Ĉu ni bezonas linion:
aptenodit-o --> grand-pingven-o ?
Fakte, mi ĵus rimarkis ke ni jam havas la jenan linion:
aptenodit·o → grand·a pingven·o
Mi persone preferus anstataŭigi "granda pingveno" per "grandpingveno" en ĝi, ĉar ankaŭ grandpingveno povas esti malgranda (ekzemple grandpingenido) kaj ankaŭ ekzistas grandaj pingvenoj kiuj ne estas grandpingvenoj (simile kiel dikfingro povas esti maldika, kaj kiel ekzistas dikaj fingroj kiuj ne estas dikfingroj).