> Nuntempe aperas
> numeralo = nombrovorto
> Kial kun "="? "Numeralo" estas ne-oficiala, kaj la alternativo "nombrovorto"
> igas ghin tute ne necesa.
Ankau "miliono" estas nombrovorto, sed ghi ne estas numeralo.
En PMEG mi uzas "nombra vorteto" anstatau "numeralo". Sed tiu termino
eble taugas nur kiam oni parolas pri Esperanto. Almenau ghi
antausupozigas tiun apartan difinon de "vorteto", kiun uzas PMEG.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Kial ne? Kompreneble, ĝi ne estas vorteto, do por certaj uzoj pri
esperanta gramatiko, necesus pliprecizigi, sed ĝenerale, kial ĝi ne
estas numeralo?
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
>numeralo --> nombrovorto, nombronomo
Mi s'ang'is g'in.
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>Ankau "miliono" estas nombrovorto, sed ghi ne estas numeralo.
Bone, sed g'enerale numeralo estas vorto por nomi nombrojn.
>En PMEG mi uzas "nombra vorteto" anstatau "numeralo". Sed tiu termino
>eble taugas nur kiam oni parolas pri Esperanto. Almenau ghi
>antausupozigas tiun apartan difinon de "vorteto", kiun uzas PMEG.
Jes. Se ni uzus "vorteto" anstatau' "vorto" la normala leganto eble
komprenos, ke temas pri mallongaj vortoj.
> On 11/23/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:
>> Ankau "miliono" estas nombrovorto, sed ghi ne estas numeralo.
> Kial ne? Kompreneble, ĝi ne estas vorteto, do por certaj uzoj pri
> esperanta gramatiko, necesus pliprecizigi, sed ĝenerale, kial ĝi ne
> estas numeralo?
Char ghi estas substantivo. Numeralo estas alia vortklaso ol
substantivo.
Nu, la uzo de la termino "numeralo" sufiche varias en diversaj
teorioj kaj skoloj, kaj en diversaj tradicioj. Sed ofte ghi
estas uzata por unu el la vortklasoj, kaj tiam ghi kontrastas
kun "substantivo", "adjektivo" k.t.p. Tiam "numeralo" ne estas
semantika klaso, sed vortklaso gramatika.
Sed PAG estas ekzemplo de gramatiko, kiu kalkulas ankau
vortojn kiel "miliono" al la numeraloj, sed lau mi precipe
pro konfuziteco. En unu loko PAG prezentas substantivojn
kaj numeralojn kiel du diversajn vortklasojn, sed en alia
loko ghi diras, ke kelkaj numeraloj estas substantivoj.
Do, kadre de priskribo, kiu ne celas apartan vortklason,
oni ja povas uzu "nombrovorto". Tiam tio inkluzivas diversajn
nombresprimajn vortojn de diversaj vortklasoj. Sed kadre
de aliaj priskriboj, kiuj ja difinas apartan vortklason
por vortoj kiel "unu", "du" kaj "cent" (kaj "unua", "dua",
"centa"...), speciala termino kiel "numeralo" povas esti
bezonata (se oni ne iras la PMEG-an vojon, kompreneble,
sed tio eventuale ne estas ebla, se oni priskribas alian
lingvon ol Esperanto).
Do, la saman problemon ni havus se ni volus uzi 'nomvorto' (kiel nun
proponita en la listo) (aŭ 'aĵ-vorto', aŭ simile) por 'substantivo'.
Oni povas preni kunmetaĵon kaj doni al ĝi pli precizan signifon por
faka uzo. Se tio estas klare menciita aŭ estas la kutima faka uzo, tio
kaŭzas neniujn problemojn.
Ankau "miliono" estas nombrovorto, sed ghi ne estas numeralo.
>numeral-o --> nomb-o-vort-o, nombr-o-nom-o, (parolante pri la
>Esperanta gramatiko) nombr-a vort-et-o
Mi provis fari ion en tiu direkto, c'ar sen lernita difino neniu
komprenos ke vorteto estas vorto sen finaj'o.
Amike
Mi provis fari ion en tiu direkto, c'ar sen lernita difino neniu
komprenos ke vorteto estas vorto sen finaj'o.