blekoj, hauzo, hemisfero

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 14, 2008, 7:31:30 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi rimarkis, ke estas iom da ne-unueco rilate al la blek-vortoj en nia listo:

hen-i
--> ĉeval-blek-i

kompare al

be-i
= (ŝaf-e) blek-i
boji = (hund-e) blek-i
pep-i = (bird(et)e) bleki/kanti

Lau mi preferindas la dua modelo, en kiu la bestvortoj metighas en krampojn. Ja plej ofte la kunteksto montras jam pri kiu besto temas. Ekzemple, anstatau "la chevalo henis" mi dirus "la chevalo blekis", kaj ne "la chevalo chevalblekis". Do la linio pri "heni" shanghighu al

hen-i --> (cheval-e) blek-i

Tute aparta demando estas chu uzi "-->" au "=". "boji" kaj "pepi" estas Fundamentaj, sed "heni" kaj "bei" ne. Certe Fundamenteco ne estas la sola kriterio, sed mi tamen ne komprenas, kial "bei" havas "=" dum "heni" havas "-->". Se neniu alia mencios argumenton por tio, mi do proponas uzi ankau "-->" che bleki.

------

Mi malkovris la jenan linion en nia listo:

hauxz-o (muziko) --> dom-, hejm-a muzik-o

Unue, ghenas min tiu "hejma". La angla "house" ne signifas "hejmo", sed nur "domo", do sufichas la alternativo "dom-muzik-o".

Tamen mi iom dubas, chu ni entute menciu alternativon por "hauzo". Ni ja ankau ne mencias alternativojn por "rokenrolo", "roko", "popo" au "hiphopo". Kaj ja strangus proponi uzon de "sku-kaj-rul-muziko" anstatau "rokenrolo" au uzon de "koks-salt-muzik-o" anstatau "hiphopo". Nomoj por muzikgenroj lau mi iom similas al propraj nomoj; oni nur esperantigu ilin per transliterumado, sed ne traduku ilin. Ankau la plej multaj aliaj lingvoj traktas muzikgenrojn tiel; lau la interlingvaj ligiloj de la Vikipedio, chiuj 29 menciitaj lingvoj kun latina au cirila alfabeto uzas nomon, kiu ne estas traduko, sed nur transliterumado de "House" ; ankau la hebrea kaj la japana transliterumas "House" (entute estas almenau tri ekter-europaj lingvoj, kiuj transliterumas "House": krom la japana kaj la hebrea ankau la kechua).

Ebla kompromisa solvo (inter la nuna stato kaj forigo de la linio) estus mencii ghin nur kun la simbolo "=".

------

Che la jenaj du linioj

hemi- --> duon-
hemisfer-o = duon-sfer-o

surprizas min, ke "hemisfero" havas "=", kvankam "hemi-" havas "-->". Lau mi ankau "hemisfero" havu "-->". Aldone, ni povus ankau mencii la alternativon "du-on-glob-o". Kaj "duon" jam estas kunmetita tiel: "du-on". Do lau mi la linio aperu jene:

hemisfer-o --> du-on-glob-o, du-on-sfer-o

------

Che la linio

homonimo [1oa] = --> sam-form-vort-o, plur-signif-a vort-o

surprizas min, ke ni uzas "=-->" post la indiko [1oa]. Chu la ideo ne estis, ke kiam ni aldonas informojn pri oficialeco, ni povas chesi la uzon de "=-->", kaj simple uzi "=" au "-->"?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2008, 1:23:05 AM1/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>hen-i --> (cheval-e) blek-i

Mi s'ang'is.

>mi tamen ne komprenas, kial "bei" havas "=" dum "heni" havas "-->"

Simple pro la maniero, lau' kiu la listoj ekestis. Pro tio mi dau're
insistas pri la reviziado de tio, kio jam estas en tiuj listoj.

>Se neniu alia mencios argumenton por tio, mi do proponas uzi ankau
>"-->" che bleki.

Bone.

>Ebla kompromisa solvo (inter la nuna stato kaj forigo de la linio)
>estus mencii ghin nur kun la simbolo "=".

Mi sekvis tiun kompromisan solvon.

Pri la cetero, morgau'.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2008, 5:58:58 PM1/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>hemisfer-o --> du-on-glob-o, du-on-sfer-o

bone.

>surprizas min, ke ni uzas "=-->" post la indiko [1oa]. Chu la ideo
>ne estis, ke kiam ni aldonas informojn pri oficialeco, ni povas
>chesi la uzon de "=-->", kaj simple uzi "=" au "-->"?

eble vi pravas kaj mi s'ang'as, sed nia uzo ankorau' serc'as iun
definitivan formon.

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages