Mi ne konas la vorton konteo. Mi scias ke iuj usonaj esp-istoj uzis la
vorton "kantono", kaj ke la origina signifo de "county" estas io kia
"graflando" - dum la prononco proksimas al "kawnti"
(eble iu konfuzigxis per "countRy", foje esp-igata al "kontreo" (alifoje
al "kantrio")
gxis, Ronaldo
Malgranda serĉo montris ke la vorto "disktrikto" estas fundamenta. Mi,
sekve proponas la liniojn:
konte-o --> distrikt-o [fun]
kanton-o (por nesvisaj administraj unuoj) --> distrikt-o
Kion oni pensas?
Amike
Renato
Iom (sed ne tute) eksterteme:
Mi ĵus Esperantigis anglalingvan enketilon (de ICT Lang Survey...)
en kiu estis ses diversaj edukniveloj, kiujn mi ne kapablis tuj traduki. Mi
do komparis kun la franca enketilo. La "edukaj unuoj" ŝajnas al mi same
konfuzaj kiel la administraj unuoj.
La anglaj vortoj "bachelor" kaj "master" ne aperis en tiu seslingva
enketilo, mi tamen volus scii, kiel traduki tiujn terurajn vortojn (precipe
la unuan) ne nur en Esperanton sed ankaŭ en mian gepatran (la nederlandan).
Espereble neniu ekuzu neologismon "beĉloro" ;o)
Amike salutas
Leo
La "edukaj unuoj" ŝajnas al mi same konfuzaj kiel la administraj unuoj.
La anglaj vortoj "bachelor" kaj "master" ne aperis en tiu seslingva enketilo, mi tamen volus scii, kiel traduki tiujn terurajn vortojn (precipe la unuan) ne nur en Esperanton sed ankaŭ en mian gepatran (la nederlandan). Espereble neniu ekuzu neologismon "beĉloro" ;o)
Kutime oni diras "bakalauro" kaj "magistro". Kun tiu ghenerala
lingvouzo konsentas ankau ReVo, PIV kaj la Esperanta Vikipedio. Mi
vidas neniun kialon por ne sekvi tiun gheneralan lingvouzon chi-kaze.
(Ech la franclingveca PIV agnoskas, ke "bakalauro" povas havi sian
franclingvan signifon (=lernej-fininto) nur kiam oni parolas pri
Francujo - lau mi "bakalauro" fakte neniam estas uzinda en tiu
signifo, sed nur en la signifo de la angla "bachelor").
Amike,
Marcos
2008/12/2, Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:
(Ech la franclingveca PIV agnoskas, ke "bakalauro" povas havi sian franclingvan signifon (=lernej-fininto) nur kiam oni parolas pri Francujo
Leo:
>La anglaj vortoj "bachelor" kaj "master" ne aperis en tiu seslingva
enketilo, mi tamen volus scii, kiel traduki tiujn terurajn vortojn (precipe
la unuan) ne nur en Esperanton sed ankau en mian gepatran (la nederlandan).
Pri la nederlanda, mi ne scias; koncerne esperanton, la problemo
estas jena, ke cxiu lando havas propran universitatan sistemon, do iu
termino, kiu havas difinitan signifon en iu lando, havas ofte alian signifon
en alia. La problemo farigxis des pli tikla post la starigo de reciproka
agnosko de la studtitoloj interne de la landoj de Euxropa Unuigxo, kio
devigis (kaj ecx pli devigos en estonteco) unuecigi la nivelojn de
universitata instruado.
En Italujo, ekzemple, gxis antaux nelonge ekzistis cxi tiuj
universitataj niveloj:
- la plej malalta koncernis trijarajn kursojn por apartaj profesioj
(ekzemple, akusxistinoj), propre dirite ne en universitatoj, sed en
"Altlernejoj por specialaj celoj";
- flanke kaj sendepende de tio, Universitatoj liveris iam nur unu
tipon de titolo, "doktoro", post kursoj kvarjaraj (ekzemple, pri juro),
kvinjaraj (ekzemple, pri ingxenierado) aux sesjaraj (ekzemple, pri
medicino); ekzemple, mi estas (ekde 1969, do laux la malnovaj reguloj)
"doktoro pri juro" (nuntempe: "magistra doktoro pri juro") post kvarjara
studado, dum versxajne alilande oni nomus min simple "magistro";
- krome, oni povis perfektigxi per unujaraj, dujaraj aux trijaraj
perfektigaj kursoj, kun diversaj rezultaj titoloj: aux simpla
"perfektigxinto", aux (precipe se la kursoj dauxris minimume tri jarojn, kaj
en tre fermita nombro) "dottore di ricerca" (= esplora doktoro; internacie,
"Phd" = doktoro pri filozofio, iom misvojiga nomo, cxar ekzemple mia filo,
doktoro pri fiziko cxe la Roma Universitato, farigxis "Phd" cxe la
Politekniko de Zuriko/ Svislando studante fizikon de la altaj energioj).
De kelka tempo la italaj reguloj sxangxigxis, precipe (almenaux
lauxdire) por konformigxi al euxropaj reguloj. Nun oni povas:
- studi tri jarojn (la tiel dirita "laurea breve" = mallonga
magistreco; eble gxi respondas al la koncepto "bachelor": en esperanto eble
"bakalauxro", sed oni devus prikonsideri ankaux "licenciulo");
- studi minimume kvin jarojn (la tiel dirita "laurea specialistica" =
faka magistreco aux "laurea magistrale" = magistra doktoreco);
- farigxi kiel iam "dottore di ricerca" (doktoro).
Pretere dirite: cxu Zamenhof estis "doktoro" aux "magistro"?
Laux PIV, "doktoro" estas la plej alta universitata titolo; sed cxe
la kapvorto "magistro" oni referencas al kvarjara studado (kaj, almenaux en
Italujo, ne estas diferencoj en la nivelo de la studtitolo "laurea
magistrale", sendepende cxu la kurso dauxras kvar, kvin aux ses jarojn).
La problemo komplikigxas cxe "master", cxar laux la vortaro Benson
gxi tradukigxas per "magistro", dum en Italujo temas pri post-universitata
titolo: unue oni devas posedi kompletan magistrecon, kaj poste oni povas
dauxrigi per plua studado cele al akiro de "master" (magistra specialigxo).
Sed versxajne en aliaj landoj estas aliaj reguloj.
Amike
Antonio
Mi antaue ne multe pensis pri tio. Sed pensante pri tio nun, mi ja
sekvus la vortarojn kaj la Vikipedion, do uzus "bakalauro" por la homo
posedanta certan titolon, dum la titolon mem mi nomus "bakalaura
titolo/diplomo" au simple "bakalaureco".
Amike,
Marcos
2008/12/2, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Marcos:
>(Ech la franclingveca PIV agnoskas, ke "bakalauro" povas havi sian
>franclingvan signifon (=lernej-fininto) nur kiam oni parolas pri
>Francujo
Renato:
>Ĉu do bakalaŭro laŭ vi
estas homo, la fininto de la universitataj studioj en tiu stadio?
>Mi demandas, ĉar mi
kredas, ke foje mi vidis ĝin ankaŭ en alia senco (la titolo).
Laux PIV, bakalauxro estas la persono, kaj bakalauxreco la titolo.
La responda itala vorto “baccelliere” estis uzita jam de Dante en la Dia Komedio (Paradizo 24,46), pro tio gxi estis tradukita al esperanto, kaj tio per la vorto “bakalauxro”:
come il baccellier s’arma e non parla (Dante):
kiel sin armas bakalaŭro mute (Peterlongo);
kiel sin armas bakalaŭr’ en muto (Dondi).
Amike
Antonio
Nicolas Gaufillet:
>ekzistas ankauh
"abituriento", malpi franca ol "bakalauhro"
Jes, tamen “abituriento” respondas ne al universitata titolo, sed al lernejfina diplomo (same kiel la franca ekvivalento de “bakalauxro”).
Se mi ne eraras, antaux kelka tempo okazis diskuto pri “abituriento” en cxi tiu listo.
Gxis
Antonio