klik-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2009, 11:42:33 AM6/23/09
to °listo 'la bona lingvo'
Oni petis nian opinion pri la komputilaj vortoj, kiujn mi nun prezentos al vi.

klik-i --> klak-i, al-klak-i

Tio ŝajnas esti simpla eraro de Pola Radio. PIV nepre preferas "al-klak-i ion".

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Jun 25, 2009, 11:10:31 AM6/25/09
to la bona lingvo
Senprobleme, mi ĉiam uzas "klaki"-n.

Efektive ĝi estas iome tro simpla, tial mi dubas ĉu ni indas
enskribi la linion.

Renato Corsetti

unread,
Jun 25, 2009, 4:18:27 PM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz:
Efektive ĝi estas iome tro simpla, tial mi dubas ĉu ni indas
enskribi la linion.
Vi pravas, ke temas pri vere baza eraro, sed ekzemploj de ĝi estis trovitaj.

amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 25, 2009, 4:44:39 PM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kliki... eble laŭ la nederlanda "klikken". Esperante mi klakas.
Amike salutas
Leo
 



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.374 / Virus Database: 270.12.89/2197 - Release Date: 06/23/09 05:54:00

Fra Simo

unread,
Jun 28, 2009, 5:00:54 PM6/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/6/25, Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:
Kliki... eble laŭ la nederlanda "klikken". Esperante mi klakas.
 
     Ankau en la lingvo franca oni diras "cliquer" <klike'> (en kiu "er" <e'> estas infinitiva finajho ;  la vortobazo estas "cliqu" <klik>).
     Sed "klik/" en Esperanto au ne ekzistas (pri tio mi ne firmas) au havas alian signifon (vidu en la (N)PIV !).

Leo De Cooman

unread,
Jun 29, 2009, 8:30:48 AM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
 Sed "klik/" en Esperanto au ne ekzistas (pri tio mi ne firmas) au havas alian signifon (vidu en la (N)PIV !).
 
Mi uzas "kliko"n parolante pri la ero, kiu france nomiĝas "cliquet", nederlande "pal", kaj estas uzata ekzemple en palrado (roue à cliquet, foje "roue libre", nederlande "palwiel", foje "vrijwiel"), kiu kuntrenas aŭ blokas akson en nur unu direkto. Ekzemple: biciklante oni (kutime) povas libere turni la pedalojn malantaŭen: la kliko "pretersaltas" la dentojn de la palrado (oni aŭdas la klikbruon!). Kiam oni pedalas antaŭen, la kliko (senbrue) kuntrenas la palradon.
 
Amike salutas
Leo

----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Fra Simo
Verzonden: zondag 28 juni 2009 22:00
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: klik-i

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2009, 9:41:20 AM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi uzas "kliko"n parolante pri la ero, kiu france nomiĝas "cliquet", nederlande "pal"
Boonvolu sugesti alian nomon por tiu ilo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 29, 2009, 11:39:40 AM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>Leo: Mi uzas "kliko"n parolante pri la ero, kiu france nomiĝas "cliquet", nederlande "pal"
> Boonvolu sugesti alian nomon por tiu ilo.
bedaŭrinde konas la vorton nur en malmultaj lingvoj: nederlande "pal", angle "pawl" kaj verŝajne ankaŭ "rach" aŭ "rachet" kaj "click", ĉiam por la unua signifo de kliko.
Evidente "rach" imitas la sonon de kliko, ekzemple en horloĝo dum streĉigo de ties risorto.
Mi konis la vorton "rachet" el la ilo "rachet screw driver"
 
Laŭ Wüster "Maŝinfaka Esperanto-vortaro prielementa" 1923,
Kliko (de ~rado) = Sperrhaken (Schaltklinke). La germana "Klinke" kondukis min al klinko en NPIV:
Klinko 2: Analoga peco de aŭtomata fermilo, kies levo elklikigas serurmekanismon kaj ebligas malfermon de pordo.
 
Kiel vi vidas, laŭ PIV ekzistas verbo "elklikigi", do "klik-"
Kiel oni nomas nian "klikon" (1) en aliaj lingvoj, ekz. en la itala? (La francan "cliquet" mi jam konas delonge).
 
Provizore mi proponas "klinko"n ("klinke", "klinkewiel" ankaŭ en la loka dialekto estis uzata de mekanikistoj, kiuj verŝajne prunteprenis ĝin en Germanio dum devigata laboro en la milito )
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2009, 11:43:49 AM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Provizore mi proponas "klinko"n ("klinke", "klinkewiel" ankaŭ en la loka dialekto estis uzata de mekanikistoj, kiuj verŝajne prunteprenis ĝin en Germanio dum devigata laboro en la milito )

Ĉu ni bezonas linion pri tio?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jun 29, 2009, 1:52:24 PM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> Leo
Provizore mi proponas "klinko"n ("klinke", "klinkewiel" ankaŭ en la loka dialekto estis uzata de mekanikistoj, kiuj verŝajne prunteprenis ĝin en Germanio dum devigata laboro en la milito )
> Ĉu ni bezonas linion pri tio?

Jes, ĉar la "kliko" en tiu senco troviĝas en NPIV kaj en Wüster.
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jun 29, 2009, 3:28:44 PM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Kiel oni nomas nian "klikon" (1) en aliaj lingvoj, ekz. en la itala?

Ho, mi ne povas respondi, cxar mi ne bone komprenas, pri kio temas.
"Palrado" estas al mi nekomprenebla, cxar mi konas la radikon PAL nur kiel
"senkorola". En mia el-angla vortaro mi trovas nek "pawl", nek "rach", nek
"rachet". Ankaux pri la eroj de bicikloj mi ne kompetentas, sed mi scias, ke
bicikloj havas ion, kion oni norvege nomas "krans", vorto, kies plej ofta
signifo estas "florkrono, sed kiu ankaux povas havi pli gxeneralan signifon
de io ringoforma, ekz. "rozario" estas "rosenkrans". Sciantoj de la germana
facile rekonas en la norvega "krans" la germanan "Kranz". Koncerne biciklojn
mi auxdis ankaux la vorton "frikrans" (libera florkrono), kiu memorigas pri
"free wheel".

Nu, eble mi tamen povis respondeti.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2009, 4:17:07 PM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Nu, eble mi tamen povis respondeti.
Mi, tamen, ne povas, eĉ sercinte en itallingvaj paĝaroj pri bicikloj.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2009, 4:30:33 PM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:
> Ĉu ni bezonas linion pri tio?

Jes, ĉar la "kliko" en tiu senco troviĝas en NPIV kaj en Wüster.
Do, bonvole kompletigu la linion:

klik-o (en la senco de ....................................................) --> klik-o

Maksimue 4-5 vortoj.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 29, 2009, 5:53:11 PM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Do, bonvole kompletigu la linion:

klik-o (en la senco de unudirekta mekanika blokilo) --> klink-o

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Jun 29, 2009, 6:15:41 PM6/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

>> Leo:
>> Kiel oni nomas nian "klikon" (1) en aliaj lingvoj, ekz. en la itala?
> Ho, mi ne povas respondi, cxar mi ne bone komprenas, pri kio temas.
> "Palrado" estas al mi nekomprenebla, cxar mi konas la radikon PAL nur kiel
> "senkorola".

Aĥ! Mia kulpo! Mi pardonpetas. Mi stulte skribis palrado anstataŭ la
nederlanda palrad aŭ palwiel, Esperante klikrado.
Klikrado estas rado kun oblikvaj triangulaj dentoj. La kliko estas triangula
peco sur akso. Kutime estas risorteto, kiu puŝas la klikon kontraŭ la
dentojn. En unu direkto la kliko "klikante" glitas super la dentoj, en la
kontraŭa direkto ĝi puŝas kontraŭ la flanko de unu el la dentoj.

En mia el-angla vortaro mi trovas nek "pawl", nek "rach", nek
> "rachet". Ankaux pri la eroj de bicikloj mi ne kompetentas, sed mi scias,
> ke
> bicikloj havas ion, kion oni norvege nomas "krans", vorto, kies plej ofta
> signifo estas "florkrono, sed kiu ankaux povas havi pli gxeneralan
> signifon
> de io ringoforma, ekz. "rozario" estas "rosenkrans".

Ankaŭ en la nederlanda "krans" havas tiujn signifojn. En mekaniko oni uzas
ĝin ankaŭ parolante pri la dentaro de ringoforma dentorado: "tandkrans"

Sciantoj de la germana
> facile rekonas en la norvega "krans" la germanan "Kranz". Koncerne
> biciklojn
> mi auxdis ankaux la vorton "frikrans" (libera florkrono), kiu memorigas
> pri
> "free wheel".

Jes! tiu devas esti la klikrado, kiu libere turniĝas antaŭen ĉe biciklo,
kiam oni ĉesas pedali. Levante la malantaŭan radon de biciklo kaj lanĉinte
ĝin en la antaŭan direkton, vi aŭdos la klikadon de la kliko! Turnante la
radon en la alia direkto, ĝi kuntrenos la pedalojn.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 30, 2009, 1:52:45 AM6/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
klik-o (en la senco de unudirekta mekanika blokilo) --> klink-o
Provizore registrita.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jul 8, 2009, 5:04:11 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
[Senkulpigon mi petas : pro kaprico de mia komputoro la intervorteran streketon mi skribis kelkfoje per "/" (kiel pereklavare mi kutimas), sed kelkfoje per "'"? Tempo mankas por korektado.]
 
2009/6/29, Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:
Francisko skribis:
 Sed "klik/" en Esperanto au ne ekzistas (pri tio mi ne firmas) au havas alian signifon (vidu en la (N)PIV !).
 
Mi uzas "kliko"n parolante pri la ero, kiu france nomiĝas "cliquet", nederlande "pal", kaj estas uzata ekzemple en palrado (roue à cliquet, foje "roue libre", nederlande "palwiel", foje "vrijwiel"), kiu kuntrenas aŭ blokas akson en nur unu direkto. (,,,)
 
     Pro tiu signifo mi (Francisko) skribis : "mi ne firmas". Por veni al firma opinio, chu sufichus "(unu'direkt'a )el'las'il'o", au, eble, "(dent'rad')el'las'il'o", au "(dent'rad'(o'))halt'ig'il'o", au "(rad'dent'(o'))halt'ig'il'o", au eble io alia, au chu vere necesas iu speciala nova radiko, mi bezonos ioman tempon, char mi ne estas specialisto pri dentradoj kaj similajhoj.
 
     SHajnas al mi, ke por la dua NPIV-a signifo de "klik/" "el'las'il'o" bone taugas. Pri la malrekomendindeco de la tria neniu el ni dubos.

Fra Simo

unread,
Jul 8, 2009, 5:29:25 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/6/29, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Leo skribis:
> Ĉu ni bezonas linion pri tio?

Jes, ĉar la "kliko" en tiu senco troviĝas en NPIV kaj en Wüster.
Do, bonvole kompletigu la linion:

klik-o (en la senco de ....................................................) --> klik-o
 
     [Mi supozas, ke, anstatau "klik-o (en la senco de ....................................................) --> klik-o", ni devas legi : "klik-o (en la senco de ....................................................) --> klink-o", kun no post la i.]
 
     Inter la signifoj de "klink/o" kaj de "klik/o" mi vidas diferencojn.  Ambau tiuj siatempe estis samtempe proponitaj de Verax, kio montras, ke chi tiu opiniis ilin certe malsamaj. Mi supozas, ke la respondaj vortoj francaj estis por li respektive "clenche" <klansh> kaj "cliquet" <klike'>.
     Tamen, se la specialistoj opinius, ke la signifo de la unua estas plivastigebla al ankau tiu de la dua, mi povus tion akcepti... kun tiu kondicho, ke entute montrighus, ke nova radiko au novaj radikoj estas vere bezonataj.
     Por tradukado al Esperanto de "klik/o", vidu proponetojn en mia antaua chi-matena mesagho !
     Por tradukado al Esperanto de "klink/o", Grosjean-Maupin <grojhan' mopen'> proponas "lev/rigl/il/o"-n kaj "pord/o/ferm/il/o"-n. CHu tiuj povas sufichi ?
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages