"siesto"

10 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 4, 2012, 8:28:49 AM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenan linion:

siest·o → tag·dorm·(et·)o, tag·mez·a dorm·o, post·tag·mangx·a dorm·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2012, 9:56:21 AM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
siest·o → tag·dorm·(et·)o, tag·mez·a dorm·o, post·tag·mangx·a dorm·o
Mi ŝatas la linion. Eble mi limiĝus je la unua variaĵo, kiu ŝajnas la plej trafa.

Renato


-- 

Renato Corsetti, 
renato....@uniroma1.it

Fra Simo

unread,
Jan 4, 2012, 10:13:47 AM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Ankau mi volonte proponus malpli multajn tradukajhojn, sed la elekto estas malfacila. SHajnas al mi, ke utilas mencio pri tagmezo, char lau sia deveno (latine "sexta" signifas "(la )sesa") la vorto mem aludas al la sesa horo (sesa el la dekdu, t. e.  tagmeza). Utilus montro, ke oni povas tiel (post)tagmeze ripozi ankau sen efektiva dormado.

2012/1/4 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

Markos:
siest·o → tag·dorm·(et·)o, tag·mez·a dorm·o, post·tag·mangx·a dorm·o
Mi ŝatas la linion. Eble mi limiĝus je la unua variaĵo, kiu ŝajnas la plej trafa.

___________________________
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Leo De Cooman

unread,
Jan 4, 2012, 5:04:56 PM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/01/2012 15:56, Renato Corsetti schreef:
Markos:
siest·o → tag·dorm·(et·)o, tag·mez·a dorm·o, post·tag·mangx·a dorm·o
Mi ŝatas la linion. Eble mi limiĝus je la unua variaĵo, kiu ŝajnas la plej trafa.

Ankaŭ por mi la unua vorto estas la plej trafa.

Amike salutas Leo

J-K Rinaldo

unread,
Jan 5, 2012, 3:45:03 AM1/5/12
to la bona lingvo


On 4 Gen, 15:56, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:
> Markos:> siest·o → tag·dorm·(et·)o, tag·mez·a dorm·o, post·tag·mangx·a dorm·o

siesto--> dumataga dormeto

J-K Rianldo

Fra Simo

unread,
Jan 5, 2012, 8:10:49 AM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Se havi nur unu tradukajhon (kio principe estas bona, kiam ghi eblas), "dum/tag/a dorm/et/o" shajnas tre akceptebla. Malgrau tio, kion mi mem jam skribis pri la temo, mi opinias, ke ni povus senplie skribi :

siest/o --> dum/tag/a dorm/et/o

(kun la ghustaj formoj anstatau "
-->" kaj "/").
     Atentu :  "dum/tag/a", ne "dum/a/tag/a" !


2012/1/5 J-K Rinaldo <espera...@libero.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

Fra Simo

unread,
Jan 5, 2012, 8:25:29 AM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
     (Senkulpigon mi petas, ke kelkfoje mi forgesas forvishi el la subskribo tiun Paskan salutajhon, kiun siatempe mi estis aldoninta.)

2012/1/5 Fra Simo <fra...@gmail.com>

Marcos Cramer

unread,
Jan 5, 2012, 12:25:37 PM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mi la esprimo "dumtaga dormeto" ne estas pli preciza au pli klara ol la de mi proponita esprimo "tagdormeto", do mi preferas la pli koncizan "tagdormeto". Kaj char tagdormoj kutime estas mallongaj, oni ne chiam bezonas emfazi la mallongecon per aldono de "-et-", do oni ofte povas diri simple "tagdormo". Tial mi skribis la alternativon kun enkrampa "-et-": "tagdorm(et)o".

Sed oni ja povus imagi tagdormojn kiuj ne okazas tagmeze post la tagmangho. Char tiajn oni kutime ne nomus "siesto" en novradikema Esperanto, mi proponis ankau la iom pli precizajn (sed malpli koncizajn) alternativojn "tagmeza dormo" kaj "posttagmangha dormo" (kvankam en realaj komuniksituacioj tia precizeco vershajne ne estas ofte bezonata).

Amike,
Markos

José Antonio Vergara

unread,
Jan 5, 2012, 4:29:06 PM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi subtenas la proponon, limigante ghin al la unua variajho. Almenau
en la hispana lingvo, la vorto siesta ne plu memkomprenigas nur
posttagmezan dorm(et)on, kvankam tio estas la plej kutima, sed oni
povas ghui tian mallongdauran dormeton iam ajn dum la tago.

José Antonio

antonio...@corteconti.it

unread,
Jan 6, 2012, 4:21:53 AM1/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala, oni uzas la vorton "siesta" (el la hispana) por la posttagmangxa dormeto; dum oni diras "pisolino" (= dormeto) en cxiuj aliaj kazoj de mallonga aux malprofunda dorm(et)o.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: giovedì 5 gennaio 2012 22:29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) "siesto"

José Antonio

--

J-K Rinaldo

unread,
Jan 6, 2012, 6:38:05 AM1/6/12
to la bona lingvo


On 5 Gen, 18:25, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Lau mi la esprimo "dumtaga dormeto" ne estas pli preciza au pli klara ol la
> de mi proponita esprimo "tagdormeto"

Ja tute prave
J-K Rinaldo

Andrea Fontana

unread,
Jan 5, 2012, 6:07:34 PM1/5/12
to la bona lingvo
On 5 Gen, 18:25, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> "tagdorm(et)o".

Mi apogas tiun ĉi proponon de Marcos.
Cetere, ŝajnas al mi ke "dumtaga dormeto" malobeas la principon de
neceso k sufiĉo, kiu estas mal-kontest-ita (agnoskita) de la
Akademio...

Anĉjo.

ro-esp

unread,
Jan 9, 2012, 6:08:28 PM1/9/12
to la bona lingvo
> > "tagdorm(et)o".

Do, kio estas telefoneto ?

Cxu oni tagdormetas aw faras tagdormeton ?

Io cxi tie vringas..
gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2012, 7:16:59 AM10/19/12
to °listo 'lbl', °° listo 'azia kulturo en esperanto'
Mi nun reprenis ĉiujn diskutojn, kiuj restis senkonkludaj. Ne nepre ni devas konkludi ilin, sed ŝajnus bone almenaŭ reekzameni ilin.

Pri siest-o ni havis la prononon:

siest·o → tag·dorm·(et·)o
kaj
siesto--> dum-tag-a dorm-et-o

Aziaj tradukoj necesaj por antgaŭeniri. En la araba ĝi havas apartan radikon "qaala" = siesti.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

ro-esp

unread,
Oct 20, 2012, 8:51:00 PM10/20/12
to la-bona...@googlegroups.com, °° listo 'azia kulturo en esperanto', renato....@esperanto.it


On Friday, October 19, 2012 1:17:03 PM UTC+2, Renato Corsetti wrote:
Mi nun reprenis ĉiujn diskutojn, kiuj restis senkonkludaj. Ne nepre ni devas konkludi ilin, sed ŝajnus bone almenaŭ reekzameni ilin.

Pri siest-o ni havis la prononon:
siest·o → tag·dorm·(et·)o
kaj
siesto--> dum-tag-a dorm-et-o

Aziaj tradukoj necesaj por antaŭeniri. En la araba ĝi havas apartan radikon "qaala" = siesti.

unu problemo estas la homonimeco de "tago". Tagdormo interpreteblas kiel dormo kiu dawras tutan malnokton aw ecx diurnon.

Alia afero estas ke "siesto" ekster hispanio indikas ne ajnan mallongan dormadon, sed nur la cxefan frupostttagmezan, dum kiu la socia vivo (oficoj, butikoj) ne funkcias.

                                     gxis, Ronaldo n

Anna Lowenstein

unread,
Oct 21, 2012, 5:38:05 AM10/21/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi dirus: “posttagmeza dormeto”. Foje ankaŭ “postmanĝa dormeto” povus taŭgi, se pro la kunteksto estus jam klare, ke temas pri la tagmanĝo.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 21 ottobre 2012 2.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: °° listo 'azia kulturo en esperanto'; renato....@esperanto.it
Oggetto: (la bona lingvo) Re: siest-o

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages