>> per "(elektra) rezisteco" celatas *rezistanco* cxu ?
> Hmm, ne precize. Per "rezistiveco" la aŭtoro verŝajne celis
>"specifan rezistancon", nederlande "soortelijke weerstand"
povas esti, sed en la citajxo mankas tiu "iv", kaj se pro la malvarmo
malaperas la rezistiveco, ankaw malaperos la rezistanco
> Mi proponas linion:
rezistiveco --> specifa rezistanco
tiu estas difinita kiel la rezistanco kiun havas drato de la materialo,
kun longo de unu metro kaj trancxosurfaco (aw desmedt) de unu
kvadratmilimetro, cxe temperaturo de 20 gradoj super nul celsiuse, cxu?
por kupro gxi estas 0.017, por argxento 0.016 (fiziko estis sxatata fako...)
Se neniu proponas ion pli bonan, mi subtenas vin
.
gxis, Ronaldo
Vi tute pravas. Mi devos pli bone atenti!
Ambaŭ vortoj aperas post serĉado per Google. Rezisteco ŝajnas pli ofta, kiam
temas pri mekanika rezisto al fortoj aŭ pri rezisto al malsanoj.
>> Mi proponas linion:
rezistiveco --> specifa rezistanco
> tiu estas difinita kiel la rezistanco kiun havas drato de la materialo,
kun longo de unu metro kaj trancxosurfaco (aw desmedt) de unu
kvadratmilimetro, cxe temperaturo de 20 gradoj super nul celsiuse, cxu?
por kupro gxi estas 0.017, por argxento 0.016 (fiziko estis sxatata fako...)
Tiu difino estas unu el la plej praktike uzataj (ro 20). Ekzistas aliaj.
Ekzemple la rezistanco de konduktilo 1 metron longa, kun tranĉosurfaco de 1
kvadratmetro... imagu! Kompreneble la rezulto tiam estas kelkaj mikroomoj
(Ĉu mi ja rajtas uzi mikro- prefikse por unuoj? Kaj mili- kaj kilo-, ktp? Ĉu
mi ja rajtas uzi la vorton omo? Aŭ ĉu mi diru voltoj/ amperoj? Kaj kiel mi
prononcu tion? Ĉu voltoj dividitaj de amperoj? Ktp., ktp.)
> Se neniu proponas ion pli bonan, mi subtenas vin.
Dankon.
Amike salutas
Leo
Mi proponas "provizore" iom ŝanĝi la linion, jene:rezistanc·o (pri elektro) → rezist·o·kvant·o, rezist·il·o (en elektraj cirkvitoj)