Re: (oficialigindaj radikoj) "zorio"

5 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Jan 13, 2012, 5:12:22 AM1/13/12
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com

2012/1/13 Renato Corsetti <Renato....@uniroma1.it>
 

Markos:

"Sandalo konsistanta nur el plandumo kaj V-forma rimeno, kies pinto restas inter la dika kaj la sekvaj pied-fingroj."
Mi registris tion. Protestoj eblas.

     Mi protestas. Certe oni povas kontentighi per "sandal/o" au eble per "pland/um/o" (ni ne proponu pli ol unu el tiuj du), kun laubezonaj precizigiloj tiam, kiam el la kunteksto ne montrighas, pri kiaspecaj sandaloj au plandumoj oni parolas.

     En Hungarujo oni diras "vietnami" <viet na mi>, t. e; "vietnama(j)", kun subkompreno de "sandalo(j)". Eble en iuj aliaj landoj oni diras "japana(j)". Mi ne memoras, kiel oni diras en Vietnamo. Eble Thu povus tion sciigi.
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Fra Simo

unread,
Jan 13, 2012, 5:25:00 AM1/13/12
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
Pardonu  la jhusan trofruan sendighon !

2012/1/13 Fra Simo <fra...@gmail.com>


2012/1/13 Renato Corsetti <Renato....@uniroma1.it>
 

Markos:

"Sandalo konsistanta nur el plandumo kaj V-forma rimeno, kies pinto restas inter la dika kaj la sekvaj pied-fingroj."
Mi registris tion. Protestoj eblas.

     Mi protestas. Certe oni povas kontentighi per "sandal/o" au eble per "pland/um/o" (ni ne proponu pli ol unu el tiuj du), kun laubezonaj precizigiloj tiam, kiam el la kunteksto ne montrighas, pri kiaspecaj sandaloj au plandumoj oni parolas.
     Eble povus konveni almeto de la adjektivo "v/o-rimen/a", sed pri tiu mi tute ne insistas.
     Estas bone, ke venu en Esperanton Azi-devenaj radikoj, kiam tio necesas. Sed Esperantajn vortojn kaj duvortajhojn oni cherpu unuavice el la Esperanta materialo mem.


     En Hungarujo oni diras "vietnami" <viet na mi>, t. e; "vietnama(j)", kun subkompreno de "sandalo(j)". Eble en iuj aliaj landoj oni diras "japana(j)". Mi ne memoras, kiel oni diras en Vietnamo. Eble Thu povus tion sciigi.
___________________________

Pablo

unread,
Jan 13, 2012, 5:35:22 AM1/13/12
to la bona lingvo
Saluton,


> Mi protestas. Certe oni povas kontentighi per "*sandal/o*" au eble per
> "*pland/um/o*" (ni ne proponu pli ol unu el tiuj du), kun laubezonaj
> precizigiloj tiam, kiam el la kunteksto ne montrighas, pri kiaspecaj
> sandaloj au plandumoj oni parolas.

Cxar vi parolas pri sandaloj, mi sxatus kunpartigi kun vi ion: kiam mi
eklernis esperanton mi sercxis en hispan-esperanta vortareto Lexicon
Sopena tion, kiel oni diras "sandalia" en esperanto, kaj mi trovis:
rimensxuo, sandalio. Mi tre sxatis. Ekde tiam por mi "sandalia" oni
diras rimensxuo en esperanto.

Nu, mi rakontas cxi anekdoton por proponi:

sandalo ~ rimensxuo

Fartu bone,

Pablo.

Fra Simo

unread,
Jan 13, 2012, 7:34:52 AM1/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Efektive "rimen/shu/o" estas tre bona vorto. CHar "sandal/" ne estas Fundamenta radiko, mi alighas al la propono, ke ni rekomendu "rimen/shu/o"-n. Kontrauargumento povus veni de ekzisto de alispecaj shuoj karakterize rimenaj. SHajnas al mi, ke la ekzisto de sandaloj kun io alia anstatau proprasence rimenoj ne sufichas por malkonsento, sed chi tio estas pridisputebla.

2012/1/13 Pablo <pco...@gmail.com>

ro-esp

unread,
Jan 13, 2012, 5:29:10 PM1/13/12
to la bona lingvo
Law mi, "zorio" estu oficialigita en la senco de en/nl "slipper" de
"flipflop". Mi ne nomas ilin "sandalo". Se iu malkonsentas, li aw sxi
estas invitata al promeno keldekkilometra, dum kiu mu portos sandalojn
(cxu klasikajn, cxu "teva") kaj li/sxi zoriojn :-)

Pablo

unread,
Jan 14, 2012, 7:39:30 AM1/14/12
to la bona lingvo

Mi konsentas kun vi pri tio ke sandalo kaj zorio temas pri tute
malsamaj sxuoj. Tamen mi kredas ke ne necesas oficialigo de la vorto
zorio. Mi tute nature emus nomi tiajn sxojn flapsxouj,laux son-imita
maniero, aludante al la bruo "flap" ke ili eligas kiam oni marsxas per
ili. Aliaj solvoj sonimitaj povus esti flip-sxuo kaj flop-sxuo.

Do, je mia propono:

zorio --> flapsxuo

Pablo

unread,
Jan 14, 2012, 7:46:19 AM1/14/12
to la bona lingvo
Mi korektas erareton gramatikan kiun mi faris (pro influo de mia
hispana lingvo):

>aludante al la bruo "flap" ke ili eligas

aludante al la bruo "flap" KIUN ili eligas
> > (cxu klasikajn, cxu "teva") kaj li/sxi zoriojn :-)- Ocultar texto de la cita -
>
> - Mostrar texto de la cita -

ro-esp

unread,
Jan 14, 2012, 6:15:18 PM1/14/12
to la bona lingvo


On Jan 14, 1:39 pm, Pablo <pcon...@gmail.com> wrote:
> Mi konsentas kun vi pri tio ke sandalo kaj zorio temas pri tute
> malsamaj sxuoj. Tamen mi kredas ke ne necesas oficialigo de la vorto
> zorio. Mi tute nature emus nomi tiajn sxojn flapsxouj,laux son-imita
> maniero, aludante al la bruo "flap" kiun ili eligas kiam oni marsxas per
> ili. Aliaj solvoj sonimitaj povus esti flip-sxuo kaj flop-sxuo.

Nu, miaj esp-vortaroj enhavas nek flip nek flop nek flap

Retsercxo montras ke "flopo" estas termino pokera

Cetere esp-o jam havas multe pli da vortoj kiuj komencas per F ol per
Z

gxis, Ronaldo N

Pablo

unread,
Jan 14, 2012, 6:33:52 PM1/14/12
to la bona lingvo


> Nu, miaj esp-vortaroj enhavas nek flip nek flop nek flap

Kompreneble, tiaj vortoj ne ekzistas. Estas son-imitoj per kiuj mi
provas redoni la sonojn de zorioj dumpromene, kiel oni faras cxe la
vorto "flipflop". Se "flap" kaj "flip" ne konvinkas vin, diru do kiel
vi esprimus tian bruon en esperanto?

Marcos Cramer

unread,
Jan 15, 2012, 7:45:05 AM1/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ekzistas multegaj sonoj en la mondo, kiujn oni povas laŭ-okaze imiti per sia voĉo iel. Oni tiam eĉ ne nepre bezonas limiĝi al sonoj de la lingvo, kiun oni tiumomente uzas.

En ĉiu lingvo aldone ekzistas iuj enradikiĝintaj sonimitoj, kiujn oni aparte ofte uzas. En Esperanto estas nur kelkaj enradikiĝintaj sonimitoj, kaj tiujn eblas ankaŭ uzi en kunmetaĵoj. Uzi laŭ-okazan son-imiton en kunmetaĵo aliflanke estas tre strange.

Mi verŝajne uzus "flap" aŭ "ŝlap" kiel laŭokazan son-imiton por la sono kiun zorioj faras dum paŝado. Sed mi certe ne uzus tiajn laŭokazajn som-imitojn en kunmetaĵo.

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Jan 15, 2012, 8:05:48 PM1/15/12
to la bona lingvo
Mi ne scias, kaj ne gravas.Mia punkto estas ke ni cxi tie provas igi
esp-on pli facila, pli travidebla. Se homo awdas vorton
"zorio" , gxi troveblas en vortaro. Se ri awdas vorton "flapsxuo", ri
povas trasercxi cxiujn vortarojn sen trovi gxin.
Do, gxis via onomatopeo "flap" enradikigxis, "zorio" estas pli
bon(lingv)a termino.

gxis, Ronaldo N

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 16, 2012, 3:23:46 AM1/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,
Eksistas vjetnama vorto "xăng đan" (devenata dela franca "sandale") por ĉiuj piedvestoj kun rimeno.
Vjetnamoj neniam konsideris la sandalojn menciitajn en nia diskuto "vjetnamaj"
Ili kutime vokis ilin "tajlandaj"
Necesas iom da historio: En la jaroj 1960 vjetnamoj loĝantaj en Tajlando pro politikaj kialoj amase revenis al norda Vjetnamujo alportante kun si tiajn sandalojn. Poste, tiuj restantaj en Tajlando sendis al ili tiajn sandalojn kiel donaco. La "tajlanda sandalo" fariĝis populara en norda Vjetnamujo tiel, ke vjetnamaj metiistoj kopiis tiun modelon kaj produktis ĝin grandskale (memoru, ke Vjetnamujo estas granda produktanto de kaŭĉuko), por enlanda uzo kaj por eksporto. Tiutempe, la ĉefa (aŭ nura) merkato estis la t.n. socialismaj landoj, inkluzive Sovetunnio, eĉ Hungarujo. Pro tio la varo populariĝis en tiuj landoj. Rusoj vokis ĝin "vjetnamski", kaj hodiaŭ mi lernas, ke hungaroj vokis ĝin "vietnami".  En Vjetnamujo, krom la nomo "dép Thái Lan" (tajlanda sandalo) vokita en la nordo, la nomo "dép tông" estas uzata en   la sudo kiu verŝajne estas pli internacia (simila al la angla "thong"), pro tio ke en la sudo oni  ne estis influata de la supremenciita historia okazaĵo.                                                             La angla Wikipedia en sia ampleksa artikolo "flip-flops", mencias alian nomon, t.e. "Thong sandals. "Vizitu: http://en.wikipedia.org/wiki/Flip-flops
Vi decidu kiun nomon apdopti por Esperanto, sed NE vjetnamaj sandaloj!                                                                                            Amike,                                                                                                                                          Thu
                                                                                                                                                  2012/1/13 Fra Simo <fra...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Pjer

unread,
Jan 20, 2012, 6:44:21 AM1/20/12
to la bona lingvo
Post tuta studlegado kontentigus min:
sandal·o ~ rimen·shu·o
zori·o -> pland·um·o, v·rimen·a shu·o, flip·flap·shu·o
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages