- maĉeto --> praarbara tranĉilo
J-K Rinaldo
"Kapmes" signifas "haktranĉilo". Mi ne vidas la neceson de "for".
Amike salutas
Leo
Tiu cxi aserto surprizas min. Plejmulto el japanoj (inkluzive de mi) ne
scias gxin. Versxajne nur limigita nombro da fakuloj (sxatantoj de
trancxilaro, de sudamerikaj kulturoj) uzas gxin. En tiu cxi okazo
Vikipedio ne estas uzebla kiel atestilo.
>Tauga alternativo eble estas "forhaktranchilo": Tion chi laumiascie
>signifas "kapmes", uzata en la nederlanda (apud "machete").
Kelkaj japanaj vortaroj tradukas gxin al "jama-gatana"(montotrancxilo),
"ban-too"(sovagx-trancxilo) aux "nata"(hakilo).
Kelkaj japanaj vortaroj ankaux difinas "machete"-n per "portugala kaj
havaja 4-korda gitareto" kaj per "speco de marfisxo proksima al
pilcxardo".
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Mi dubas, cxu la vortaro estas fidinda (almenaux pri la japanlingva
parto). Ekzemple mi igis gxin traduki "corneja" el la hispana en la
japanan. Gxi redonis "レイヴン" (reivun), kiu nenie trovigxas en
japanaj vortaroj. Sxajnas al mi, ke gxi simple trasskribis la anglan
"raven"(=korako) per la japanaj literoj.
>Mi igis ghin traduki "Machete" el la hispana en la japanan; rezulto:
>マチェーテ (kiu latinalfabete estas "mach[e/i]ti" au simile).
Gxi versxajne preferas redoni fremdajn vortojn en la japana, ol
denaskajn vortojn en la japana. Ekzemple por la hispana "cadena" gxi
redonas "チェーン"(cxeen), fremda vorto en la japana, anstataux "鎖"
(kusari), denaska vorto en la japana.
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Sxajnas, ke gxi bone elektas la kapvortojn. Cxiuokaze "macxeete"
(macxeto) ne apartenas al la komunuza japana lingvo. Aliflanke
"ofusaido"(ofsajdo) kaj "fauru/faaru"(fauxlo), jes, estas
enradikigxintaj kiel sportaj terminoj en la komunuza japana.
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Tra la vorto ARBO
- arbaro: aro de arboj
- pra-arbaro: neniam ekspluatita kaj de nememorebla tempo ekzistanta
arbaro.
Interesa la neologismo FORSTO=metode flegata arbaro.
Eble meritas ĝin aldoni en la listo:
- forsto --> flegata arbaro
J-K Rinaldo
Interesa la neologismo FORSTO=metode flegata arbaro.
Eble meritas ĝin aldoni en la listo:
- forsto --> flegata arbaro
> Ni nun jam havas la linion
>
> forst·o → arb·ar·o
>
> Verŝajne ni ŝanĝu ĝin al
>
> forst·o → (fleg·at·a) arb·ar·o
>
> aŭ io simila.
Jes, eble. Mi kuraĝas sugesti "kulturarbaro"
(aŭ "kultivarbaro" - la elekto inter "kultur/"
kaj "kultiv/" estas aparta problemego...).
Mi tute ne certas, ĉu mia propono vere trafas.
Iu, kiu pli bone komprenas pri "forstoj", tion
pritaksu.
Aliflanke povas esti, ke simpla "arbaro" tamen
sufiĉas. Distingon inter "arbaro" kaj "forsto"
ne havas ĉiuj lingvoj. Eĉ povas esti, ke nura
malplimultego distingas. La Germana ja distingas
("Wald" = "arbaro", "Forst" = "forsto"), sed la
Angla ŝajne tute malhavas vorton similan al la
Germana "Forst". Kaj se la Angla povas vivi sen
tia vorto...
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Mi preferus "kutivarbaro"n
Amike salutas
Leo
Mi preferus "kutivarbaro"n
Mi ne povis kaj ne povas ankorau dum du tagoj partopreni pli intense la
diskutojn, char mi estas en Israelo. Sed chi tie mi havis la shancon
diskuti persone pri la lastaj temoj kun niaj kunlistanoj Adam Reizen kaj
Cvi Sholt, kiuj samopinias pri arbaro. Fakte nek en la hebrea nek en la
itala oni faras la distingon inter arbaro kaj kultiv-arbaro.
Amike
Renato
En la itala, oni distingas precipe laux amplekso, konsisto kaj implikiteco:
1) "bosco" = arbaro (jen sovagxa, jen flegata: ekzemple, oni diras "bosco ceduo" = periode trancxata arbaro, laux PIV "kopso");
2) "boscaglia" = densa kaj vepra arbar(eg)o;
3) "macchia" = densa vegetajxaro, makiso;
4) "foresta" = arbarego (jen sovagxa, ekzemple "foresta vergine" = praarbaro, jen flegata, ekzemple "ministero dell'agricoltura e delle foreste" = ministerio pri agrikulturo kaj arbaregoj);
5) selva = arbar(eg)o (jen sovagxa/ neflegata/implikita/ kun interplektitaj brancxoj, jen kultivata: laux la unua signifo, estas fama la komenco de la "Dia Komedio" de Dante - "Nel mezzo del cammin di nostra vita mi ritrovai per una selva oscura" - trad. Kalocsay: "en vojomez' de nia vivo tera mi trovis min en arbareg' obskura"; laux la dua signifo, oni parolas pri "silvicoltura" = arbarkultivo, laux PIV silvikulturo).
Mi konfesas, ke gxis nun mi (tre sxpareme) uzis "forsto" kiel simpla anstatauxajxo de "arbar(eg)o", senkonsidere pri eventuala flegateco; cxiukaze, mi preferas uzi "arbaro" kaj "arbarego", eventuale (se nepre necese) aldonante lauxbezone "sovagxa". Tio evitas, ke cxiufoje mi devu esplori pri la stato de la arboj (arbohakisto dehakas cxu sovagxajn cxu kultivitajn arbojn: cxu li estu forstohakisto en Euxropo kaj arbohakisto en Amazonio?; la vivo estas tro jam tro komplika, por ke oni bezonu pliajn komplikajxojn).
Konklude: se nepre oni deziras havi linion pri forsto, mi limigxus al "arbar(eg)o".
Gxis
Antonio
forst·o → (kultiv·)arb·ar·o
Mi havas neniun problemon aldoni la variaj'on "arb-ar-eg-o", kvankam
s'ajnas ke la germanaj inventintoj de la radiko intencis signifi
"kultiv-arbaro", kion mi j'is nun ne komprenis.
Kion opinias la ceteraj?
Amike
Renato
Ne mi: Mi ne vidas plibonigon en tio, anstatauigi unu novan vorton("forsto") per alia vorto entenanta ech tian radikon ("kultiv'"), kiu
estas ech ridardebla kiel formo nova al la oficiala radiko "kultur"".
Do nepre "kultur-arbaro".
Sed ni rajtas rekomenci.
Amike
Renato
Bone, oni povas volonte rezigni pri tia "formalisma rigardo" ankau enplanlingvo kiel Esperanto. Sed tiam mi jam tute ne vidas pravigon de
tio, ke bonlingvismanoj entute malrekomendas iajn vortojn.
Hmm... Al mi ŝajnas, ke la ideoj, sur kiuj (plejparte) baziĝas la
diskutoj en tiu ĉi listo, estas tre malsimilaj al la ideoj de Piron.
Ja ĉi tie unu el la plej gravaj kaj plej ofte uzataj kaj ofte findecidaj
argumentoj, estas tio, ĉu radiko estas Fundamenta aŭ ne. Ofte oni
decidas por io Fundamenta rekte kontraŭ la efektiva hodiaŭa lingvouzo de
la granda plimulto. Unu ekzemplo povas esti la nuna diskuto pri
"ofsajdo".
Certe iafoje la aferoj iras en la mala direkto, ekzemple kiam la
ĉi-tieaj diskutoj favoras neologismojn kiel "redakti" kaj "rezulto"
anstataŭ Fundamentaj vortoj kiel "redakcio" kaj "rezultato", sed
tiaj okazoj ŝajnas al mi esti esceptaj.
Sed kial okaze de "kultivarbaro'" vi aprobas ghuste
"novradikon" (nome "kultiv'") kiel anstatauajhon de la alia
"novradiko" "forst'"? Kial unu "novradiko" estas pli bonlingva ol
alia?
> Shajnas al mi, ke Bertilo vidas diferencon inter "Fundament'isma
> kontrau ne-Fundament'isma" kaj "Fundament'aj radikoj kontrau
> neologismoj". Bonestu pli klarigi tion!.
Mi ne tre bone komprenas la demandon.
> Se la nenecesa neologismo estas uzata "de la plejmulto da
> Esperantistoj", tio estas por nia laboro nur flankafero sed bezonanta
> ech pli fortan kontraustaron (kiel "io" - "ujo").
En ordo, sed tio ne venas el la ideoj de Klaudjo Piron. Lin shajne
ne tre interesis la distingo inter Fundamenta kaj ne-Fundamenta, sed
nur au precipe tio, chu io estas vaste uzata de la Esperanta popolo
nuntempa. Oni povas noti, ke Piron uzis landnomojn kiel "Francio" k.s.,
ne "Francujo".
Notu, ke mi tute ne menciis, kion mi mem preferas.
La diskuto pri kultur-kultiv- estis siatempe longa kaj ampleksa, sed evidente iu(j) taksas gxin nefinita.
Mi allasas, ke kultiv- estas nek fondamenta nek oficiala; sed gxi estas vaste uzata (*), kaj precipe gxi estas uzita (plurfoje, kaj en pluraj formoj) de Zamenhof mem (versajne pro tio, oni ne sentis la bezonon gxin formale “oficialigi”).
Kvankam kompreneble ne cxio zamenhofa estas per si mem nekontestebla, mi estus tre singarda, antaux ol diri, ke lia ekzemplo estas malgxusta.
Jen kelkaj citajxoj el la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento:
Genezo 9,20
20 Kaj Noa komencis TERKULTIVAN laboron kaj plantis vinbergxardenon.
Jeremia 14,4
Cxar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la TERKULTIVISTOJ kaj kovris sian kapon.
1 Kronikoj 27,26:
Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la TERKULTIVO, estis Ezri, filo de Kelub.
2 Kronikoj 26,10
li havis ankaux TERKULTIVISTOJN kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.
2 Regxoj 25,12
Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj TERKULTIVISTOJ.
(*) inter la multegaj:
Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Agrikulturo
Reta vortaro: http://reta-vortaro.de/revo/art/kultiv.html
Cxina Radio: http://esperanto.cri.cn/221/2007/12/14/1...@73891.htm
Le monde diplomatique: http://eo.mondediplo.com/imprimer.php3?id_article=1238
Gxis
Antonio De Salvo
> La diskuto pri kultur-kultiv- estis siatempe longa kaj ampleksa, sed evidente iu(j) taksas gxin nefinita.
>
> Mi allasas, ke kultiv- estas nek fondamenta nek oficiala; sed gxi estas vaste uzata (*), kaj precipe gxi estas uzita (plurfoje, kaj en pluraj formoj) de Zamenhof mem (versajne pro tio, oni ne sentis la bezonon gxin formale “oficialigi”).
En ordo, sed rimarku, ke la demando pri KULTIV/ estas iom pli komplika.
En la citajhoj, kiujn vi prezentis KULTIV/ havas tiun signifon, kiun
lau PIV2005 havu KULTUR/. PIV2005 ja rekomendas ankau KULTIV/, sed kun
alia signifo. Lau tiu vortaro oni kulturas teron, sed kultivas
kreskajhojn. Ekzistas do almenau tri diversaj aliroj al la du radikoj
KULTUR/ kaj KULTIV/.
Lau chiuj tri skoloj kulturo estas arto, literaturo k.t.p.
Sed krom tio:
1. Oni kulturas teron kaj kreskajhojn. KULTIV/ ne uzighu.
2. Oni kulturas teron. Oni kultivas kreskajhojn.
3. Oni kultivas teron kaj kreskajhojn. KULTUR/ ne uzighu
pri tiaj aferoj.
Tamen, la hispana "corneja" ne signifas "korako", angle "raven", sed
"korniko", angle "crow"!
Otto
Cxar en cxi tiu okazo ekzistas risko de miskomprenado. Kiam oni parolas pri
"mangxajxo-kulturo", oni povas celi cxu la mangxajxajn kutimojn, kiuj
konsistigas parton de la kulturo de iu gento, cxu kultivadon de mangxajxoj
(grenoj, fruktoj, legomoj ...) en iu teritorio. Mi sxatus, ke "fisxkulturo"
rilatu al fisxkaptado ktp., kaj ke "fisxkultivo" rilatu al fisxbredado.
Suprajxa sercxo en norvega-germana vortaro donas por "kultivi" la germanajn
ekvivalentojn "bebauen", "anbauen", "anpflanzen", "züchten" k.s.
Esperanta-germana vortaro indikas "bebauen, urbar machen; (Gemüse) bauen;
(Pflanzen) ziehen".
Otto
> Mi sxatus, ke "fisxkulturo" rilatu al fisxkaptado ktp., kaj ke
> "fisxkultivo" rilatu al fisxbredado.
Tion oni povas diferencigi simple per "kulturo" kaj "kulturado",
se estas nepra bezono.
Por "forsto" mi vidas nenian bezonon, sed se gxi iun fakte ravas,
tiu gxin uzu kaj estu felicxa. Kiel finno, mi multon scias pri
arbaroj, kaj neniam gxis nun bezonis apartan radikon por tiu
(neklara) nuanco, kiun proponas "forsto".
Simile, mi ne sentas bezonon pri "kultivi", sed gxi sxajnas havi
vastan favoratecon.
La plej dangxere estas, se oni cxi tie decidos stampi normalan
lingvajxon kiel eraran, ekz. malpermesi paroli pri arbaroj en
Euxropo, kie praktike cxiuj arbaroj estas kulturaj. Eble ne tre
probable oni decidos ion tian, sed simila fusxdecido pri "kulturi"
sxajnas aktuale minaci. PIV-2002 jam estas suficxe stranga tiurilate.
Mi kolektis cxiujn ekzemplojn pri la verbo "kulturi" en la Tekstaro de
Esperanto. Oni trovas 30 ekzemplojn, kaj malnovajn kaj novajn.
Cxi-sube estas cxiuj, tre mallongigitaj, tiel ke aperas nur la kerno
de la frazo kaj precipe la objekto de "kulturi". La ekzemplojn tutajn
vi trovu en la tekstaro per la sercxesprimo "\bkultur\VF".
Komparu ankaux kelkajn ne terkulturajn uzojn de "kultivi". Tiaj ne
malabundas:
"Tial Oomotanoj kultivas belajn artojn kiel ceramiko, pentrajxo,
origami, japana kalifrafio" (ne el T de E)
"Ni ne havas ceremoniojn, la tradiciojn mi ne kultivas, nur la
homamon:" (T de E)
Estas tute klare, ke en la bona, normala Esperanto oni povas
kulturi kampojn, gxardenojn, florojn kaj legomojn.
Harri
---------
La uzo de "kulturi" en la Tekstaro de Esperanto
30 trafoj
ideon internan [...], kiun memvole kulturas en si cxiuj
esperantistojidealistoj.
la kamparano kulturas la teron
oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, orangxarbojn
kiuj scias kulturi, semi kaj rikolti, fari farunon kaj bieron,
krom la palmoj kaj tritiko, oni kulturis plej belajn rozojn
ili servu al la dioj kaj kulturu la sagxon
la plezuraj artoj, kiujn plej sukcese kulturis la junulino
senkoloraj kreskajxoj, kiujn [...] la botanikistoj kulturas
mi kulturis grenon
la Morto logxas kaj kulturas florojn kaj arbojn
Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
pli urgxis kulturi la komunan senton
Ni volas kulturi cxe niaj membroj “fortikan senton de homeca [solidaro]
Ni volas kulturi en ni la homecon k fordetrui la naciecon
— samkiel la kamparano kulturas la tritikon k elsxiras lolon.
homoj, kiuj unue kulturis la ebenon kaj la disajn arbarajn bienojn
ili [...] kulturas terpomojn kaj legomojn
tiaj homoj komencas konstrui domon, kulturi pecon da tero
li povas konstrui kaj povas kulturi sian gxardenon
ne estas facila afero kulturi brasikon
Cxiuj [...] en la klubo kulturas ion, diversajn aferojn [= kreskajxojn].
Kiel ni kulturu kaj eduku lin?
Ni kulturas la plejbonon en ili [= en la infanoj]
Oni kulturis la cxelojn kaj observis, ke okazas anomalio
kiuj helpis kulturi, modernigi kaj konservi la skribitan gaelan
lingvon
cxinaj agronomoj sukcese kulturis novan specon de hibrida rizo
[blua agavo] kiun nuntempe oni teknike kulturas sur grandaj ebenajxoj
Chen [...] jam sukcese kulturis pandan korpocxelon por klonado
Por kulturi la ekonomian kreskon cxe la turisma brancxo,
[pri Esperanta kulturo:] Cxu ni kulturu nur nin mem, aux cxu ni
Amike
Renato
> vi ankoraŭ ne konvinkis min la germana kulturo povas samtempe aludi
> al Goethe kaj al terpomoj.
Se al vi nur Goethe estas kultura, sed ekzemple Bratkartoffeln aux
Sieglinde (plej bongusta kulturata terpomspeco) ne estas kulturaj,
mi povas nur kompati vian malvastan mondrigardon. Aux eble vi estas
influata de la itala? Tie la substantivo "cultura" kaj la verbo
"coltivare" suprajxe sxajnas malsamradikaj, dum ekz. culture/cultiver
culture/cultivate, cultura/cultivar fakte estas nur substantiva kaj
verba flankoj por pli-malpli sama afero.
Bonvolu montri al mi ekzemplon, kie la uzo de "kulturi" (ekz. pri
terpomoj) kauxzas efektivan miskomprenon. Mi ne asertas, ke
tia ekzemplo ne troveblas; miskomprenigaj frazoj abundas kun
cxiaj vortoj.
Ni proksimigxas al la kerno de la bona lingvo: tiuj, kiuj volas
malpermesi "kulturadon" de terpomoj aux "arbarojn" home prizorgatajn
atakas la normalan Esperanton. Tio ankaux iom (sed nur parte)
similas al la fenomeno "dromedaro ne estas kamelo", kiun bone
priskribis Claude Piron.
Mi ne volas malpermesi "kultivadon". Interalie, ĝi estas ofta en la
Biblio (strange, ĉu vere Zamenhofa?), sed neniu rajtas fari PIV-ecajn
rompojn en la lingva tradicio.
Amike
Harri
La cultura tedesca dei filosofi dell'ottocento... (La germana kulturo de
la filozofiistoj de la 19-a jarcento)
La cultura dei cavoli in montagna (la kultivado de brasiko en la montaro)
Coltivare interessi poetici (Flegi poemartajn interesiĝojn)
Coltivare le barbabietole (Kultivi betojn)
> Bonvolu montri al mi ekzemplon, kie la uzo de "kulturi" (ekz. pri
> terpomoj) kauxzas efektivan miskomprenon.
Mi eĉ ne serĉas tiun ekzemplon, ĉar la kunmikso de la du apartaj
konceptojn ĝenas min.
> tiuj, kiuj volas
> malpermesi "kulturadon" de terpomoj aux "arbarojn" home prizorgatajn
> atakas la normalan Esperanton.
Jes, kaj ne. Sed kompromiseme mi proponas la nun neekzistantan linion kun =:
kultur-i (en la senco: kreskigi arbojn kaj prilabori la teron) = kultiv-i
> neniu rajtas fari PIV-ecajn rompojn en la lingva tradicio.
>
Per nia = ni ne faras PIV-ecan rompon, sed nur donas eblecon distingi al
tiuj, kiuj volas distingi.
Amike
Renato
Mi trovis nur unu ekzemplon, en la zamenhofa traduko de la Biblio, kie estas uzata la radiko kultur-
Sentencoj 21,4:
Fieraj okuloj kaj aroganta koro,
KULTURAJXO de malvirtuloj, estas peko.
Laux la itala versio de la hebrea komunumo, la vortoj "kulturajxo de malvirtuloj estas peko" respondas al "la sulko, kiun malbonuloj pretigas al si por fari malbonon", do versxajne temas pri terkultiva koncepto (interkrampe: en la Londona Biblio, por la terlaboro ordinare oni uzas la terminon "prilabori", kelkfoje "kultivi", neniam "kulturi"; ekzemple:
Genezo 2,5: ne ekzistis homo, por PRILABORI la teron
Genezo 2,15: Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li PRILABORADU gxin kaj gardu gxin
Genezo 3,23: Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li PRILABORADU la teron, el kiu li estis prenita)
Alia demando estas, gxis kiu punkto la biblia traduko de la Malnova Testamento estas (nur kaj pure) zamenhofa. Pri tio oni povas legi artikolon en "Espero Katolika" 7/1987
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1987_07.htm#8
Gxis
Antonio
Eble Andreas pravas, kaj ni povas plivastigi iom la signifon de
"bredi" kaj ne rekomendi novan radikon
........
Cvi
>
> Se la ne-oficiala radiko "kultiv'" estas iugrade samsignifa au
> similsignifa al la oficiala radiko "bred'" (kion mi pli kaj pli emas
> konjekti), tiam tio chi estas ja bona argumento por rezigni pri
> "kultiv'" kaj anstataue uzi "bred'".
>
> Chi lasta estis oficialigita kun jenaj difinoj kaj tradukoj: "bred/i.
> 1. Teni kaj reprodukti (bestojn) por la homuzado. 2. Plibonigi
> kulturformojn de plantoj kaj bestoj produktante novajn per krucado au
> selekto.—A.to breed; F.élever, produire (bêtes, plantes), améliorer
> (race); G.züchten, aufziehen; H.criar; I.allevare; P.criar (animais),
> cultivar (plantas), melhorar (raça)."
> ( http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html )
>
> Eble "kultiv'" povas havi ankau la signifon de "plibonigi
> kulturformojn de io nek besta nek planta (ekzemple de spirito)", sed
> lau mi tion chi oni povas esprimi - precipe se tia figura signifo de
> "bredi" ne estas oportuna - per "kulturi" (por kiu PIV donas kiel
> trian signifon: "perfektigi la spiritan evoluon de homo per racia
> edukado").
>
> Resume: Mi uzus "kultiv'" - se entute - nur post eventuala oficialigo
> (au almenau deklaro de tolero) fare de la Akademio. Ghis tiam sufichos
> al mi la jam oficialaj radikoj "kultur'" kaj "bred'".
>
> --
> Andreas Kueck
> --~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~