Vorto de la tago - GARNI

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 14, 2015, 5:08:28 AM5/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kion ni pensu pri ĉi tiu vorto? Cetere mi neniam renkontis ĝin en la
signifo 1-a.

Renato

GARNI

1. Almeti ion al objekto por ĝin ŝirmi aŭ plifortigi: Hieraŭ patro
garnis ĉiujn fendojn per cemento. La pordo estas fer-garnita por ke
neniu ŝtelisto sukcesu rompi ĝin.

2. Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi laŭ ĝia destino: En la nova
domo ankoraŭ ne ĉiuj fenestroj estas garnitaj per vitraĵoj. Mi ŝatas
bifstekon garnitan per legomoj. Hodiaŭ ni manĝis kotletojn kun garnaĵo.

3. Almeti akcesoraĵon al objekto por ĝin ornami: La ĉambroj de tiu tre
multekosta hotelo estas garnitaj per oro. Mia zono havas garnaĵon el
belegaj diamantoj.

4. Servi por garni: La kadro, garnanta spegulon, estas farita el vera
arĝento. Ŝian robon garnis belaj brodaĵoj.

Leo De Cooman

unread,
May 14, 2015, 5:33:01 AM5/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 14/05/2015 om 11:08:
> Cetere mi neniam renkontis ĝin en la signifo 1-a.
Ankaŭ mi miamemore neniam renkontis sin, ankaŭ ne en la aliaj signifoj.
Sed mi verŝajne komprenus ĝin, pro ĝia simileco kun la franca vorto.

Amike salutas Leo

Noël Simonet

unread,
May 14, 2015, 7:08:11 AM5/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
 
"mi miamemore neniam renkontis sin, ankaŭ ne en la aliaj signifoj ."  (Leo)

 
- Prave , tial oni atendus ghin nur unusignifa por la revena renkonto!
 
La dua difino kiu ekzemple celas la destinon de la zorge kompletiga ago shajnighas praktika pro intenca utileco , la komparo kun 'ornamo' konfortis la diferencon :   
 
2. Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi laŭ ĝia destino kun la frazoj de la 1. difino -:) : Hieraŭ patro garnis ĉiujn fendojn per cemento. La pordo estas fer-garnita por ke neniu ŝtelisto sukcesu rompi ĝin.

 
 
Amike
 
Noël
.
.
.
.
.
.
.
.
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : jeudi 14 mai 2015 11:33
Objet : Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - GARNI
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

ro-esp

unread,
May 14, 2015, 8:02:12 PM5/14/15
to la-bona...@googlegroups.com


Op donderdag 14 mei 2015 11:08:28 UTC+2 schreef Renato Corsetti:
Kion ni pensu pri ĉi tiu vorto?

Unuarange, ni agnosku ke PIV (mangxu gxin la mefisto) refoje malpravas

Cetere mi neniam renkontis ĝin en la signifo 1-a.

Mi preskaw neniam renkontis gxin entute, kaj cxiam supozis ke gxi egalas al NL-a "garneren", t.e. ornami mangxajxon per io mangxebla

                   gxis, Ronaldo N

Josenilton

unread,
May 14, 2015, 8:48:59 PM5/14/15
to la-bona...@googlegroups.com

"Kaj li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco" BIBLIO - KRONIKO LIBRO DUA, 3:6

 

 

 

"sed la reĝidino donis al li glavon, garnitan per oraj moneroj" - Fabeloj 1 

 

 

"Interne la kaleŝo estis garnita per sukerkrakenoj" - Fabeloj 2

 

 

 

"ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe, kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo" - Fabeloj 4

 

 

"Mi bezonas ankaŭ garnaĵon por miaj kufoj, ili jam estas tute ĉifitaj." - LA INTERROMPITA KANTO, de KABE

 

 

 

"Se ni aldonas ankoraŭ, ke ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj, facile estas konstati, ke la verko havas seriozan valoron ankaŭ el kulturhistoria vidpunkto." - RECENZO de Julio Baghy, pri  "La tragedio de la homo", de EMERIKO MADÁCH

 

 

 


--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 15, 2015, 12:47:45 AM5/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:
Cetere mi neniam renkontis ĝin en la signifo 1-a.
Tamen racie, se la signifo estas "kompletigi por plifortigi, plibeligi aŭ plibonigi",
ankaŭ masonisto plifortigas kaj plibeligas sian verkon,
same kiel tion faras kuiristoj, meblistoj, legomvendistoj, vitrinistoj, kudristoj
J-K Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages