bluĝino, ĝinso, ĵinso

11 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 19, 2009, 7:41:33 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi atentigas ke en la listo, la tri cititaj vortoj estas anstatŭataj per
"ĝinzo", kiu ne estas oficiala vorto.

J=K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2009, 8:20:34 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis:


> Mi atentigas ke en la listo, la tri cititaj vortoj estas anstatŭataj per
> "ĝinzo", kiu ne estas oficiala vorto.

"ĝinzo" aperas en nia listo de oficialigindaj radikoj: http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Radikoj_oficialigindaj

Do ni cefrte ne havas problemon kun
 "ĝinzo".

> Mi atentigas ke en la diskutlisto la vorto "ĵerzo" estas anstataŭata per
> "pulovero" kaj "pulovro", kiuj ambaŭ ne estas oficialaj vortoj.

"pulovero" aperas en nia listo de oficialigindaj vortoj. Mi do proponas, ke en la linio pri "ĵerzo" ni nur menciu "pulovero" kaj ne "pulovro":

ĵerz·o (kiel ŝtofo) ~ trik·it·a ŝtof·o, trik·ŝtof·o; (kiel lana vesto) → pulover·o

> Mi atentigas ke en la listo, la vorto "skipo"
> estas anstatŭata per "teamo", kiu ne estas oficiala vorto.

Prave. Laŭ mi  estus saĝe oficialigi unu el la vortoj "skipo" kaj "teamo", sed nepre ne ambaŭ. "teamo" uziĝas kaj por sportaj kaj por ne-sportaj grupoj de kunagantoj, dum "skipo" uziĝas preskaŭ nur por ne-sportaj grupoj. Aldone "teamo" estas laŭ la Tekstaro de Esperanto pli ofta. Do laŭ mi estu oficialigata "teamo" kaj ne "skipo". Sed la diskuton pri tio ni prefere daŭrigu en la listo oficialigindaj-radikoj.

> Mi atentigas ke en la diskutlisto, la vorto "koktalo" estas anstataŭata
> per "koktelo", kiu ne estas oficiala vorto.

Mi konsentas kun Renato, ke "koktelo" estas oficialigida.

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 19, 2009, 8:46:55 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:
>> J-K Rinaldo: Mi atentigas ke en la diskutlisto la vorto "ĵerzo" estas anstataŭata per

>> "pulovero" kaj "pulovro", kiuj ambaŭ ne estas oficialaj vortoj.
>>
>
> "pulovero" aperas en nia listo de oficialigindaj vortoj. Mi do proponas, ke
> en la linio pri "ĵerzo" ni nur menciu "pulovero" kaj ne "pulovro":
>
> ĵerz·o *(kiel ŝtofo)* ~ trik·it·a ŝtof·o, trik·ŝtof·o; *(kiel lana vesto)* →
> pulover·o
>
Se validas ankaŭ la proponitaj "oficialigindaj vortoj", vi pravas
J-K Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages