solicitor-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2009, 10:44:24 AM3/26/09
to °listo 'la bona lingvo'
solicitor-o --> help-advokat-o

????????

renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 26, 2009, 2:15:49 PM3/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
>solicitor-o --> help-advokat-o

Gxi estas apartajxo de la brita jursistemo.
En Italujo, tiu jura figuro ("procuratore legale" = jura prokuristo) ne plu ekzistas, post kiam (en 1997) oni unuecigis gxin kun tiu de advokato ("avvocato"), samkiel jam okazis, ekzemple, en Germanujo, Francujo, Svislando, Auxstrujo, Danlando, Svedujo, Nederlando.

Mi ne scius, kiun vorton proponi anstatauxe; eble, "jura prokuristo" (registrita ankaux en la nederlanda-Esperanta vortaro) pli ol "helpadvokato", cxar lia cxefa funkcio ne estas tiu pledi (kiel "advokato", "barrister"), sed reprezenti.

Bonvolu noti, ke en la angla, "solicitor" estas uzata ankaux por indiki la publikan akuziston ("prokuroro").

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2009, 3:09:59 PM3/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Mi ne scius, kiun vorton proponi anstatauxe; eble, "jura prokuristo" (registrita ankaux en la nederlanda-Esperanta vortaro) pli ol "helpadvokato", cxar lia cxefa funkcio ne estas tiu pledi (kiel "advokato", "barrister"), sed reprezenti.
>
Ĉar "prokuri" ŝajnas al mi neoficiala, ĉu "jura reprezentanto" same
funkcius?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 26, 2009, 3:42:02 PM3/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> Mi ne scius, kiun vorton proponi anstatauxe; eble, "jura prokuristo" (registrita ankaux en la nederlanda-Esperanta vortaro) pli ol "helpadvokato", cxar lia cxefa funkcio ne estas tiu pledi (kiel "advokato", "barrister"), sed reprezenti.

Renato:


>Ĉar "prokuri" ŝajnas al mi neoficiala, ĉu "jura reprezentanto" same
funkcius?

Ne, gxi ne funkcius; "jura reprezentanto" egalas, en la itala (por ke Renato senpere komprenu), al "rappresentante legale", do al la persono, kiu jure reprezentas instancon en la eksteraj rilatoj (ekzemple, prezidanto).
Cxiukaze, "prokuro", kvankam neoficiala, estas zamenhofa.
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2009, 4:57:38 PM3/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Cxiukaze, "prokuro", kvankam neoficiala, estas zamenhofa.
>

Bone, se ni ne trovas ion pli bonan.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 1:44:52 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
>> jura prokuristo
Tion mi provizore registris kun duboj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Apr 11, 2009, 11:48:51 AM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Fri 10 Apr 2009 10:44
From: Renato Corsetti


Antonio:
>> jura prokuristo

>Tion mi provizore registris kun duboj.

Mi kundubas...kvankam mi devas multon konjekti... Law PIV
solicitoro estas tipe brita fenomeno, kaj la priskribo pensigas
pri io kia kromadvokato, advokat-asistanto, help-advokato
prokuristo law la sama PIV estas iu kiu reprezentas firmaon, sed
PIV ne indikas cxu temas pri io jugxeja...

Mi ne scias cxu prokuristo egalas al prokuroro...

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2009, 12:58:34 PM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
kromadvokato, advokat-asistanto, help-advokato
  
Ankaŭ mi pensis ke por laikuloj help-advokato estas pli klara, sed Antonio....

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Apr 12, 2009, 3:27:10 AM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Ronaldo:

>kromadvokato, advokat-asistanto, help-advokato
  
Renato:

>Ankaŭ mi pensis ke por laikuloj help-advokato estas pli klara, sed Antonio....

Solicitoro estas, efektive, brita apartajxo (versxajne, ecx nur angla, ekzemple ne skota). Se trovi iun similan funkcion en aliaj juraj sistemoj, laux mi ne tauxgas kromadvokato (kiu estas dua advokato, kun-pledanta por la sama kliento) nek help-advokato (kiu estas duaranga advokato, tamen advokato); eventuale povus tauxgi advokat-asistanto, kaj cetere PIV registras “asistanto cxe advokato”.

 

Pri “prokuristo”: prokuro (zamenhofa vorto) estas gxenerala jura termino, kiu koncernas ne nur entreprenojn, sed ankaux personojn; do “prokuristo” povas esti, laux mi, ankaux taksata kiel gxenerala termino. Cetere, “jura prokuristo” trovigxas ankaux en nederlanda-esperanta vortaro.

 

Prokuroro estas alia afero, nome publika akuzisto.

 

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2009, 12:17:45 PM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

eventuale povus tauxgi advokat-asistanto, kaj cetere PIV registras “asistanto cxe advokato”.

Bone. Mi registras ankaŭ tion.

Amike

Renato



noammohr

unread,
Apr 30, 2022, 11:12:40 PM4/30/22
to la bona lingvo

Ni havas linion "solicitoro -> jura prokuristo, advokatasistanto". Sed ni ankaŭ havas linion "asistanto ~ helpanto".  Do la lasta devus fariĝi "advokathelpanto".

Ni ankaŭ devus tiel havi linion "asisti [9oa] ~ helpi".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages