parolante pri nevidebla radiado, Vikipedio uzas la vortojn "infraruĝa
radiado" kaj "ultraviola radiado".
Ni jam havas liniojn pri la evitindaj prefiksoj "infra-" kaj "ultra-",
sed almenaŭ ĉe "infraruĝa" ŝajne jam iom enradikiĝis la alternativo
"transruĝa" (ekzemple, ReVo konas nur ĉi tiun terminon). Ni tamen ne
rekomendas "trans-" kiel alternativon al "infra-".
Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?
PS. La diskuto komencis ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Infraruĝa_radiado.
Amike,
--
Fabio
Mi samopinias kun vi.
Vastalto
> Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?
Mi ne havus problemojn pri la linioj:
infrarug'a --> trans-rug'-a
ultraviola --> trans-viol-a
C'u iu kontrau'as?
Amike
Renato

la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Cvi:
Ø Kial ne
surruĝa kaj superviola?
aŭ
surruĝa kaj transviola?
Kiel malfakulo pri koloroj mi ne povas respondi, sed iu alia certe respondos.

> Kial ne surruĝa kaj superviola?
Laŭ mia percepto, la esenco de la ideo estas, ke tiuj radiadoj situas
tuj *trans* la sojlo de videbleco. Ĉu temas pri suba aŭ supra sojlo,
tio dependas de la eco, kiun oni enfokusigas.
Kiel fizikisto, mi ja scias ke transruĝa/infraruĝa radiado havas
frekvencon apenaŭ pli malgrandan ol tiu de ruĝa lumo, sed ondolongon
apenaŭ pli grandan. Do mi facile komprenas, ke kiam oni diras
"sub-ruĝa" oni senkonscie enfokusigas frekvencon kaj flankenlasas
ondolongon.
Sed ankaŭ mia avo, kiu tute ne fakas pri ondolongoj kaj frekvencoj,
ĉiuokaze kapablas kompreni paroladon pri transruĝaj kaj transviolaj
radioj, kaj li eĉ komprenetas, ke temas pri lumo iel "trans la sojlo
de videbleco".
Tial mi havas la impreson, ke "trans-" jam sufiĉas por kompreni pri
kio temas, kaj "super-" aŭ "sub-" nenion aldonas al la kompreno.
--
Fabio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fabio Bettani
Inviato: mercoledì 16 giugno 2010 16.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) infraruĝa, ultraviola
Cvi:
--
Fabio
--
Amike salutas Leo
Karaj,
parolante pri nevidebla radiado, Vikipedio uzas la vortojn "infraruĝa
radiado" kaj "ultraviola radiado".
Ni jam havas liniojn pri la evitindaj prefiksoj "infra-" kaj "ultra-",
sed almenaŭ ĉe "infraruĝa" ŝajne jam iom enradikiĝis la alternativo
"transruĝa" (ekzemple, ReVo konas nur ĉi tiun terminon). Ni tamen ne
rekomendas "trans-" kiel alternativon al "infra-".
Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?
Oni povus vidi malfacilajhon en tio, ke "viol/o" estas nomo de floro, ne de la violkoloro. CHu estas akcepteble, ke oni diru "trans/viol/a" anstatau "trans/viol/kolor/a" ? Pri tio mi ne havas plene firman opinion.
> Oni povus vidi malfacilajhon en tio, ke "viol/o" estas nomo de floro,
> ne de la violkoloro. CHu estas akcepteble, ke oni diru "trans/viol/a"
> anstatau "trans/viol/kolor/a" ? Pri tio mi ne havas plene firman opinion.
Ankaŭ mi pensis pri tiu detalo. Efektive temas pri iom da streĉo en la
vortfarado, sed ne tro kaj ne tute malkutime en Esperanto. Lau mi tio
estas tute akceptebla.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Tial ni nun vidas tie frazojn, kia "la aŭto ne estas arĝenta. Ĝi estas ora".... Same "La arbo ne estas oranĝa, ĝi estas verda".
Alia kolorsistemo - malpli facile komprenenebla por komencantoj - estas la subtraha, uzata interalie en kolorpresado: tavolo da kolora inko fakte estas kolorfiltrilo. En tiu sistemo oni distingas 3 ĉefkolorojn: flavo, ciano* (eble cejano???) kaj magento*.
> mi subtenus superviola kaj subrugxa.
Mi aldonas "superviola" al la variaj'oj. "subrug'a" jam ekzistas. Evidente ni hava snun tro da vartiaj'oj.
Amike
Renato