forcejo/ kreskigejo/vitrodomo...

3 views
Skip to first unread message

Grosjean Mireille

unread,
Nov 22, 2009, 7:11:48 AM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
En "mil unuaj vortoj en Eo" infanlibro, chu valida fonto.... oni legas la vorton "vitrodomo".
 
elkore salutas Mirejo

2009/11/22 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
LEE Jung-kee:
Kvankam mi ne estas fakulo pri lingvistiko
Tamen sufiĉas paroli la korean.

Unua demando: kiel oni diras "forcejo", aŭ "kultiv-domo" en la korea?

Amike

Renato




+41 (0)79 69 709 66

mirejo3.blogspot.com
sur l'Asie/pri Azio: mirejo.blogspot.com
sur le Canada/pri Kanado: mirejo2.blogspot.com

LA PAIX: MA VOIE
L'ESPERANTO: MA VOIX

PACO: MIA VOJO
ESPERANTO: MIA VOCHO

Anna Lowenstein

unread,
Nov 22, 2009, 7:33:31 AM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com

En la angla oni diras “glasshouse” or “greenhouse”, t.e. vitro-domo aŭ verd-domo. Mi kredas, ke tiu infanlibro efektive estas tradukita el la angla, ĉu ne? Kaj efektive, se en la angla oni ne havas problemojn krei kunmetaĵon el pli simplaj ekzistantaj vortoj, kial en Esperanto, kiu devus esti pli facila ol la angla, necesas enkonduki novan radikon?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Grosjean Mireille
Inviato: domenica 22 novembre 2009 13.12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) forcejo/ kreskigejo/vitrodomo...

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2009, 3:02:56 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Kaj efektive, se en la angla oni ne havas problemojn krei kunmetaĵon el pli simplaj ekzistantaj vortoj, kial en Esperanto, kiu devus esti pli facila ol la angla, necesas enkonduki novan radikon?

Neniu pensas enmeti novan radikon ("Honi soit, qui y pense" = "Honton al la pensanto pri tio" povus esti nia devizo).

La problemo estas nur pri kiu kunmetita vorto estas kreinda.

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Nov 22, 2009, 3:41:15 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, mi sendis aferan komenton pri "forc" sub
tute malbona tem-linio. Bv. forigi, mi kopias
ĉi-sube. - (Kaj jes ja, ankaŭ mi bonvenigas la
estimatan korean samideanon Lee! Al ni tre
mankas vigla partopreno de ne-eŭroplingvuloj.)

Renato:

>> /'forcejo' koree diras 'varmeta tablo' (Onsang)./
> Dankon, Lee! ankaŭ la korea enhavas la ideon pri varmo.

La finna vorto estas "kasvihuone" = kreskaĵo-ĉambro.

Diversaj lingvoj donas diversajn modelojn por nomi la
subvitran kulturejon. Mi povus pensi ankaŭ pri
"bedodomo", kiu estas sufiĉe unusenca kaj konsistas
el plene fundamentaj partoj. Bedo estas peco de grundo
speciale preparita por kulturado, kaj vitrodomo-
varmodomo-forcejo... estas precize loko, kie bedoj
situas ene de domo.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2009, 12:32:53 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Momente ni havas la jenan situacion:

forc-i --> kultiv·i en kultiv·dom·o, pel-kresk-ig-i, prem-kresk-ig-i, varm-kultiv-i
forc.ej.o --> kultiv·dom·o, bed-o-dom-o, vitr-a dom-o, varm-bed-o, varm-dom-o, flor-dom-o
forc·ej·a efik·o → kultiv·dom·a efik·o, pluraj aliaj laŭ la antaŭaj proponoj.

La unuaj vortoj post la --> estas tiuj nun registritaj.

Helpu min elekti, kiun aldoni kiel duan alternativon.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Nov 23, 2009, 1:24:33 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com

forc·ej·a efik·o → kultiv·dom·a efik·o, pluraj aliaj laŭ la antaŭaj proponoj.



Momente vi parolas pri la unua elemento, sed kio(n) pri la dua? Ĉu eble “procedo” aŭ “situacio” povus esti pli taŭga vorto?

Anna


Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2009, 3:02:21 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

forc·ej·a efik·o → kultiv·dom·a efik·o, pluraj aliaj laŭ la antaŭaj proponoj.

Momente vi parolas pri la unua elemento, sed kio(n) pri la dua? Ĉu eble “procedo” aŭ “situacio” povus esti pli taŭga vorto?

Neniu ĝis nun pridubis la elementon "efiko". Ĉu iu havas proponojn?

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2009, 3:41:35 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Helpu min elekti, kiun aldoni kiel duan alternativon.

Laŭ mi ĉi tiu estas okazo en kiu ni proponu nur unusolan alternativon. Ja temas pri preciza difinata termino, ne pri iu malpreciza ideo por kiu oni en diversaj situacioj uzus diversajn alternativojn.

Mi daŭre opinias ke "kultivdomo" estas la plej bona alternativo prezentita.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2009, 3:42:54 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al Anna:

Momente vi parolas pri la unua elemento, sed kio(n) pri la dua? Ĉu eble “procedo” aŭ “situacio” povus esti pli taŭga vorto?

Neniu ĝis nun pridubis la elementon "efiko". Ĉu iu havas proponojn?

Mi ne vidas iun kialon por nomi tiun efikon per alia vorto ol "efiko".

Amike,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages