Unu el la vortoj de la tago de antaŭ longa
tempo diras:
SATURI
1. Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli:
La akvo de la Malviva Maro estas saturita de mineraloj.
2. Plejeble plenigi per io konkreta:
Tiun matenon sunaj radioj saturis mian ĉambron.
Mi ne povus vivi en tiu urbo pro la saturado de ĝia atmosfero per
gasoj de aŭtoj.
La aero saturiĝis per odoro de floroj.
3. Plejeble plenigi per io abstrakta:
Malpaco saturis atmosferon.
Mi estas saturita de ĝojo!
Ŝi jam estas supersaturita de lia agreso.
Aliflanke "saturi" estas vorto registrita en la
Universala Vortaro tiel:
satur' rassasier, assouvir | satiate, saturate | sättigen, tränken |
насыщать | nasycać.
Ĉu vi pensas, ke la signifoj 2. kaj 3. estas
allaseblaj kiel metaforaj uzoj?
Amike
Renato
~~~