>
> FRIZI
>
> Krispe, bukle kombi harojn, volvante ilin ĉirkaŭ varmigita ilo:
>
> Ŝi frizis siajn harojn antaŭ la festo.
> Tiu frizita ulo estas tre simpatia!
> Oni faris al mi konstantan frizon, kiu daŭros plurajn semajnojn.
> Ŝia frizaĵo malfriziĝis post la pluvo.
> Li estas profesia frizisto kaj laboras en bonega frizejo.
> Mi malfrizis miajn harojn, ĉar tia hararanĝo ne taŭgis al mi.
Kion mi faru nun? Mi pensis ke friz venis de germana Friseur kaj
Frisur (angle hairdo).
Cxu nun iu kiu nur tondas harojn ne plu estas frizisto? Cxu ni havu SSV-on?
gxis, Ronaldo N
Tiu difino estas la dua en Revo (tiu Vorto de la tago estas vere malhelpa :( ).
En PIV 2002 tiu difino estas la sola, *tamen* oni diras ke frizisto zorgas pri
hararanĝo kaj ke frizejo estas loko kie laboras frizisto ...
> Kion mi faru nun? Mi pensis ke friz venis de germana Friseur kaj Frisur (angle
> hairdo).
Laŭ la vortaroj tiu persono daŭre nomiĝas frizisto, kaj la ejo frizejo.
Eduardo.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Mi ĵus kontroli la signifon de Friz’ laŭ la UV en la Fundamento.
friz': friser | friz, frizzle | frisiren | причесывать | uczesać, trefić.
Tiu angla vorto laŭ mi estas stranga traduko influita de la Esperanta formo (kaj cetere Frizz kutime havas duoblan Z). En la vortaro de Wells, li tradukas la anglan vorton “Frizz” per “diskrispigi”. La angla vortaro donas “To curl tightly”, “To form in short tight curls” por “Frizz” kaj “Frizzle” respektive – alivorte bukliĝi aŭ bukligi per malgrandaj kaj kuntiritaj bukletoj.
Jen du bildoj, kiujn mi trovis en Interreto, kiam mi serĉis “Frizzy hair”. La unua tute ne havas buklojn, ĉar la vorto pensigas pri tre sekaj kaj disrompitaj haroj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì
7 giugno 2011 10.40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) FRIZ-I
Ni bezonas parolantojn de la germana, rusa kaj pola, por aŭtente klarigi la signifon de la aliaj tradukoj. En la reto mi trovis. ke la franca "friser" emas havi la mallongan signifon.friz':ᅵ friser | friz, frizzle | frisiren | причесывать | uczesać, trefić.
| Oggetto: | Re: FRIZ-I |
|---|---|
| Data: | Thu, 09 Jun 2011 11:04:02 +0400 |
| Mittente: | Anna kaj Mati Pentus <g...@yandex.ru> |
| A: | renato....@uniroma1.it |
Saluton! >> friz':ᅵ friser | friz, frizzle | frisiren | причесывать | uczesać, trefić. > kio pri viaj gepatraj lingvoj? kiel vi komprenas la radikon "friz-" ? Rusaj vortaroj donas por "причёсывать" du signifojn: "kombi" kaj "fari hararanĝon". Ŝajnas, ke nuntempe pli ofte oni uzas "причёсывать" en la signifo "kombi". Por "fari hararanĝon" pli kutima esprimo estas "делать причёску". La estona vorto "frisuur" signifas "hararanĝo" (ofte bela aŭ stila). La esperantan vorton "frizi" ni komprenas kiel "bukli harojn" aŭ "fari hararanĝon" (kutime uzante specialan ilon, buklilon). Do, por ni ĝi ne estas sinonimo de "kombi". Amike, Anna kaj Mati