proponoj de Pierre Choukroun

12 views
Skip to first unread message

ts

unread,
Dec 30, 2008, 11:11:14 AM12/30/08
to la bona lingvo
Jen vortoj proponitaj de Pierre:

per "--" mi signis tiujn, kiuj ne shajnas bonaj:

--parenc(in)o - gepatro
postaĵo - pugo (kofrovorto : pugfrapado)
sketo - rultabulo
--incesto sangadulto
--turisto plezurvojaĝanto
kemio ĥemio
arkeologio arĥeologio
arkitekturo arĥitekturo
kronologio ĥonologio
kolesterolo ĥolesterelo
ri ĝi
viziero ĉapbeko
minca maldika, malgrasa
korteza kortegeca
kanono pafilego (armilo)
sporta konkurso matĉo

pri tiuj du lastaj la vicordo estas inversita shajne:

araba princo ŝarifo (honortitolo : ŝarifa moŝto)
hinda reĝo raĝao (honortitolo : raĝaa moŝto)

ro-esp

unread,
Jan 2, 2009, 6:53:58 PM1/2/09
to la-bona...@googlegroups.com

> == 1 of 1 ==
> Date: Tues 30 Dec 2008 08:11
> From: ts


>
>
> Jen vortoj proponitaj de Pierre:
>
> per "--" mi signis tiujn, kiuj ne shajnas bonaj:
>
> --parenc(in)o - gepatro

efektive misas

> posta?o - pugo (kofrovorto : pugfrapado)

postajxo --> pugo (kio estas "kofrovorto?)

> sketo - rultabulo

nepre misas

> --incesto sangadulto

sinonimoj kiom mi scias , sed mi ne vidas kialon por vivteni la duan
(kaj cxiam dubas inter adulto kaj adolto...)

> --turisto plezurvoja?anto

efektive, multe da turistoj tute ne sxatas la vojagxadon..nur la distancon...

> kemio ?emio
> arkeologio ar?eologio
> arkitekturo ar?itekturo
> kronologio ?onologio
> kolesterolo ?olesterelo

vivu la hx!

> ri ?i

ri estas plena sinonimo de sxli, t.e. indikas trian personon
singularan kies sekso ne klaras, ne gravas aw ne sciatas


> viziero ?apbeko

mi dubas cxu tia uzo den "beko" iom ajn kontribuas al la klareco, se
ne ecx male..

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 5:30:57 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
--incesto   sangadulto
sinonimoj kiom mi scias , sed mi ne vidas kialon por vivteni la duan  
(kaj cxiam dubas inter adulto kaj adolto...)
Vi ne estas la sola, kiu dubas. Ĉiuokaze en niaj listoj ni havas:

adolt-o --> plen-kresk-ul-o, plen-kresk-int-o

Sed pri la ĝenerala termino "incest-o", ĉu la listnaoj pensas, ke ni devus havi la linion almenaŭ:

incest-o = sang-adult-o ?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 5:42:17 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĝojas anonci, ke niaj listoj ĵus superis la limon de 15.000 vidoj. Eble ni povas meti al ni kiel celon por la jaro 2009-a la limon de 25.000.

Por atingi tion bonvolu informi en viaj listoj kaj medioj pri

http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

kaj bonvolu trovi parolantojn de neeŭropaj lingvoj, kiuj volas partorpeni la laboron faratan en la listo <la-bona...@yahoogroups.com>.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2009, 6:13:33 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Por atingi tion bonvolu informi en viaj listoj kaj medioj pri

http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Mi informis pri ĝi en prelego dum la IS.

Por tiaj okazaĵoj, kiam oni ekster la Interreto informas homojn pri nia listo, iom ĝenas la longeco de la TTT-adreso de nia listo, ĉar la homoj devas unue kopii tiun longan adreson per skribilo, kaj poste entajpi ĝin en sian retumilon. Tial mi uzis la adres-mallongigan servon tinyurl.com, por ricevi la adreson

tinyurl.com/simplaj

kiel plusendilon al nia listo. Do vi povas uzi tiun mallongan adreson en ekster-Interreta informado pri nia listo.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2009, 6:08:17 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis pri

incest-o = sang-adult-o

 Laŭ mi, la kunmetaĵo "sangadulto" ne estas rekomendinda:

- "sango" ĉi-kaze estas metaforo por parenceco. Tiu metaforo devenas de tio, ke en antaŭaj tempoj en Okcidentaj landoj oni opiniis ke parencoj havas saman (aŭ rilatan) sangon (nuntempe ni scias, ke jam bebo havas tute apartan sangon disde la patrino; kio samas inter parencoj estas nur unuopaj genoj en la genaro*). Mi opinias, ke tiu metaforo verŝajne estas malfacile komprenata ekster la Okcidento.
- "adulto" – almenaŭ laŭ ReVo – estas "rompo de la geedza fideleco per seksa rilato kun alia persono". Do adulti povas nur edzo aŭ edzino. Tamen incesti povas ne nur edz(in)o, sed ankaŭ needz(in)o.

Pli bonaj alternativoj ol "sang-adult-o" estus "en-famili-a seks-um-o", "en-famili-a amor-o" aŭ io simila. Mi preferas la radikon "famili-" al la radiko "parenc-" ĉi-kaze, ĉar "famili-" kutime indikas pli proksiman parencecon ol la pli ĝenerala "parenc-", kaj ĉar amoro inter distancaj parencoj kutime ne estas konsiderata incesto (kompreneble la parenceca distanco bezonata por ke amoro ne konsideriĝu malbona varias de kulturo al kulturo). Mi do proponus liniojn kiel

incest-o = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o
sang-adult-o (malnova esprimo) = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o

Ni ankoraŭ diskutu, ĉu la linioj eble havu "-->". Se ni tamen konkludos, ke la unua linio havu nur "=", tiam eble "incesto" eĉ aldonindas kiel alternativo ĉe la dua linio.

Amike,

Marcos


* mankas en nia listo la linio
genom-o --> gen-ar-o

Eduardo Trapani

unread,
Jan 16, 2009, 6:30:57 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Laŭ mi, la kunmetaĵo "sangadulto" ne estas rekomendinda:

Mi samopinias kun Marcos.

> incest-o = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o

Ĉu "en" estas bezonata? Eble familiseksumo sufiĉus ...

Inter parenc- kaj famili- ankaŭ mi preferas famili. Parenc- estus iel
tro vasta.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 6:34:16 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Bonege pri via prelego ĉe IS.
tinyurl.com/simplaj

kiel plusendilon al nia listo. Do vi povas uzi tiun mallongan adreson en ekster-Interreta informado pri nia listo.
Tre bone.

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Jan 16, 2009, 6:52:55 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> incest-o = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o

Hmm... Shajnas al mi, ke kiam du geedzoj seksumas unu kun
la alia, tio estas enfamilia seksumo/amoro (sed ja ne incesto,
krom se...).

Krome: Chu du gefratoj, kiuj pro frua disigho, kreskis
en du tute apartaj familioj, apartenas al la sama familio?
Mi pensas, ke ne. Sed se ili seksumas, tio certe estas
incesto, chu ne?

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2009, 7:14:31 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

Shajnas al mi, ke kiam du geedzoj seksumas unu kun
la alia, tio estas enfamilia seksumo/amoro (sed ja ne incesto,
krom se...).

Bona punkto.

Tamen amoro inter geedzoj estas la normala afero, do se oni aldonas iun A.-vorton kiel "enfamilia", oni kutime interpretus tion kiel iun distanciĝon disde la normala stato (alikaze oni tute ne bezonus aldoni A-vorton). Do la plej multaj verŝajne ja komprenus "enfamilia amoro" kiel inceston.

Eble la afero iĝas pli klara, se oni kreas unuvortan kunmetaĵon kiel "familiseksumo" aŭ "familiamoro", ĉar unuvortaĵo pli ofte ol plurvorta esprimo montras apartan koncepton (ne simple kunligon de konceptoj esprimitaj per ĝiaj eroj).

Krome: Chu du gefratoj, kiuj pro frua disigho, kreskis
en du tute apartaj familioj, apartenas al la sama familio?
Mi pensas, ke ne. Sed se ili seksumas, tio certe estas
incesto, chu ne?

Mi pensas, ke la respondoj al ambaŭ demandoj forte dependas de onia kultura fono, kaj (almenaŭ por anoj de kelkaj kulturoj) de onia persona opinio. Tiaj kultur-dependaj detaloj ne malebligu al ni uzi iun kunmetaĵon, kiun oni ja praktike neniam miskomprenus pro tiaj detaloj.

Tamen, via unua punkto nun igas min pensi, ke tute malrekomendi la vorton "incesto" verŝajne estas malbona ideo. Do verŝajne estus bone havi liniojn kiel

incest-o = famili-seks-um-o, famili-amor-o
sang-adult-o (malnova esprimo) --> famili-seks-um-o, famili-amor-o, incest-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 7:19:47 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
incest-o = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o
sang-adult-o (malnova esprimo) = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o
Mi provizorege registris tion. Post la mesaĝo de Bertilo mi provis cerbumi pri esprimoj, kiuj forigus la dubojn, sed mi ne sukcesis trovi ion taŭgan.

Ni ankoraŭ diskutu, ĉu la linioj eble havu "-->".
Bone.

* mankas en nia listo la linio
genom-o --> gen-ar-o
Mi registris tion. Mi malfakas ankaŭ pri genoj, do vi estas certa ke genomo = genaro, ĉu ne?

Renato


Eduardo Trapani

unread,
Jan 16, 2009, 7:21:01 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Hmm... Shajnas al mi, ke kiam du geedzoj seksumas unu kun
> la alia, tio estas enfamilia seksumo/amoro (sed ja ne incesto,
> krom se...).

Mmm, prave.

> Krome: Chu du gefratoj, kiuj pro frua disigho, kreskis
> en du tute apartaj familioj, apartenas al la sama familio?

Tio estas ja alia demando. Familio estas sufiĉe malfacile difinebla,
universale difinebla. Tio tre dependas de la socio.

Indas daŭre pripensi la aferon, ĉu trovi kunmetaĵon por incesto aŭ ne.

> Mi pensas, ke ne. Sed se ili seksumas, tio certe estas
> incesto, chu ne?

En la norma hispana incesto estas pli malpli: "seksa rilato inter du
parencoj kies geedziĝo ne estas permesata" (kiuj ne rajtas geedziĝi)
Mi trovas tion interesa kaj aparte ŝatas tiun manieron priskribi
inceston. Ekzemple, adoptitaj infanoj de la sama familio ne rajtas
geeziĝi, ĉar oficiale post la adoptado ili estas (ge)fratoj (mi revenas
al via supra ekzemplo) kaj do, hispane, seksa rilato inter ili estus
incesto.

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2009, 7:31:35 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi malfakas ankaŭ pri genoj, do vi estas certa ke genomo = genaro, ĉu ne?

Mi ankaŭ ne estas gen-sciencisto. Sed en la Esperanta Vikipedio estas jena frazo: "Genomo aŭ Genaro en biologio estas la kompleta aro de la genoj de iu organismo."

Ankaŭ la difino de "Genom" en la germanlingva Vikipedio subtenas mian opinion, ke "genaro" estas taŭga Esperantigo.

Do, krom se iu fakulo montras bonajn kontraŭargumentojn, mi pensas ke ni havu la linion.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 7:37:45 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Do, krom se iu fakulo montras bonajn kontraŭargumentojn, mi pensas ke ni havu la linion.
En ordo!

Renato


Eduardo Trapani

unread,
Jan 16, 2009, 7:42:18 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> incest-o = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o
>> sang-adult-o (malnova esprimo) = en-famili-a seks-um-o, en-famili-a amor-o

> Mi provizorege registris tion. Post la mesaĝo de Bertilo mi provis
> cerbumi pri esprimoj, kiuj forigus la dubojn, sed mi ne sukcesis trovi
> ion taŭgan.

Mi havas nur du komentojn pri tio:

1. amoro estas nek fundamenta, ne oficiala

Mi sugestas do forigi "amoro" kaj lasi nur kun seksumo en la difino de
incesto.

Kaj eble aldoni:

amor-o = seksum(ad)o

2. Mi dubas pri la "en" prefikso. En PIV ĉiuj ekzemploj estas verbaj
kaj, krom "enlanda" neniu alia vorto tia (radiko substantiva) alvenas al
mia kapo. Mi bone komprenas "enfamilia" tamen.

Eduardo.

Anna Lowenstein

unread,
Jan 16, 2009, 8:28:07 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Kiel vi dirus bonlingve: “Lau’dire la roma imperio Kaligulo g’uis incestan rilaton kun c’iuj tri el siaj fratinoj”?

Kiel vi tradukus jenan frazon el la angla Vikipedio (pri angla teatraj’o el la 17a jarcento “ ’Tis pity she’s a whore”): Giovanni, recently returned from University study in Bologna, has developed an incestuous passion for his sister Annabella.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 16 gennaio 2009 13.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) incest-o

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2009, 8:35:04 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo skribis:

1. amoro estas nek fundamenta, ne oficiala

Ĝi estas oficiala: 4-a Oficiala Aldono

amor-o = seksum(ad)o

Laŭ mi, "amori" kaj "seksumi" ne estas tute samsignifaj.  "seksumi" entenas ankaŭ ne-amorajn seksajn alproksimiĝojn (mane, buŝe ktp).

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2009, 8:45:18 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Kiel vi dirus bonlingve: "Lau'dire la roma imperio Kaligulo g'uis incestan rilaton kun c'iuj tri el siaj fratinoj"?

Char imperio ne povas havi fratinojn, mi supozas ke vi intencis "imperiestro".

Eblus diri "Laŭdire la roma imperiestro Kaligulo ĝuis familiseksuman rilaton kun ĉiuj tri el siaj fratinoj". Sed fakte la kunteksto jam montras, ke temas pri enfamilia afero, do oni povus anstataŭigi la vorton "familiseksuman" per la pli simpla "seksuman".

Kiel vi tradukus jenan frazon el la angla Vikipedio (pri angla teatraj'o el la 17a jarcento " 'Tis pity she's a whore"): Giovanni, recently returned from University study in Bologna, has developed an incestuous passion for his sister Annabella.

"Giovanni, kiu antaŭnelonge revenis de universitata studado en Bolonjo, disvolvis seksuman pasion por sia fratino Annabella".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 9:05:09 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĝi estas oficiala: 4-a Oficiala Aldono
Eble mi ne havas la ĝustan fonton, sed mia impreso estas, ke en la 6-a Aldono "Amor-o" estas nur kiel nomo de la graka dio de amo.

Ĉiuokaze laŭ PIV "amori" kaj "seksumi" ŝajnas samsignifaj. En tiu situacio "amor-" estas pli milda esprimo por "seksumi".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 9:06:24 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
amor-o = seksum(ad)o
Bone, sed ni atendu la sinespriojn de kelkaj aliaj listanoj.

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2009, 9:43:55 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉiuokaze laŭ PIV "amori" kaj "seksumi" ŝajnas samsignifaj. En tiu situacio "amor-" estas pli milda esprimo por "seksumi".

Difinoj en PIV ofte ne tute bone kaptas efektivajn signifojn.

La fakton, ke seksumado inkluzivas ankaŭ nepenetrajn agojn, konfirmas la Vikipedia artikolo "seksumado", kiu listigas kiel specojn de seksumado interalie "buŝa seksumado" kaj "fingrumado". Ankaŭ la efektiva lingvouzo en junularaj Esperanto-medioj ŝajnas konfirmi tion.

Ĉe la vorto "amoro" oni aliflanke pli rekte pensus pri penetra ago (peniso en vagino, aŭ eble en anuso).

Mi do vidas neniun sencon en la ideo proponi "seksumi" kiel alternativon por "amori". Aldone, ni jam proponas "amori" kiel neslangan alternativon por "fiki", do ni devus tiam ankaŭ tion ŝanĝi...

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 16, 2009, 10:34:43 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Marcos:

>> Ĝi estas oficiala: 4-a Oficiala Aldono

> Eble mi ne havas la ĝustan fonton, sed mia impreso estas, ke en la 6-a
> Aldono "Amor-o" estas nur kiel nomo de la graka dio de amo.

Tute prave.

> Ĉiuokaze laŭ PIV "amori" kaj "seksumi" ŝajnas samsignifaj. En tiu
> situacio "amor-" estas pli milda esprimo por "seksumi".

Por mi la diferenco estas, ke "amori" baze estas "ami", do "sekse ami",
dum "seksumi" nur montras la pure korpan flankon. Oni povas seksumi
kun iu, kiun oni tute ne amas, eble eĉ malamas, sed tiam almenaŭ mi
ne uzus la vorto "amori". Nur se estas almenaŭ iom da varmaj sentoj,
pasioj, inter la du partoprenantoj, mi uzas la vorton "amori".

Sed mi scias, ke pri tiaj subtilaĵoj ekzistas tiom da opinioj kiom
ekzistas homoj.

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 10:45:27 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Sed mi scias, ke pri tiaj subtilaĵoj ekzistas tiom da opinioj kiom
ekzistas homoj.
Efektive kaj pro tio estas malfacile decidi ion ĉi-rilate. En ĉi tiu listo almenaŭ tri homoj havas parte malsamajn interpretojn de tiu verbo.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 16, 2009, 1:31:19 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mia sento, la baza diferenco inter “amori” kaj “seksumi” estas tiu indikita de Bertilo: oni povas seksumi sen amori (tion faras, gxenerale,

malcxastistinoj/ publikulinoj, malgraux la euxfemisma termino “amoristino”; tion oni faras ankaux cxe la tiel dirita “okaza seksumado”, kaj des pli cxe perforta sekskunigxo aux cxe negxisekstrema perforta seksumado).

Mi ankaux samopinias, ke la koncepto mem pri “seksumado” tre varias laux lokoj kaj epokoj; en Italujo, ekzemple, gxis antaux nur kelkaj jaroj la krimo pri seksa perforto postulis la efektivan penetradon, dum cxio alia grupigxis sub la tre pli milda koncepto “faroj de perforta voluptemo”); lastatempe, kontrauxe, kaj la legxoj kaj la komuna sento opinias, ke cxiu faro kiu koncernas la seksan sferon estas rigardenda kiel seksumado (kaj sendistinge cxu temas pri viro al virino - plej ofta okazo - aux pri virino al viro, aux pri viro al viro, aux pri virino al virino, kaj ecx se ekzemple la penetrado okazas ne per peniso sed per objekto, kaj ecx se temas ekzemple pri anusa aux busxa koito).

 

Pri incesto: la vorto devenas el la latinaj vortoj in (= mal) + castus (= cxasta), kaj al gxi tite precize respondas la esperanta bonlingva vorto “malcxastajxo”. Cetere, ni vidu gxian uzon en la zamenhofa traduko de la Biblio:

Jehxezkel 22,11:

oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro

Anstataux incesto, se nepre oni volas anstatauxigi tiun vorton, mi dirus “(en)familia malcxastajxo”. Mi konscias, ke tiu esprimo estas iamaniere “neneuxtrala” (cxar gxi donas moralan pritakson), sed se oni ne donas malaproban nuancon estas malfacile komprenigi, ke ne temas pri rajta seksumado (ekz. inter geedzoj), sed pri seksumado inter homoj, kiuj ne devus tion fari (kompreneble, apartenas al la lauxtempaj kaj lauxlokaj normoj kaj kutimoj difini la koncernatojn de tiu malpermeso: ekzemple, Kleopatra kaj sxia frato Ptolemeo ne nur sekskunigxis, sed tute plenrajte laux la tiamaj reguloj ili estis geedzoj; do, kiel geedzoj ili gxuis rajton, sed kiel gefratoj ili efektivigis faron, kiu laux la nuntempa sento estas malcxastajxo).

 

Pri adulto (interkrampe: mi ne kutimas uzi la dangxere similan vorton “adolto”, sed diras “plenkreskulo” aux “plenagxulo”): cxi tiu termino ne limigxas al la seksa sfero, sed plivastigxas al la koncepto “pri rompo de fideleco”, “mallojaleco”; oni vidu ekzemple Jehxezkel 23,37: ili adultis kun siaj idoloj.

Sang-adulto, do, devus signifi “rompo de la sangoligo, de la familia lojaleco”; sed mi plene konsentas, ke en la komunuza lingvo cxi tiu dua signifo estas praktike nekonata.

Cetere: eble estas interese, ke dum la Biblio (Eliro 20,14) lauxvorte listigas inter la dek ordonoj “ne adultu”, kaj en cxiuj modernaj versioj tia estas la traduko, kiam mi estis knabo en la italaj tradukoj oni diris “non fornicare” (= “ne malcxastu”) aux “non commettere atti impuri” (= “ne faru malcxastajxojn”, laux la teskto de la esperantlingva “Malgranda katekismo” de pastro Jakobo Bianchini de 1937

http://eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Bianchini ); kaj tia pli vasta kampo de aplikado estas dauxre subtenata en la moderna “Katekismo de la katolika Eklezio”, tiel ke en la komunuza itala lingvo la “pekoj kontraux la sesa ordono” inkluzivas ekstergeedzan seksumadon, samseksemon, pedofilion, masturbadon ktp ktp.

 

Amike

Antonio De Salvo

 


Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 1:43:57 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Laux mia sento. . .


Mi provas resumi vian mesaĝon. Vi estas kontraŭ linio kun amor-i. Vi volus linion tian:

incest-o --> (en)familia mal-ĉast-aĵ-o.

Provizore mi notas ankaŭ vian variaĵon.

Renato


Eduardo Trapani

unread,
Jan 16, 2009, 1:51:22 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Efektive kaj pro tio estas malfacile decidi ion ĉi-rilate. En ĉi tiu
> listo almenaŭ tri homoj havas parte malsamajn interpretojn de tiu verbo.

Sed fakto estas ke tiu vorto ne estas oficiala, nek fundamenta. Kaj ke,
malgraŭ la diverseco de opinioj, seksumado estas sufiĉe taŭga por
anstataŭi ĝin.

Kaj, por difini inceston, ĉu gravas ĉu la partoprenintoj volis plezurigi
sin mem aŭ unu la alia(j)n? Tial mi forigus la amoran parton. Estas
precizigo ne utila.

> Mi do vidas neniun sencon en la ideo proponi "seksumi" kiel alternativon

Seksumi estas ja neŭtra kaj do tiun ŝajnan apartan econ de seksumado
kiun aldonus "amori" apartenas al la kunteksto. Kaj oni povas diri ame
seksumi aŭ amseksumi. Amori kiel verbo ne estas laŭ mi rekomendinda.
Krome pro tio ke oficiale Amoro estas dio, la radiko iĝas fuŝa, ĉar
Amoro enamigas, sed ne amoras mem (en la signifo seksumi).

Tiu, kiu vortare trovos "Amoro" povas prave, logike kaj kohere supozi ke
amori estas enamigi, aŭ eble peri pri amaj aferoj. Sed seksumi ...

Pri eblaj malsamaj trajtoj de amoro kaj seksumado, mi pensas ke, kiam
estas tiom da malsamaj opinioj, oni restu ĉe la plej neŭtra. Kunteksto,
prefiksoj kaj sufiksoj kaj radikoj povos senpene aldoni kromajn signifojn:

amseksumi (ame seksumi)
seksumaĉi
fiseksumi (tio povus iel taŭgi por incesto, kaj rilatoj kun infanoj)
seksumemo, seksumemego, seksumdependo (eble por tiuj homoj kiuj malsane
bezonegas tion).

kaj tiel plu.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 1:56:09 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo, ĉar mi devas resumi, mi pensas, ke vi volas linion de ĉi tiu speco:

amor-i --> seks-um-i ?

Ĉu estas tiel?

Amike

Renato


Eduardo Trapani

unread,
Jan 16, 2009, 2:00:35 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Pri adulto (interkrampe: mi ne kutimas uzi la dangxere similan vorton
> “adolto”, sed diras “plenkreskulo” aux “plenagxulo”): cxi tiu termino ne
> limigxas al la seksa sfero, sed plivastigxas al la koncepto “pri rompo
> de fideleco”, “mallojaleco”; oni vidu ekzemple Jehxezkel 23,37: ili
> adultis kun siaj idoloj.

Ŭaŭ! Tiun signifon mi tute ne konis. Ĝi similus al perfidi, ĉu?

Tre interesa via mesaĝo.

Eduardo.

Eduardo Trapani

unread,
Jan 16, 2009, 2:23:16 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Eduardo, ĉar mi devas resumi, mi pensas, ke vi volas linion de ĉi tiu speco:
>
> amor-i --> seks-um-i ?

Jes.

Eble iu volos poste aldoni ion tian:

amor-i --> am-seks-um-i, plezur-seks-um-i

Amike, Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jan 16, 2009, 3:03:23 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trapani:
>amor-i --> am-seks-um-i, plezur-seks-um-i

Mi samopinias
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 4:37:45 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
amor-i --> am-seks-um-i, plezur-seks-um-i
Antonio:
Mi samopinias

Mi notas tiun linion provizorege per ?????, kio signifas ke la afero estas ankoraŭ studata, ĉar mi hava sla impreson ke duono d ela parolintoj ne ŝatas havi tiun linion.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 17, 2009, 10:29:07 AM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Eduardo skribis:

> 2. Mi dubas pri la "en" prefikso. En PIV ĉiuj ekzemploj estas verbaj kaj,
> krom "enlanda" neniu alia vorto tia (radiko substantiva) alvenas al mia
> kapo. Mi bone komprenas "enfamilia" tamen.


interfamiliana seksumo?

Leo

Marcos Cramer

unread,
Jan 17, 2009, 12:34:31 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

amor-i --> am-seks-um-i, plezur-seks-um-i

Ni certe ne havu tiun linion kun "-->". Eble  kun "=".

Chiuokaze, jam antau  la mesagho, en kiu Bertilo precizigis sian manieron kompreni "amori", mi jam sentis,  ke "amori" pli rilatas al amo ol "seksumi". Do opinioj pri ghia signifo eble ne tiom varias, kiel unue shajnis.

La alternativo kun "plezur" chiuokaze lau mi tute maltaugas, char "plezurseksumi" pensigus min pli pri neama seksumado (nur pro plezuro, ne pro amo). Do, se ni entute havu linion pri "amori", ghi estu

amor-i = (am-)seks-um-i

Mi tamen ja povas akcepti, ke por la linioj pri "incesto" ni uzu nur "seksumo" kaj ne "amoro".

Amike,

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2009, 1:28:25 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
amor-i = (am-)seks-um-i

Mi tamen ja povas akcepti, ke por la linioj pri "incesto" ni uzu nur "seksumo" kaj ne "amoro".
Mi faris la ŝanĝojn. La diskuto daŭras.

Renato


Eduardo Trapani

unread,
Jan 17, 2009, 2:36:05 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Chiuokaze, jam antau la mesagho, en kiu Bertilo precizigis sian
> manieron kompreni "amori", mi jam sentis, ke "amori" pli rilatas al amo
> ol "seksumi". Do opinioj pri ghia signifo eble ne tiom varias, kiel unue
> shajnis.

Bonege, ankaŭ pro mi ĝi estus pli ama, kaj tio rilatus pli bone la
radikon "Amor-" ĉar tiu dio nur zorgas pri enamigado, poste oni daŭrigu
la aferon laŭvole ;).

> La alternativo kun "plezur" chiuokaze lau mi tute maltaugas, char

Mi menciis ĝin kiel maniero enteni la PIVan signifon (sekumi kun la celo
plezurigi, ĉu sin mem ĉu la alia(j)n partoprenanto(j)n.) Do, laŭ mi oni
simple forigu ĝin se oni ne ŝatas. Mi mem tiun signifon ne ŝatas, sed
ĝi estas la ununura en PIV.

> "plezurseksumi" pensigus min pli pri neama seksumado (nur pro plezuro,
> ne pro amo). Do, se ni entute havu linion pri "amori", ghi estu
>
> amor-i = (am-)seks-um-i

Samopinias mi. Alvenas al mia kapo kantoj pri tiu am/plezur-eco de la
seksumado ... Feliĉe tion ni ne devas diskuti, kiam ĝi estas kia, eĉ
partoprenantoj kelkfoje tion ne scias ;).

Tamen, pri plezurseksumi, ĝi povus helpi nin difini la paron de
amorist(in)o, kiu estus plezurseksumant(in)o, signifo kiu estas sufiĉe
akurata. Iom longa tamen.

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Jan 18, 2009, 5:44:52 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Se ni, kiel nun, havas la linion

  amor-i = (am-)seks-um-i

tiam ni verŝajne ŝanĝu la linion

  fiki [sla] = amor-i

al

  fiki [sla] = seks-um-i

por esti pli sistemecaj.

Aldone, ni ŝanĝu la linion pri "sangadulto" al

  sang-adult-o [malnova esprimo] = (en-)famili-a seks-um-ad-o, (en-)familia mal-ĉast-aĵ-o

por ke ĝi estu kohera kun la linio pri incesto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 3:04:26 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos, mi koherigis laŭ viaj proponoj.

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 19, 2009, 5:28:47 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Sed pri la ĝenerala termino "incest-o", ĉu la listnaoj pensas, ke ni
> devus havi la linion almenaŭ:
>
> incest-o = sang-adult-o ?

Mi opinias, ke jes. Mia impreso estas, ke "incest" farigxas cxiam pli vaste
uzata vorto - cxu pro la tutmondigxo, cxu pro la kreskanta atento, kiun la
amaskomunikiloj dedicxas al la fenomeno. En Norvegujo oni nun tiom parolas
pri (kaj kelkaj ankaux praktikas) "incest", ke oni emas forgesi la tradician
vorton "blodskam" = "sangohonto".

Otto

Pilar Otto

unread,
Jan 19, 2009, 5:36:26 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> Pli bonaj alternativoj ol "sang-adult-o" estus "en-famili-a
> seks-um-o", "en-famili-a amor-o" aŭ io simila. Mi preferas la radikon
> "famili-" al la radiko "parenc-" ĉi-kaze,

Mi protestas! Mi konsideras, ke mia edzino kaj mi apartenas al la sama
familio (la nia), kvankam ne al la sama parencaro; kaj mi rezervas al mi la
rajton seksumi kun mia edzino sen risko esti akuzata pri incesto!!!

Otto

Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2009, 5:50:25 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> En Norvegujo oni nun tiom parolas
pri (kaj kelkaj ankaux praktikas) "incest", ke oni emas forgesi la tradician
vorton "blodskam" = "sangohonto".
___
En la nederlanda "bloedschande" = "sangohonto"

Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jan 19, 2009, 5:58:39 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> Tamen amoro inter geedzoj estas la normala afero, do se oni aldonas
> iun A.-vorton kiel "enfamilia", oni kutime interpretus tion kiel iun
> distanciĝon disde la normala stato (alikaze oni tute ne bezonus
> aldoni A-vorton). Do la plej multaj verŝajne ja komprenus "enfamilia
> amoro" kiel inceston.

Tiu argumento sxajnas al mi malforta kaj ne konvinka.* Ja ekzistas homoj,
kiuj pensas, ke seksumado okazu NUR enfamilie, do nur inter geedzoj. Por ili
ekster-familia seksumado estas - se ne nenormala, almenaux peka kaj
kondamninda.

> Eble la afero iĝas pli klara, se oni kreas unuvortan kunmetaĵon kiel
> "familiseksumo" aŭ "familiamoro", ĉar unuvortaĵo pli ofte ol plurvorta
> esprimo montras apartan koncepton (ne simple kunligon de konceptoj
> esprimitaj per ĝiaj eroj).

Tiuj kunmetajxoj elvokas en mi impreson similan al "grup-seksumado", do ia
kolektiva, tutfamilia seksumado.**

> Krome: Chu du gefratoj, kiuj pro frua disigho, kreskis
>> en du tute apartaj familioj, apartenas al la sama familio?
>> Mi pensas, ke ne. Sed se ili seksumas, tio certe estas
>> incesto, chu ne?
>
>
> Mi pensas, ke la respondoj al ambaŭ demandoj forte dependas de onia
> kultura fono, kaj (almenaŭ por anoj de kelkaj kulturoj) de onia
> persona opinio.

Se en iu kulturo seksumado inter du gefratoj ne estas kondamnata, tiu
kulturo probable ankaux ne konas koncepton similan al "incesto", aux ...?

* Tamen, la jena anekdoto apogas la argumenton de Marcos: Iun tagon kapitano
de sxipo skribis en la sxipan taglibron: "Hodiaux la direktisto estis
ebria." La postan tagon estis la vico de la direktisto enskribi en la
taglibron, kaj li skribis: "Hodiaux la kapitano estis malebria."

** En sxaka jxargono oni nomas "famili-sxako" la situacion, ke unu peco,
ekz. cxevalo, sxakas la regxon kaj samtempe minacas aliajn pecojn, ekz. la
damon kaj unu aux ambaux turojn.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 7:51:03 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

"blodskam" = "sangohonto".
___
En la nederlanda "bloedschande" = "sangohonto"
Do, estas iom da apogo por formo simila al sango-adulto.

Nepras scii kiel oni drias incesto en la vjetnama kaj en la suoma.

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Jan 19, 2009, 9:33:26 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 19.1.2009 14:51:

> Nepras scii kiel oni drias incesto en la vjetnama kaj en la suoma.

Finne, en la gazetaro nuntempe preskau nur "insesti".

La tradicia vorto "sukurutsa" shajnas malaperanta. Mi kredas, ke tio
okazas pro la (neniam haltanta) anstatauigado de vortoj, kiuj
sentighas ofendaj, krudaj, malplache impresantaj. Eble la vorton
"insesti" post jardekoj forshovos io nova.

La vorto "sukurutsa" analizablas jene:
suku = parencaro (familio)
rutsa = malchasto (malnova, ne plu ghenerale komprenata vorto)

Vorton forme similan al "adulto" la finna lingvo ne konas.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 10:32:14 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Harri!

Kvankam vi amesaĝo eventuale subtenas resti ĉe "incesto".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages