eŭnuko

15 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jun 1, 2022, 12:17:28 AM6/1/22
to la bona lingvo

eŭnuko [2oa] ~ kastrito

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 1, 2022, 10:32:13 AM6/1/22
to la-bona...@googlegroups.com
Jes

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

Le mer. 1 juin 2022 à 06:17, noammohr <noam...@gmail.com> a écrit :

eŭnuko [2oa] ~ kastrito

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/623e3692-dac4-491f-9dfd-678b590824f3n%40googlegroups.com.

ro-esp

unread,
Jun 1, 2022, 7:50:31 PM6/1/22
to la bona lingvo


Op woensdag 1 juni 2022 om 06:17:28 UTC+2 schreef noammohr:

eŭnuko [2oa] ~ kastrito


necesas aldoni ke temas pri homo, do homuko, viruko

mi ne jam renkontis argumenton kontraú la finaĵo "-uko"

kapono-->kokuko

Ĉu ekzistas multe da vortoj kiuj indikas kastritan ekzempleron de iu specio?
En la nederlanda kaj angla ekzistas apartaj vortoj por ŝafuko, bovuko, ĉevaluko

                                       ĝis, Ronaldo N

noammohr

unread,
Jun 2, 2022, 2:06:34 AM6/2/22
to la bona lingvo

eŭnuko [2oa] ~ kastrito


necesas aldoni ke temas pri homo, do homuko, viruko

Kial necesas? Ĉu alie la vorto konfuzus?

Mi ne konas la postafikson "uko", sed mi estas vidinta kaj "kastrita bovo" kaj "eksbovo, eksvirbovo, eksbovino". Do, eble oni povas ankaŭ diri, ke eŭnuko estas eksviro. Mi mem ne emas diri tion, ĝi pensigas min pri transgenrulo, sed logike ni inkluzivu ĝin kiel eblon: eŭnuko [2oa] ~ kastrito, eksviro

Leo De Cooman

unread,
Jun 2, 2022, 5:19:17 AM6/2/22
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ por kastritaj virkoko, virkuniklo kaj verŝajne kelkaj aliaj bestoj, sed aldonindas, ke tiuj vortoj estas tiel malmulte sciataj, ke ili estas ofte uzataj en demandludoj, kia BLOKKEN en la flandara televido.

Fundamenta estas la prefikso eks/. laŭ la dua difino en PIV:
ke la besto, montrita de la rad., estis kirurgie senigita je siaj seksaj organoj: taŭro, bovino, stalono, ĉevalino; koko (kapono), kokino; ŝafo, kato ( eŭnuko, kastri).


Amike salutas Leo

Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

ro-esp

unread,
Jun 2, 2022, 5:09:22 PM6/2/22
to la bona lingvo


Op donderdag 2 juni 2022 om 08:06:34 UTC+2 schreef noammohr:

eŭnuko [2oa] ~ kastrito


necesas aldoni ke temas pri homo, do homuko, viruko

Kial necesas? Ĉu alie la vorto konfuzus?

nu jes, iuj povus pensi ke oni povas nomi kastritan hundon, katon, bovon, ĉevalon ktp "eúnuko"
 
> Mi ne konas la postafikson "uko",

Verŝajne la Akademio ne jam oficialigis ĝin

> sed mi estas vidinta kaj "kastrita bovo" kaj "eksbovo, eksvirbovo, eksbovino".

Kiumaniere oni kastras bovinon? kaj kial?

> Do, eble oni povas ankaŭ diri, ke eŭnuko estas eksviro.

Se oni kastras knabon, li neniam estos viro


> Mi mem ne emas diri tion, ĝi pensigas min pri transgenrulo

ankaú tio

> sed logike ni inkluzivu ĝin kiel eblon: eŭnuko [2oa] ~ kastrito, eksviro

múoĥ..  Iam oni ne distingis stiffrato disde duonfrato, nek akcento disde akĉento.

Eble ni metu la vorton "eksviro" inter citiloj por emfazi malrekomendon

                                                                          ĝis, Ronaldo N


noammohr

unread,
Jun 3, 2022, 12:25:40 AM6/3/22
to la bona lingvo
nu jes, iuj povus pensi ke oni povas nomi kastritan hundon, katon, bovon, ĉevalon ktp "eúnuko"
La ondo estas nur unudirekta: "oni povas pli simple diri..."

Kiumaniere oni kastras bovinon? kaj kial?
Oni ne kastras bovinon, sed oni sterligas ŝin, se oni ne volas, ke ŝi nasku.
 
> Do, eble oni povas ankaŭ diri, ke eŭnuko estas eksviro. 
Se oni kastras knabon, li neniam estos viro 
 Sed ĉi tiuj uzo de "eks" signifas "sennaskigorgana", ne "antaŭe". (Eble "eksiĉo" estus eĉ pli klara?)

Eble ni metu la vorton "eksviro" inter citiloj por emfazi malrekomendon
Tio ne plu estas bonlingva afero, kaj eble ni ne malrekomendu pro propraj preferoj. Kompreneble eksvirbovo ĝenerale ankoraŭ estas bovo, eĉ se la vorto povas havi alian signifon pri iama virbovo kiu ŝanĝiĝis al homo.
 

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 3, 2022, 2:57:43 AM6/3/22
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble, oni kastras bestojn.
Mi nomas miajn kastritajn virkapridojn simple kaproj aŭ kapridoj. 

Por miaj 2 kapridoj estis uzataj 2 teĥnikoj, laŭ la aĝo de la kaprido.

Fakte ekzistas 3:
Per elasto, dum la unua semajno.
Per pinĉilo, dum la unuaj 2 monatoj.
Per eltranĉo, dum ĥirurga operacio kun ĝenerala (tutkorpa) anestezo, kiam la testikoj tro dikas por uzo de pinĉilo.

Amike,
Fransoazo Oazo 

+33 609 120 374 



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2022, 5:15:26 AM6/3/22
to la-bona...@googlegroups.com
aliflanke vi ne konsideras la vidpunktojn de la eŭnukoj. "kastrito" ŝajnas al mi tre pli kruda vorto.

amike

renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 3, 2022, 8:31:16 AM6/3/22
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj kiel traduki "castrat" de la franca al Esperanto?
Ĉu kastrita kantisto?

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

Leo De Cooman

unread,
Jun 3, 2022, 11:23:40 AM6/3/22
to la-bona...@googlegroups.com
On 6/3/22 14:30, Françoise NOIREAU wrote:
Kaj kiel traduki "castrat" de la franca al Esperanto?
Ĉu kastrita kantisto?
En la nederlanda oni diras castraat. La kunteksto klarigas, ke temas (fakte temis) pri kantisto. Mi supozas, ke la nederlanda transprenis la vorton el la franca.

Mi traserĉis Tekstaro.com por ekscii, ĉu substantiva participo kelfoje indikas ion alian ol persono. Mi komencis serĉi per la serĉesprimo "ito", sed estas tro da "militoj" por respondi al tiu celo. Poste mi serĉis per " kaptito", supozante, ke pli multaj bestoj estas kaptitaj ol homoj. Mi ne tuj trovis frazon, en kiu kaptito ne estas aŭ ne estas konsiderata kiel persono. Miaopinie substantivaj participoj ĉiam devus indiki nur persono(j)n.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2022, 11:54:31 AM6/3/22
to la-bona...@googlegroups.com
mi konsent<s ke kastrito baze estas kastrita viro'. mivolis simple diri, ke, se mi estu la sultano, mi ne kuraĝus dir al eŭnuko: vi, kastrito, venu.

amike renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2022, 11:57:30 AM6/3/22
to la-bona...@googlegroups.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages