>"kredo je la ekzisto de interaganta dio"
>"kredo je la ekzisto de ne interaganta dio"
Mi faris, sed samtempe mi konstatas, ke g'is nun mi vivis mian tutan
vivon kaj ec' ne suspektis ke iu distingo de tiu speco povus ekzisti.
Mi volas nur atentigi, ke estas limoj je tio, kion oni povas postuli
de normala parolanto sen aparta intereso pri la pritraktata kampo
(ekzemple mi certas, ke mi mem sen apartaj interesoj pri dio, povas
trankvile forgesi tiun distingon post kelkaj tagoj).
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Tio povas gravi, ecx por homo tute ne religia, se oni parolas pri la
religieco de historiaj homoj, kaj pri tio, kiel ilia religia
perspektivo formis ilian ideologion (cxu anstatauxinda vorto?). Ekz.,
iuj dekstruloj en usona politiko argumentas, ke usono estas (fondigxis
kiel) kristana lando, sed aliaj diras, ke efektive la fondintoj de
usono estis pli ofte "deistoj" ol kristanoj, kio povas esti tre grava
el historia kaj ecx nuna politika vidpunkto.
>ideologion (cxu anstatauxinda vorto?).
Mi provas diri "ide-ar-o".
>aliaj diras, ke efektive la fondintoj de usono estis pli ofte
>"deistoj" ol kristanoj, kio povas esti tre grava el historia kaj ecx
>nuna politika vidpunkto.
MI ne neas tion. Mi nur provis kompreni, kiel funkcias la menso de
normalaj homoj, kiuj vers'ajne diras "raciistoj", "raciaj kristanoj"
au' simile.