Re: konsilo de la tago: doko - havena baseno

8 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Feb 22, 2014, 11:59:28 AM2/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Denove lau mi - mi ne havas tempon submeti chiun unuopan vorton al studo per "Kiom internacia estas via vorto?" ktp -
transpasho de la respondeculoj en la-bona-lingvo de la Fundamento: malrekomendo de oficiala vorto (sen urghega motivo).
 
Chu Renato, la finredaktanto de tiu listo, povus ekspliki kial li metis tiun linion?
Chu vere vi opinias, ke se iu homo, en certa agho, konatighas kun havenaj aferoj, inter kiuj doko, li ekuzos vorton, kia estas "havena baseno"?
Chu vere vi opinias, ke tiu vorto priskribas la signifon de "doko"?
Mi jhus venas de mia posemajna naghrondo, en baseno. Almenau tiel mi - nederlandanoj, serboj, kiuj ankorau? - nomas ghin.
Nun mi povas imagi kio estas havena baseno, iu ujo por naghi en haveno.
Chu SSV estas eble lernmaterialo por infanoj de la kvara grupo en baza lernejo?
Tiam mi proponas, ke vi inversigas chiujn sagetojn: doko ß havena baseno.
Mi proponas, ke vi reviziu la liston antau ol peti atenton por "simpleco de vortoj", por ke vi ne plu shoku normalajn lingvuzantojn per malrekomendoj.
Kion pensas la aliaj?
 
Johan 
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 22 februari 2014 16:13
Onderwerp: konsilo de la tago: doko - havena baseno

 

dok·o [4oa] → haven·a basen·o

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
    La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
    La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
    [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
    La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

    *  *  *
    CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
    .

    __,_._,___

    Renato Corsetti

    unread,
    Feb 22, 2014, 1:21:37 PM2/22/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Johan:

     

    |    Chu Renato, la finredaktanto de tiu listo, povus ekspliki kial li metis tiun linion?

     

    Ne. Ĝi eble venas el unu el nija originaj listoj, eble de diskuto inter ni.

     

    Ni rediskutu, kaj vi faru proponon. Mi eĉ ne povas diri sen konsultado de vortaroj, kio estas doko.

     

    Amike

     

    Renato

     

    Marcos Cramer

    unread,
    Feb 22, 2014, 2:34:07 PM2/22/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Johan, oni povas ĉi tie ankaŭ tute afable proponi ŝanĝojn al SSV-linioj; por tio ja ekzistas ĉi tiu diskutlisto. Vi ne bezonas enmiksi en viajn ŝanĝproponojn incitajn rimarkojn, kiuj ŝajne nur celas ofendi Renaton kaj aliajn, kiuj investis multe da energio en la kreadon de SSV. Tiu diskutstilo tute forigas ĉe mi la emon okupiĝi pri la efektivaj argumentoj, kiujn vi prezentis por la ŝanĝo de la linio pri "doko".

    Amike,
    Markos



    --
    --
    la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
    http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
     
    ---
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
    For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

    Johan Derks

    unread,
    Feb 23, 2014, 4:42:54 AM2/23/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Markos,
     
    Via komento estas absurda. Mi volas neniun ofendi, sed mi supozas, ke la listo esperanto-e...@yahoogroups.com jam enhavas vortojn,
    kiuj atingis iun statuson por la bonlingvanoj. Tio montrighas jam el la fakto, ke mi estas la nura persono, kiu regulfoje reagas al la idiotajhoj,
    kiuj eniris tiun liston.
    Ekde multaj jaroj jam partoj de la konkludoj faritaj por SSV estas kontraufundamentaj kaj la membroj de la listo plimulte silentas.
    Estas ridinde, ke vi riprochas min, figurante kiel saghulo.
    Se mia "stilo" forigas de vi la emon diskuti, mi ne bedauras, char via profesoreca stilo ne plachas al mi, kiel mia stilo ne plachas al vi.
     
    Chiuj miaj demandoj al Renato estas tute seriozaj.
    Kiel en la retdiskutlisto AdE-diskuto la funkciuloj respondas nur al tio, kio konvenas al ili.
    Se mi svenas pro kontraustaro kontrau la esperanta vorto lau la 15a regulo "smartfono", ne venas respondo.
    Se mi proponas, ke - simpla kaj "paca" propono - oni menciu che chiu vorto en Esperanto-estas-facila la liston de origino,
    neniu ekagas. La pasiveco kaj konservativeco en chi-tiu listo ne estas alia ol en aliaj "movadetoj" de Esperantujo:
    sekvu la gvidanton, anstatau sobre argumenti, (interkonsentighi pri la interpreto de la Fundamento) kaj fari demokratajn decidojn.
     
    Do mi nun denove proponas, ke la origino de la listoj estos menciitaj che chiu vorto el esperanto-e...@yahoogroups.com,
    por ke homoj kiuj jughas la Fundamenton fundamenta por la lingvo, ne bezonas malshpari sian tempon por absurdaj malrekomendaj kiel por "doko".
    Mi denove demandas la aliajn, ne la profesorojn, diri chu ili konsentas kun
    1. tiu menciado
    2. respekto por - t.e. obeo al - la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko
     
     
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----

    Renato Corsetti

    unread,
    Feb 23, 2014, 3:51:06 PM2/23/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Johan:

     

    |    Mi denove demandas la aliajn, ne la profesorojn

     

    Johan, vi rapide alproksimiĝas al la situacio en kiu viaj mesaĝoj ne plu estos akceptataj de la listo. Insultoj al la aliaj listanoj ne estas permesataj ĉi tie kiel en aliaj listoj.

     

    Amike

     

    Renato

    Johan Derks

    unread,
    Feb 24, 2014, 3:15:48 AM2/24/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Mi rebatas al la stilo de Markos Kramer, kiu metis sin en la pozicion kvazau profesoro (relegu tiun mesaghon) kiu riprochas min.
    Se vi opinias, ke mi celis vin (au kiu ajn vera profesoro), vi misinterpretas.
    Cetere, mi legis ghis nun neniun mesaghon de legantoj, kiuj indignighas pro mia tono au kiu opinias, ke mi intence au senintence ofendis ilin.
    Mi nur alportas argumentojn, kara Renato, kaj parolante pri "insultoj" estas rekta diskriminacio pro tio, ke eble mi havas alian opinion ol vi.
     
    Mi rekonstatas, ke vi ne respondis al miaj sugestoj. Chu opozicio estas io, kion vi ne toleras en via mondokoncepto?
    Johan
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: zondag 23 februari 2014 21:51
    Onderwerp: (la bona lingvo) konsilo de la tago: doko - havena baseno
    --

    Renato Corsetti

    unread,
    Feb 24, 2014, 8:38:05 AM2/24/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Johan:

     

    |   Se vi opinias, ke mi celis vin (au kiu ajn vera profesoro), vi misinterpretas.

     

    Ne, mi ne pensis pri tio.

     

    |  Chu opozicio estas io, kion vi ne toleras en via mondokoncepto?

     

    Johan, bonvolu ne daŭrigi pri tio.

     

    Amike

     

    Renato

    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages