| Mi trovis du vortojn en la Esperanto Vikipedio kiu sxajne signifas la
sama rolo: producento kaj produktoro.
| Mi ne havas PIV-on, do mi ne povas kontroli tie.
Fakte mi kontrolis en PIV kaj tie trovis nur "produktoro" kaj ne "producento". En Vikipedio la difino estas:
"En kinematografio, la produktoro, kinproduktoro aŭ filmoproduktoro estas la respondeculo pri la organizaj kaj teknikaj aspektoj de la produktado de filmo, kompletante tiele la kreativan aktivecon de la reĝisoro. Tiu prizorgas la dungadon de la laboristaro kaj partoprenantaro en la filmo, la financadon de la laboro, la havigon de ĉiu materiala resurso bezonota kaj la kontakton kun la distribuistoj por la disvendado de la filmo. Tio estas, ĝi estas implikita en ĉiu fazo de la produkto de la filmo, ekde la ekhavo de la dekomenca ideo aŭ la aĉeto de la verkorajtoj ĝis la reinvestado de la enspezoj de la filmo."
En PIV oni donas iom malsaman difinon.
Ĉiuokaze mi dirus "organiz-ant-o"/"film-organiz-ist-o", eventuale ankaŭ "film-produkt-ist-o". Kion opinias la aliaj?
Amike
Renato