amen

11 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
May 2, 2026, 12:40:49 AM (7 days ago) May 2
to la bona lingvo
Martin Thorenz komentis en Fejsbuko pri nia simpligo:
Tiu diris:
  • Pardonu mian ridegon, certe diri "vere" aŭ "certe" estas la plej granda stultaĵo kiun mi ĝis nun legis kiel proponon en tiu grupo. Ekzistas neniu popolo sendepende de la nacia lingvo sur tiu ĉi planedo kiu NE diras "amen", kondiĉe, ke temas pri judaj, kristanaj aŭ islamaj kredantoj.
Mi ja ne scias, kial ni havas ĉi tiun simpligon. Ĉiu jam konas la vorton "amen". Ĉu ĝi havas valoron? Por komprenigi la vorton al budaistoj?

Martin ankaŭ mencias, pri la franca alternativo "ainsi soit-il", ke tio estu en Esperanto "Tia ĝi estu". Mi kredas, ke "Estu tiel" estas pli bona traduko de la franca. Se ni donas alternativojn, eble ni ankaŭ donu tion.

Memoru: Aliĝu al nia nova grupo https://groups.google.com/g/labonalingvo/ – ĉi tiu grupo baldaŭ malaktiviĝos.

lowenstein, anna

unread,
May 2, 2026, 3:54:32 PM (6 days ago) May 2
to la-bona...@googlegroups.com
Efektive, "Amen" estas tiel konata vorto, ke ŝajnas vere nerealisme proponi alternativon. Zamenhof estus povinta fari, sed li ne faris, kaj nun estas tro malfrue, laŭ mi. Ĝi aperas en PIV kiel interjekcio (ekkrio). Rilate al ĝia formo sen gramatika finaĵo, ĝi similas al la vorto "tamen".

Vi povus proponi "Tiel estu" (ne "tiel ĝi estu") kiel alternativon, sed post ~, ne -->.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/7357fa7d-e276-46be-ae74-64a1bd164303n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages