Saluton,
Jam de longe mi ne partoprenis en ĉi tiu forumo. Tamen antaŭ kelkaj minutoj mi ekpensis vorton kiun mi trovas tre taŭga kaj natura por esprimi la sencon de neologismo “timida”. Jen tute nature alvenis en mia menso la vorto "timuma". Neeblas pli esperanta solvo, ĉu ne? Fakte, mi miras ke neniu ĝis nus proponis ĝin.
(Cetere, antaŭvidante eventualajn kritikojn al mia propono kaj por iel subteni ĝin, mi citas la difinon de PIV de sufikso -um: sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas mapreciza kaj ne eksprimebla per alia sufikso.)
Amike,
Pablo
Mi pensas, ke neniu povas malhelpi vin uzi tiun vorton el puraj fundamentaj radikoj.| "timuma".
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Vere TIMEMA ne estas en si la plej klariga vorto por ampleksi ĉiujn siajn nuancojn de senco, sed ĝi estas zamenhofa solvo en lia tempo kaj fariĝis ĉies solvo en la pasado de la tempoj. Ĉiuj jam komprenas, pri kio temas, tiel ke TIMEMA estas multe pli uzata ol ĝia neologismo TIMIDA. Stranga do estas tiu TIMUMA, kiu ne nur estas superflua kaj nenecesa, sed ankaŭ provas submeti Esperanton, denove, al tiu fazo de projekteco, kvazaŭ ĝi ankoraŭ estus konstruata lingvo.
2015-01-14 16:43 GMT+01:00 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:Pablo:
Nun ni havas la linion:
timid·a → tim·em·a, si·n·ĝen·a, mal·aplomb·a, hont·em·a
Ĉu ni aldonu 'timuma'? Ĉu eble ankaŭ 'tima'?