loghejo kaj apartamento

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 6, 2009, 8:40:38 AM4/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝis nun estis mia impreso, ke eĉ se tio teorie eblas, oni ĝenerale ne uzus la vorton "loĝejo" por domo, vilao aŭ subponta tranoktejo de senhejmulo. Laŭ mia impreso, en la ĝenerala lingvouzo estas tiel, ke se oni scias, ke iu loĝas en domo, oni ne nomos tiun domon "loĝejo", sed simple "domo". Tio ne signifas, ke domo ne povas esti loĝejo, sed nur ke la pragmatiko de la vorto "loĝejo" funkcias tiel, ke oni ne uzas ĝin, se oni scias, ke temas pri domo, vilao aŭ subponta ejo. Oni do uzas "loĝejo" nur, se oni scias ke temas pri konektita ĉambraro, kiu estas parto de pli granda domo, aŭ se oni ne scias pri kia ejo de loĝado temas.

Kiam mi ĵus kontrolis tiun ĝisnunan impreson per serĉado de "loĝej" en la Tekstaro de Esperanto, mi rimarkis ke almenaŭ en la fruaj tekstoj (ĝis la Dua Mondmilito) estas multaj uzoj kiuj kontraŭas mian supre menciitan komprenon. Aliflanke, en pli postaj tekstoj mi ne sukcesis trovi kontraŭekzemplojn kontraŭ mia kompreno, kio ja montras, ke ĝi ne estas tute senbaza.

Pro tiu kompreno mi ĝis nun neniam sentis la bezonon uzi "apartamento". Se oni aliflanke kutimas uzi "loĝejo" ankaŭ por domoj, vilaoj, subpontaj ejoj ktp, tiam oni kompreneble sentas la bezonon de "apartamento". Estus bone ankoraŭ aŭdi la opinion de aliaj pri la temo.

Se iu demandus min  "Kian logĝejon vi havas?", mi respondus "duĉambran" (aŭ eble pli precize "loĝejon en la dua etaĝo kun du ĉambroj aldone al kuirejo kaj banĉambro kun necesejo"). Ne venus en mian kapon respondi per "apartamento".

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 6, 2009, 11:42:03 AM4/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Ĝis nun estis mia impreso, ke eĉ se tio teorie eblas, oni ĝenerale ne uzus
> la vorton "loĝejo" por domo, vilao aŭ subponta tranoktejo de senhejmulo. Laŭ
> mia impreso, en la ĝenerala lingvouzo estas tiel, ke se oni scias, ke iu
> loĝas en domo, oni ne nomos tiun domon "loĝejo", sed simple "domo".

Nu, en la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento uziĝas sufiĉe
ofte la vorto "loĝejo". En tiu kunteksto certe ne temas pri apartamentoj.

> Tio ne
> signifas, ke domo ne povas esti loĝejo, sed nur ke la pragmatiko de la vorto
> "loĝejo" funkcias tiel, ke oni ne uzas ĝin, se oni scias, ke temas pri domo,
> vilao aŭ subponta ejo.

Sufiĉe ofte proksimume tiel ja povas funkcii. Sed ne ĉiam. Jen
ekzemplo, kiun mi trovis en Monato:

Do, nun en Aŭstrio estas 86 grandaj ventelektrejoj, kiuj liveras
elektron al la landa elektroreto. Ili jam disponigas elektron al
23 000 loĝejoj en la lando,kaj rezulte de tio oni ĉiujare evitas
aerpoluan ellason de 18 200 tunoj da karbon-dioksido.

Mi dubas, ke multaj komprenus tion tiel, ke ĉiuj el tiuj 23 000
loĝejoj estas apartamentoj. Mi vetas, ke pli-malpli ĉiuj legas
tion tiel, ke temas pri tute ĝenerala esprimo, kiu inkluzivas
ĉiajn specojn de loĝeojoj (en kiuj entute povus uziĝi elektro).
Certe neniu surpriziĝus, se montriĝus, ke ekzemple unu triono
el tiuj 23 000 loĝejoj estas unuloĝejaj domoj, dum nur du trionoj
estas apartamentaj loĝejoj.

> Kiam mi ĵus kontrolis tiun ĝisnunan impreson per serĉado de "loĝej" en la
> Tekstaro de Esperanto, mi rimarkis ke almenaŭ en la fruaj tekstoj (ĝis la
> Dua Mondmilito) estas multaj uzoj kiuj kontraŭas mian supre menciitan
> komprenon.

Jes.

> Aliflanke, en pli postaj tekstoj mi ne sukcesis trovi
> kontraŭekzemplojn kontraŭ mia kompreno, kio ja montras, ke ĝi ne estas tute
> senbaza.

Mi trovis kelkajn bestajn ekzemplojn. Jen unu:

Efektive, EU-direktivo deklaras ke ĉiuj dombestoj rajtas havi konvenan
loĝejon, sanan nutraĵon kaj taŭgan zorgadon, kiujn necesigas iliaj
naturaj bezonoj kaj specifa aktiveco ...

> Se iu demandus min "Kian logĝejon vi havas?", mi respondus "duĉambran" (aŭ
> eble pli precize "loĝejon en la dua etaĝo kun du ĉambroj aldone al kuirejo
> kaj banĉambro kun necesejo"). Ne venus en mian kapon respondi per
> "apartamento".

Sed se vi loĝus en propra domo, ĉu vi ne respondus "propran domon", se
iu demandis al vi, kian loĝejon vi havas? Ĉu vere vi respondus, ke
vi tute ne havas loĝejon?

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Apr 6, 2009, 6:34:42 PM4/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Sed se vi loĝus en propra domo, ĉu vi ne respondus "propran domon", se
iu demandis al vi, kian loĝejon vi havas? Ĉu vere vi respondus, ke
vi tute ne havas loĝejon?

Mi certe repondus ion kiel "propran domon". Mi ja antaŭe skribis, ke domoj laŭ mi povas esti loĝejoj, nur ke oni kutime evitus la vorton "loĝejo", se oni certe scias, ke temas pri domo.

Do ankaŭ via citaĵo pri la 23 000 loĝejoj estas klarigebla per mia kompreno de la vorto.

Ĉiuokaze, mi intertempe dubas pri la indeco de linio pri "apartamento".

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Apr 8, 2009, 5:29:38 AM4/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Por mi "logh/ej/o" havas tiun sencon, kiu respondas al la impreso de Marcos, kaj "apartament/o" ne ekzistas en Esperanto, sed estas nur, en busho au sub plumo de ne-konantoj de Esperanto, senpripensa transpreno de la franca vorto "appartement", kiun mi denaske tradukadas per "logh/ej/o", kaj al kiu (au al la signife tre proksima "logement") mi same konstante tradukadas la Esperantan "logh/ej/o". Por komprenigi, ke mi celas logholokon sen limigo al tiu speciala senco, mi diras : "logh/(o/)lok/o".
     Per la chi-supraj linioj mi neniom volas argumenti, sed nur atesti pri la kutimoj de unu unuopulo kaj ties gepatroj. Eble en iuj specialaj kuntekstoj necesas alie diri, respektive alie kompreni ("En la domo de mia patro ekzistas multaj loghejoj", lau la Zamenhofa traduko de unu dirajho de Jesuo Kristo). Memoru krome, ke mi ne vivis, do ne uzis Esperanton antau la dua mondmilito.
     Mi opinias, ke ion iam antaue iom firman en la lingvo oni ne facilanime shanghu. Se montrighus, ke en la unua duono de la pasinta centjaro "logh/ej/o" kutime ne limighis al tiu signifo, pri kiu Marcos parolas, ni devus do rekomendi por ghi uzadon pli vastan, kaj preferi iun alian vorton por la pli speciala termino (tiu povus esti "(logh/(o/))chambr/ar/o"), atentante tamen, ke vorto kun signifo pli vasta ghenerale povas esti uzata ankau anstatau iu el siaj subvortoj, kiam la kunteksto ne emigas al miskompreno.
    Apoge al la Marcos-a kaj mia kompreno de "logh/ej/o" mi trovas, ke en la PIV "apartamento" estas difinata ghuste per "loghejo". Vere estas, ke oni precizigas, ke "apartamento" konsistas el kelkaj chambroj, ne nur el unu chambro.  Por nur tion esprimi certe ne necesas kreo de aparta radiko (sufichas laubezone diri "logh/ej/o kelk/chambr/a" au "logh/ej/o kun pli ol unu chambro", au, se la signifo de "logh/ej/o" ja estu pli vasta, "logh/(o/))chambr/ar/o")).
     Atentu, ke chio tio estas konkludiga pri la forigindeco de radiko "apartament/", sed ne nepre pri la ghusta signifo de "logh/ej/o", pri kiu lasta Marcos kaj mi eble malghuste sentas !
     Ree pardonon petante, ke nur malofte li intervenas, amike vin salutas                          Francisko

 
2009/4/6 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Fra Simo

unread,
Apr 8, 2009, 6:09:22 AM4/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
[[[Simplatekste]]]

Andreas Kueck

unread,
Apr 8, 2009, 12:51:37 PM4/8/09
to la bona lingvo
On 8 Apr., 11:29, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

>  "*apartament/o*" ne ekzistas en Esperanto

Tiu chi opinio iugrade similas al tiu de Grosjean-Maupin, autoro de la
Tria Oficiala Aldono: "Multaj ghenerale (au, pli ghuste, europane)
internaciaj radikoj, kiuj, ne apartenante propre al nia lingvo, restas
fremdaj vortoj kaj, lau la 15a Fundamenta regulo, nur 'povas esti
uzataj' de la Esperantistoj. Preskau chiuj radikoj kun pseudosufiksoj
estas 'fremdaj' internaciaj vortoj, kiuj, ech oficialigitaj, tamen ne
estas asimilitaj kaj alproprigitaj al la Esperantlingva vorttrezoro."
Kontraste al chi tio tiaj vortoj lau Zamenhof apartenas al Esperanto
"jam de la unua momento de ghia naskigho." Al tiu chi Zamenhofa aserto
cetere en la Dua Oficiala Aldono resendis Cart; lau li Regul-15-vortoj
"ne bezonas 'oficialigon'".

Ghuste en la Tria Oficiala Aldono "apartamento" estis oficialigita kaj
al ghi estis oficiale atribuita uzebleco lau Regulo 15. Tiurilate la
prilingve autoritata institucio lau mi ne eraris, char tiu vorto estas
uzata ne nur en multaj Europaj lingvoj, sed ankau en la indonezia,
japana, persa kaj turka.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 2:43:58 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉiuokaze, mi intertempe dubas pri la indeco de linio pri "apartamento".
Bone. Ni respektu vian dubon kaj provizore ne havu linion pri tio.

Cetere, kvankam ne por "la bona lingvo" italaj esperantistoj havas tute alian problemon. Ili uzas la esperantan vorton "dom-o", kiel ili uzas la italan vorton "casa". Se ili loĝas en la kamparo "domo" signifas "memstaran konstrauĵon", se ili loĝas en la urbo "domo" signifas "apartamenton". La vorton "loghejo" ili uzas por la oficaleca kaj neniam uzata "abitazione".

Amike

Renato



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages