parmezan-o

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2010, 4:07:00 AM1/23/10
to ° listo 'la bona lingvo'
ĉu

parmezan-o --> parm-a fromaĝ-o ?

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 23, 2010, 5:46:44 AM1/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
parmezan-o --> parm-a fromaĝ-o ?

Bone. La formo "parma fromaĝo" jam estas uzata de kelkaj anstataŭ "parmezano", kaj ĝi respondas al la deveno de la vorto "parmezano". Do mi pensas ke estas en ordo doni al la esprimo "parma fromaĝo" ĉi tiun konvencian signifon (kaj ne la signifon "ajna fromaĝo farita en Parmo").

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Jan 23, 2010, 6:15:14 AM1/23/10
to la-bona...@googlegroups.com

Absolute! Se oni konsideras, ke tiu itala fromag’o nomig’as “Parmigiano” en la itala, la nomo derivita de la angla/franca estas aparte sensenca.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 23 gennaio 2010 10.07
A: ° listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) parmezan-o

 

ĉu

parmezan-o --> parm-a fromaĝ-o ?

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Jan 23, 2010, 12:14:32 PM1/23/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi pensas, ke “parma fromag’o” estas la pli malnova formo – nur tion mi trovis en la vortaro de Wells, eldonita en 1969. Mi kredas, ke homoj uzas “parmezano” c’efe c’ar ili simple supozas, ke tio estas g’ia nomo, kaj ne kontrolas en la vortaro – alivorte, ke temas pri eraro.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 23 gennaio 2010 11.47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) parmezan-o

--

Antonio De Salvo

unread,
Jan 23, 2010, 3:32:42 PM1/23/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein

>Mi pensas, ke “parma fromag’o” estas la pli malnova formo – nur tion mi trovis en la vortaro de Wells, eldonita en 1969. Mi kredas, ke homoj uzas “parmezano” c’efe c’ar ili simple supozas, ke tio estas g’ia nomo, kaj ne kontrolas en la vortaro – alivorte, ke temas pri eraro.

 

 “Parmesano” (ne “parmezano”, cxar en la originalo temas pri sonora “s”!) per si mem, estus pravigebla, cxar:

1)     dum en la itala norma lingvo oni diras “parmigiano”, en la loka dialekto oni diras gxuste “parmsan”;

2)     internacie estas tiu la nomo kutime uzata (“parmesan” en Usono/ Kanado/ Australio/ Japanio; “parmesano” en Latinameriko; “parmesao” en Brazilo; ktp).

 

Tamen, la demando estas tikla, cxar en multaj landoj (ekzemple en Germanujo) oni vendas sub la nomo “parmesan” imitajxojn de tiu aparta itala fromagxo (kies oficiale protektita nomo estas “parmigiano-reggiano”, en rilato kun la tipa produkta regiono cxirkaux la urboj Parma kaj Reggio Emilia).

Pri tio, okazis proceso antaux la Euxropa Justica Kortumo, kiu verdiktis (C-132/05) ke,  “sendepende cxu parmesan estas la gxusta traduko de la itala nomo parmigiano”, “parmesan” ne povas esti taksata gxenerala nomo por indiki iun ajn fromagxon je malmola kaj grajna konsisto tauxgan por raspado, sed ke gxi devas esti rezervita al la tipa fromagxo produktita en aparta itala landoparto.

Pro tio, mi preferas la formon “parma fromagxo”, por eviti miskomprenojn kaj komercajn trompojn.

Gxis

Antonio

 

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 24, 2010, 4:06:54 AM1/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Se la uzo iris malbonan vojon (pleje sub inflo de franclingvanoj),
la bonlinva vortaro povas kontribui eniri la ĝustan vojon.

Mi enmetus en la listo ambaŭ vortojn en jena formo:
- parmezano (malrekomendinda), parmiĝiano --> parma fromaĝo
- parmiĝiano, parmezano (malrekomendinda) --> parma fromaĝo

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2010, 5:20:03 AM1/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
- parmiĝiano
Ĉu la vorto en tiu formo estas efektive uzata.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 24, 2010, 6:22:37 AM1/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:

> J-K Rinaldo:
>> - parmiĝiano
> Ĉu la vorto en tiu formo estas efektive uzata.
Efektive nur italoj povas ĝin uzi, eĉ ne nia Minnaja ĝin gastigas.
Tamen mi proponis du alineoj por atentigi ke eventuale la pri regula
formo estus "parmiĝano".

J-K

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 24, 2010, 10:29:03 AM1/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis:

Mi iom alie opinias. Laŭ plej bona estas "Parma fromaĝo".
La dua plej bona estas "parmezano", kaj nur laste venas
la apenaŭ uzata formo "parmiĝiano".

"Parmezano" estas pli bona ol "parmiĝiano" pro du
kialoj:

1. La ideo estas, ke tia vorto disvastiĝis internacie
kiel nomo de fromaĝo, kaj ke tiam pli-malpli perdiĝis
la ideo, ke la senco estas "fromaĝo el Parmo/laŭ
Parma stilo". "Parmezan(o)" tiam simple fariĝis vorto,
kiu per si mem nomas certan fromaĝospecon sen vivanta
ligo al la origina loko en Italujo. La _formo_ de
tiu internacia vorto estas en plej multaj lingvoj
(se mi ne eraras) simila al "parmezan". Malmultaj
lingvoj uzas ion similan al "parmiĝian". Estu du
klare "parmezano" en Esperanto - se oni ekrezonas
laŭ tiu vojo, ĉar Esperanto uzu internaciajn formojn
(kiam ĝi entute importas internaciajn vortojn).

2. Apenaŭ iu ajn uzas la formon "parmiĝiano" en
Esperanto, kredeble pro la kialon en mia unua
argumento. Sed ne multe gravas la kialo. Gravas,
ke oni uzas la formon "parmezano", ne "parmiĝiano",
kaj ne indas ŝanĝi de la unua al la dua.

Sed ĉiuokaze plej bonas "Parma fromaĝo".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 24, 2010, 12:34:13 PM1/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo Wennergren reagis:
> J-K Rinaldo skribis:

>> Mi enmetus en la listo ambaŭ vortojn en jena formo:
>> - parmezano (malrekomendinda), parmiĝiano --> parma fromaĝo
>> - parmiĝiano, parmezano (malrekomendinda) --> parma fromaĝo
> ... "Parmezano" estas pli bona ol "parmiĝiano" pro du
> kialoj:
> 1. ... tia vorto disvastiĝis internacie ...
> 2. Apenaŭ iu ajn uzas la formon "parmiĝiano" ..
Tio veras, sed se la uzo eraris eble la Bona Lingvo povus ĝin senerarigi.
La afero estas interesa ĉar ni povus konduti same en similaj aliaj okazoj.

> Sed ĉiuokaze plej bonas "Parma fromaĝo".

Kompreble mi samopinias.
J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Jan 26, 2010, 12:27:32 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute ne konsciis ke tiu fromagxtipo venas de la sama urbo kiel(?)
la sxinko...
(tiu lasta tie faratas el nederlandaj porkoj cetere...).

Sxajnas al mi ke parmesano (la fromagxo) tiom konatas ke ne necesas
havi LBL-linion
pri gxi

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

ro-esp

unread,
Jan 28, 2010, 9:53:23 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Law mi ne indas havi linion. La klarigo/fortraduko "parma fromagxo"
nur vekus la
demandon: kio estas parmo? cxu mamulo de kies lakto oni faras fromagxon?

Kiel iu jam diris, la vorto estas vaste uzata. Eventuale ni povus klarigi:
parmezan-o: fromagxspeco farita law metodo originante de itala urbo Parma.

tio estas, se eblas legxe fari gxin ekster tiu regiono (parma sxinko ne
rajtas esti!)

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 10:09:11 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis pri "parmezano":

Kiel iu jam diris, la vorto estas vaste uzata.

Ĉu vi intencas la Esperantan vorton "parmezano", aŭ la diverslingvajn similsonajn vortojn? Se vi intencis la Esperantan vorton, bonvolu noti ke "Parma fromaĝo" estas simile vaste uzata kiel "parmezano". Se vi intencis la diverslingvajn vortojn, tiam mi nur povas respondi ke almenaŭ en la latinidaj lingvoj oni ĝenerale uzas vorton, kiu signifas ĝuste "Parma" (kaj kiu pro la adjektiv-faraj principoj de la latinidaj lingvoj alprenas formojn kiel "parmiggiano", "parmesan" kaj "parmesano"). Do se oni volas imiti tiujn lingvojn, la esprimo "Parma fromaĝo" pli taŭgas ol "parmezano".

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Jan 30, 2010, 9:33:59 AM1/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> Jan 28 04:09PM +0100 ^


Ronaldo skribis pri "parmezano":

>> Kiel iu jam diris, la vorto estas vaste uzata.


> ?u vi intencas la Esperantan vorton "parmezano", a? la diverslingvajn
> similsonajn vortojn?

Mi celis diverslingvajn similsonajn vortojn

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages