depresio

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 11, 2014, 10:27:48 AM4/11/14
to ED-BLdiskutlisto
La PIVa vorto havas plurajn signifojn, interkiuj ekonomia signifo "kriza stato, kiu estigas senlaboreco kaj ne aĉetadon".
Ekzemple: depresia areo

La radiko "deprim-" rilatas al psika stato. Ĉu ĝi taŭgas figurasence?

Utilus pridiskuto, J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2014, 11:04:05 AM4/11/14
to la-bona...@googlegroups.com

J-K:


|    La radiko "deprim-" rilatas al psika stato. Ĉu ĝi taŭgas figurasence?

Mi pensas, ke jes! Kion diras la aliaj?

 

Amike

 

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Apr 11, 2014, 11:16:49 AM4/11/14
to la-bona...@googlegroups.com
En la germana oni uzas la saman vorton por "deprimo" kaj "depresio" ("Depression"). Tamen mi neniam imagis la ekonomian sencon kiel figuran sencon derivitan de la psikologia senco. (Ĉar mi lernis la latinan kiel unuan fremdan lingvon, mi verŝajne de ĉiam komprenis ambaŭ kiel rekte devenantajn de la latina vorto por "subpremi"; do temas pri du malsamaj metaforaj uzoj de la latina "subpremi", kaj ne pri metafora uzo de la psikologia "deprimo" en ekonomio.)

Por mi do sonus strange uzi "deprimo" en ekonomia senco en Esperanto. Pli bonaj alternativoj por "depresio" verŝajne estas "ekonomia malprospero" (laŭkuntekste mallongigebla al "malprospero") kaj "malbona konjunkturo" (se ni akceptas la neoficialan "konjunkturo", kiu ciuokaze ŝajnas al mi pli akceptinda ol "depresio").

PIV fakte faras teruran aferon pri "depresio": Ĝi donas al ĝi ne nur la ekonomian signifon, sed ankaŭ psikologian signifon ne vere distingeblan de "deprimo", kaj aldone ankoraŭ geografian kaj vetersciencajn signifojn. Tio vere estas bona ekzemplo de tio, ke PIV tute ne zorgas pri la kohereco de nia lingvo.

Amike,
Markos


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2014, 12:37:40 PM4/11/14
to la-bona...@googlegroups.com

Markos pravas. La latina “deprimo” havas la saman sencon kiel la esperanta ‘de-premi’ = ‘premi de la supro al la malsupro’, kaj ‘depresio’ estas simple la substantivo derivita de la verbo.

 

Dirinte tion mi povas akcepti “deprimo” por “depresi-o” en ĉiuj sencoj. Eble por la ekonomia senco “malbona situacio” aŭ “krizeto” povus redoni la sencon pliklare, sed ankaŭ la esprimoj indikitaj de Markos funkcius.

 

Kion pensas la aliaj?

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages