yáo控kǒng器qì。
telefono en la cxina estas 电diàn话huà。
televido en la cxina estas 电diàn视shì。

Dankon! Kion signifas la unuopaj elmentoj:
遥yáo:malproksime
控kòng:kontroli
器qì:ilo,instrumento

kaj ankaŭ

电diàn:elektro
话huà:diro,parolo
视shì:rigardi


Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
--

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2011, 7:30:25 AM11/20/11
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Ji!

>  遥yáo:malproksime控kòng:kontroli器qì:ilo,instrumento

Do, la ĉina iel subtenas nian "defora regilo".

Kaj "tele-" kiel en Japanujo iĝas "elektro".

银庚 季

unread,
Nov 21, 2011, 4:13:48 AM11/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jes,la signifo estas defora regilo.
                                                      Ji

--- 11年11月20日,周日, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道:

发件人: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
主题: (la bona lingvo) tele-
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年11月20日,周日,下午8:30

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2011, 4:13:56 PM11/24/11
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Kiel mi diris, "tele-" havas amikojn kaj malamikojn. Provizore la diskuto ĉesis senkonklude. Tio signifas ke iam ni revenos al ĝi. Tion mi notas per ? en lòa listo de oficialigindaj radikoj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages