produkti, generi ~ estigi

12 views
Skip to first unread message

Alexandre Garreau

unread,
May 16, 2022, 5:59:44 AM5/16/22
to la-bona...@googlegroups.com
saluton,

kvankam produkti estas fundamenta, ghi preskaù neniom signifas plu ol
»estigi«, krom, iel, temi pri materiajho (fojfoje pli specife pri vivajho)

sed tiam, oni ja povu diri materestigi, se la kunteksto ne sufichas,
problemo estas, ke oni ja uzas »produkti« (ekz. en »produktema«,
»produktiva« (por la kelkuloj, kiuj akceptas la iv novsufikson), ktp.) pri
malmateriaj aferoj (ekz. pensoj, vortoj, historioj, ktp.), tiam, necesus
almenaù aldoni:

produkti (pri nemateriajho) -> estigi

Cetere, »generi« ne ech estas oficiala, kaj neniom signifas plu ol
»produkti«. Same kiel produkti, ghi ankoraù pli ofte kaj specife temas
pri vivajho, sed la sama afero tiam okazas: oni povas diri vivestigi (char
vivigi jam ekzistas, konfuzeblo ne estas), materiestigi, aù ech produkti,
kiu plibonus, kaj jam ofte uzas (generilo, generado, generpovo) pri
nemateriaj aferoj (fakte: vortoj, donitajhoj, informeroj, scieroj kaj
scioj ghenerale, kulturo, bildoj, fizikaj fenomenoj (elektro, vento (kiuj
ne estas materio, sed movo de materio)), ktp.), do:

generi -> produkti (pri viva, aù ghenerale materia, afero), estigi

Fakte, sufiche mie malkompreniga afero, estas ke »generi« shajnas sufiche
shatata inter ni (eble pro ghenerala klerulemo?), ghi estas en la listo de
radikoj oficialigindaj, kiel temante nur pri materiajho, plej specife
vivajho:
http://bonalingvo.net/index.php/Radikoj_oficialigindaj

Sed poste, ghi redifinas (laù la difino de ReVo, fakte) ghi pli precize…
sed per difino, kiu fakte malfacile ne entenus chia estigado! »Produkti
per fizika, ĥemia, biologia, matematika aŭ komputa procezo, ekzistigante
el io alikvalita aŭ alisubstanca aŭ el nenio«:
– »el io alikvalita aŭ alisubstanca aŭ el nenio« chu aù signifas nenion
kaj tute senutilas, chu aù signifas, pli mallonge »ne el io samkvalita aù
samsubstanca« (do ni havas du kontraùajn signifojn chi tie, char
vivestigado ja estas el samkvalita kaj samsubstanca afero!);
– plue, kio ne estas »fizika [tio estas materia], hhemia [tio estas
fizika], biologia [tio estas hhemia, kaj bona ekzemplo malbonlingvajho,
maltaùge tie], matematika aù komputa [tio estas matematika kaj fizika]«
(kaj oni povus ghenerale aldoni »pensa«, per aù komputo, aù viveco
(cerbo)), kun antaùa ekzemploj entenante kulturo ghenerale… ghi entenas
chion! do nur signifas »estigi«…

Kaj uzita en regenerado http://bonalingvo.net/index.php/Ssv:_R
kaj generilo (anstataù generatoro), kiam estigilo fakte funkcius
(vent(((est)ig)|far)ilo, elektr((est)ig|far)ilo, ktp.): neniu vokalo
nombre estas perdita, la afero ighas pli komprenebla por pli da homoj per
malpli da vorteroj, kaj laù neceso kaj suficho, parto povas foresti por
mallongo.

nun la demando estas… estigi, malkiel similaj vortoj kiel, unuflanke
»faro« ne postulas, ke la objekto ne ankoraù ekzistas (tiam, ventofarilo
same bonus, se jam estas vento, ekzemple, sed kvankam oni povas ofte, kaj
pli precizen, anstataùigi »fari« per »estigi«, oni ne povas anstataùigi
»refari« per »reestigi« (char tio postulus malestigintecon); aliflanke
»produkti« postulas estigi el io (sed ne »generi« laù la bonalingvo.info
kaj ReVa difino (sed ja laù la PIVa, kiu nur samigas ghin al »produkti«)),
male de estigi, kiu necese estas pli ghenerala… oni ja povas estigi
nombro, pensado, hazardo, el nenio (kvankam la afero estas (meta)fizike
kaj filozofie diskutinda), sed chu tio vere utilas? kiam?

ekz. chu oni povas produkti vortojn? do kion oni ne povas produkti,
kvankam ja estigi?

noammohr

unread,
May 16, 2022, 10:10:56 PM5/16/22
to la bona lingvo
Mi havis en rezervo ĉi tiun proponon, similan al la via:

generi -> produkti, (viv)estigi, (pri ido:) naskigi
genera -> produkta, (viv)estiga, naskiga, reproduktiĝa
generema -> produktema, (viv)estigema, naskigema
generanto -> (pri matematiko:) estiganto
generiloj -> seksorganoj, reproduktiĝaj organoj
generinto -> produktinto, (viv)estiginto, naskiginto
generpova -> produktipova, (viv)estigpova, naskigpova
regeneri -> reprodukti, reestigi, refortigi
ur(o)genera -> urin(o)naskiga


Leo De Cooman

unread,
May 17, 2022, 6:38:33 AM5/17/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/05/2022 om 4:10 schreef noammohr:

genera -> produkta, (viv)estiga, naskiga, reproduktiĝa
generema -> produktema, (viv)estigema, naskigema
generanto -> (pri matematiko:) estiganto
generiloj -> seksorganoj, reproduktiĝaj organoj
generinto -> produktinto, (viv)estiginto, naskiginto
generpova -> produktipova, (viv)estigpova, naskigpova
regeneri -> reprodukti, reestigi, refortigi
ur(o)genera -> urin(o)naskiga

Mi ne komprenas "reproduktiĝaj" en la linio

generiloj -> seksorganoj, reproduktiĝaj organoj

Mi komprenus"reproduktigaj'

Mi dubas pri la linio
ur(o)genera -> urin(o)naskiga
Laŭ PIV:
urgenera, urogenera  Rilata kaj al la genera kaj al la urina aparatoj.

Cetere: "solvi" problemon ĉe "Bona lingvo" ne nepre estu "fortraduki" neoficialan radikon, La alia solvo estas (ĉu "estis"?) proponi ĝin por oficialigo.
Kompreneble la farita laboro restas tute valorplena, sed ni eble bezonus plian sigvon krom nur → kaj ~
eble ~>
Post oficialigo sufiĉus anstataŭigi tiun provizoran signon per ~

Amike salutas Leo


Virusvrij. www.avg.com

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2022, 7:05:07 AM5/17/22
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:


Cetere: "solvi" problemon ĉe "Bona lingvo" ne nepre estu "fortraduki" neoficialan radikon, La alia solvo estas (ĉu "estis"?) proponi ĝin por oficialigo.

Ĝi ankoraŭ validas.

Amike

Renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

noammohr

unread,
May 17, 2022, 11:57:02 AM5/17/22
to la bona lingvo
Mi ne komprenas "reproduktiĝaj" en la linio

generiloj -> seksorganoj, reproduktiĝaj organoj

Mi komprenus"reproduktigaj'

Nu, eble "reproduktaj organoj" estas plil bona, sed laŭ PIV la samsignifa vorto estas "reproduktiĝaj organoj", baze de la donita signifo de "reproduktiĝi = fari idojn". Iom malsimilas al la angla uzo, sed vidu la ekzemplojn: "reprodukti rozujon per branĉplanto; reproduktiĝi [per] partenogenezo". Rimarku, ke la rozujo (kiu estas la origina, ne la ida) ne reproduktas; oni reproduktas ĝin, do ĝi reproduktiĝas.
 
Mi dubas pri la linio
ur(o)genera -> urin(o)naskiga
Laŭ PIV:
urgenera, urogenera  Rilata kaj al la genera kaj al la urina aparatoj.

La vorto "urinnaskiga" unuavide ŝajnas temi pri "naskigi urinon"! Eble pli kara: "urina-naskiga".
(Mi rimarkas, ke tiu strukturo okazas en kelkaj aliaj kuracaj vortoj, ekz."kardiovaskula" (-> korvaskula, tio estas, kaj koro kaj vaskulo) aŭ "oto-rino-laringologio" ( -> orel-naz-laring-kuracado, tio estas, kaj orelo kaj nazo kaj laringo).
 
Cetere: "solvi" problemon ĉe "Bona lingvo" ne nepre estu "fortraduki" neoficialan radikon, La alia solvo estas (ĉu "estis"?) proponi ĝin por oficialigo.

Mi konsentas.

Leo De Cooman

unread,
May 17, 2022, 2:22:12 PM5/17/22
to la-bona...@googlegroups.com
Eble ĉi ĉio estas kialo por proponi oficialigon de la radiko "gener".
La verbo "reprodukti" estas jam transitiva.
"Reprodukta organo" signifus organo, kiu reproduktas ion. Laŭ mia kompreno ni diras "reproduktigaj", ĉar plejofte temas pri (supozeble viraj) organoj, kiuj igas alian (inan) vivaĵon reprodukti samspecian estaĵon.

Informe: en la nederlanda ni diras "voortplantingsorgaan", laŭvorte: plu-plant-a organo.

Amike salutas Leo


Op 17/05/2022 om 17:57 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/2780fcbc-d58c-4f7f-a002-bda7e483904cn%40googlegroups.com.


Virusvrij. www.avg.com

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2022, 4:30:27 PM5/17/22
to la-bona...@googlegroups.com
bone, leo! bonvolu produkti dulinian difinon de gener-i.

amike

renato

Leo De Cooman

unread,
May 18, 2022, 10:41:48 AM5/18/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/05/2022 om 22:30 schreef Renato Corsetti:

bone, leo! bonvolu produkti dulinian difinon de gener-i.

Unue mi traserĉis Tekstaron per la serĉesprimo   " gener\VF" (sen citiloj), kiu montru la trafojn de la radiko "geener" en la verba senco.
Estis 121 trafoj, kiujn mi iom analizis:
   15 el ili havas la signifon "estigi idon"
    la ceteraj 105 havas la signifon "estigi, produkti" ion alian ol samspecan vivaĵon

Mi pli detale rigardis la frazojn, en kiuj temas pri "estigi idojn". Jen ili:

1 Li devas generi infanon por tiun eduki, por ke nova, ...
2 ... nesciante, kiu generis la idon, ili kune zorgos pri la nutrado ...
3 ... pli aĝaj fratoj tiujn ses la patro generis dum sia unua edzeco kun mia onklino, ...
4 ... por generi idojn.
5 Do ili miskonos la principojn kaj generos infanojn malĝustatempe.
6 Li generis Agnesan, sian filinon, ...
7 ... precipe en socioj kie oni generas laŭeble multajn idojn,
8 Post longa atendado finfine generis la japanaj kronprinco Naruhito
9 ... li havas la devon edziĝi kaj generi gefilojn.
10 Ĥorj generis grandan familion, obeeman kaj unuecan;
11 ... manĝi estas postulo de la individuo, generi estas postulo nur de la specio,
12 Vi estas teroristoj kaj vi generas teroristojn.
13 ... elpuŝas ŝosojn kaj eĉ generas idojn.
14 Li generis en dek sep diversaj virinoj dek sep filojn
15 ... el la multegaj geedzoj, kiuj tutmonde ne povas generi infanojn.

La 11a linio estas la sola, en kiu "generi" ne havas rektan objekton.
Sajnas al mi, ke en la ceteraj 120 trafoj oni senprobleme povintus uzi oficialan vorton (produkti, estigi, krei, ...°
En la 11a linio oni povintus anstataŭigi "generi" per "produkti idojn"

Mia persona konkludo estas nun, ke "generi" estas nenecesa verbo uzita en 121 frazoj en Tekstaro. En 105 trafoj
Kompreneble ne ĉiuj Espeerantaj verkoj estas en Tekstaro.

Restas la problemo de kunmetaĵoj, en kiuj aperas la radiko "gener".
Mi ne scias, kiel trovi ilin en Tekstaro; Provante per serĉesprimo " gener" mi trafis amason da generaloj...

Renato Corsetti

unread,
May 18, 2022, 2:44:50 PM5/18/22
to la-bona...@googlegroups.com
Leo  skribis:


Mia persona konkludo estas nun, ke "generi" estas nenecesa verbo

do, ni rezignu pri la propono oficialigi ĝin.

amike

renato

Françoise NOIREAU

unread,
May 18, 2022, 5:16:20 PM5/18/22
to la-bona...@googlegroups.com
Naskigi?
Kial ne naski?

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

ro-esp

unread,
May 18, 2022, 6:58:12 PM5/18/22
to la bona lingvo


Op woensdag 18 mei 2022 om 23:16:20 UTC+2 schreef fran...@gmail.com:
Naskigi?
Kial ne naski?

Nu, ĉar iĉoj ne naskas. Viro povas generi, sed naskas virino, kutime ĉirkaú 9 monatojn poste..

Mi ne opinias la vorton "generi" superflua, sed jes malŝatas uzi ĝin laú aliaj signifoj. "generi monon" ne bone respegulas tion kio efektive okazas

                          ĝis, Ronaldo N
                                                 

noammohr

unread,
May 19, 2022, 2:42:41 AM5/19/22
to la bona lingvo
Restas la problemo de kunmetaĵoj, en kiuj aperas la radiko "gener".
Mi ne scias, kiel trovi ilin en Tekstaro; Provante per serĉesprimo " gener" mi trafis amason da generaloj...

Vi povas serĉi ĉi tion: gener(^$|(\EO[abĉdefgĝhĥijĵkmnoprsŝtuŭvz]|[bcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz])\EO*)(\FI|\PA\FI\b)

Tio forigas "general" kaj "generac" (kaj tial "generaci")
 

Françoise NOIREAU

unread,
May 19, 2022, 2:52:46 AM5/19/22
to la-bona...@googlegroups.com
"iĉoj"? Kial ne simple viroj?!

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

noammohr

unread,
May 19, 2022, 3:03:31 AM5/19/22
to la bona lingvo
Pardonu la eraron, uzu: 
gener((\FI|\PA\FI\b)|(a[abĉdefgĝhĥijĵkmnoprsŝtuŭvzABĈDEFGĜHĤIJĴKMNOPRSŜTUŬVZ\-\/]|[bcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvzBCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ\-\/])\EO*(\FI|\PA\FI\b))

ro-esp

unread,
May 19, 2022, 10:16:01 PM5/19/22
to la bona lingvo


Op donderdag 19 mei 2022 om 08:52:46 UTC+2 schreef fran...@gmail.com:
"iĉoj"? Kial ne simple viroj?!

ĉar 12-jarulojn mi ne volas nomi "viro" nek "virino", egale ĉu ili kapablas generi/gravediĝi aú ne.


                                              ĝis, Ronaldo

Françoise NOIREAU

unread,
May 20, 2022, 4:16:57 PM5/20/22
to la-bona...@googlegroups.com
Sed infano estas simple "ĝi" en la ĉiutaga lingvo...

Jam antaŭ 30 jaroj mia tuta familio uzadis "ĝi" por infanoj. Kio ŝanĝiĝis?
Ĉu hodiaŭ "ĝi" estu uzata nur por objektoj, pro influo de la nuntempa angla?


Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages