Ĉipo

11 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Jul 2, 2013, 12:39:43 PM7/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
Amikaro,
se iu havas ĉipon enplantitan en sian korpon, kiel li povas esti nomata per unu sola nomo? Ĉu povas esti "ĉipenplantito"? Aŭ ĉu devas esti alia nomo gramatike aŭ teknike pli ĝusta? Se jes, kiu?Ĉu iu scias, ĉu jam ekzistas esperanta nomo pri tio?

Renato Corsetti

unread,
Jul 2, 2013, 3:31:38 PM7/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|    se iu havas ĉipon enplantitan en sian korpon, kiel li povas esti nomata per unu sola nomo? Ĉu povas esti "ĉipenplantito"? Aŭ ĉu devas esti alia nomo gramatike aŭ teknike pli ĝusta? Se jes, kiu?Ĉu iu scias, ĉu jam ekzistas esperanta nomo pri tio?

Mi neniam vidis la radikon "ĉip-" en tiu signifo. En nia listo ni registras "ĉip-a" --> malmultekosta.

Ni komencu diskuti pri la aĵo, kiun oni enpalantas en la homon.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Josenilton

unread,
Jul 2, 2013, 5:14:26 PM7/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
Temas pri neologismo por ico (aŭ integra cirkvito ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Integra_cirkvito )  ). Laŭ mi ĵus kontrolis, ĝi estas ŝajne malmulte uzata en Esperantujo. Mi eĉ emas rezigi ĝian uzon, se aperos pli trafa anstataŭanto.

http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/CX.html#CxIPO



2013/7/2 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2013, 2:10:23 AM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|    Temas pri neologismo por ico (aŭ integra cirkvito ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Integra_cirkvito )  ). Laŭ mi ĵus kontrolis, ĝi estas ŝajne malmulte uzata en Esperantujo. Mi eĉ emas rezigi ĝian uzon, se aperos pli trafa anstataŭanto.
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/CX.html#CxIPO
Mi komprenas, ke 'integra cirkvito' estas io tro longa. Aliflanke 'ico' estas prova slangaĵo en Esperanto sed eble vivopova. La radiko 'ĉip-' ŝajnas al mi neuzebla pro la multaj sencoj.

Se oni uzus la slangaĵon 'ico', eble 'iculo' estus la vorto, kiun vi serĉas.

Josenilton

unread,
Jul 3, 2013, 11:05:08 AM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Amiko Renato,
Mi uzis la indikon de vi (iculon) en artikoleto, kiun mi skribas. Dankegon!
Se aperos estonte iu alia definitiva nomo, ni povos repreni la diskuton.
Amike,
J

2013/7/3 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Fabio Bettani

unread,
Jul 3, 2013, 11:12:38 AM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi timas, ke neniu ajn komprenos tion...


2013/7/3 Josenilton <jota...@gmail.com>:
--
Fabio

Johan Derks

unread,
Jul 3, 2013, 11:18:32 AM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Se oni akceptas 'ico',  mi ne dirus iculo, sed vershajne icportanto.
Oni ja malfacile povas diri, ke enhavi icon por ekz. gardi la korritmon, konsistigas econ de la portanta persono. 
Mi konscias, ke eble oni ankau emas diri rulseghulo k.s., sed tia etikedado ne plachas al mi.
Nur se, ekzemple, oni faras studajhon pri la sociaj kontaktoj de rulseghuloj, mi akceptas tiun nomon,
sed pri specifa persono diri, ke li estas rulseghulo, iculo?
 
Sed mi shatus audi pli da opinioj pri la uzindeco de ic. Mi trovis ankau blato (nomado simila al cimo, ankau insekto, por programeraro).
Kun ic kunmetajhoj povas esti ne facile rekoneblaj: iculo.
Alia dubopunkto estas, ke chip kutime konsistas el dekoj (centoj?) da integritaj cirkvitoj, do - eble - blato = icaro?
 
Amike,
Johan
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 3 juli 2013 8:10
Onderwerp: (la bona lingvo) Ĉip-o (kaj ĉip-a)
--

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2013, 11:31:25 AM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|   Mi uzis la indikon de vi (iculon) en artikoleto, kiun mi skribas. Dankegon!
Dankon al vi! Eventuale la unuan fojon metu piednoton aŭ alimaniere klarigu pri kio temas.

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2013, 12:18:01 PM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Se oni akceptas 'ico',  mi ne dirus iculo, sed vershajne icportanto.
Ankaŭ tio estas ebla.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Josenilton

unread,
Jul 3, 2013, 12:22:33 PM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Sed chu icoportanto ne estus pli facile prononcebla?

2013/7/3 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

ro-esp

unread,
Jul 3, 2013, 8:02:51 PM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op dinsdag 2 juli 2013 18:39:43 UTC+2 schreef Josenilton het volgende:
Amikaro,
se iu havas ĉipon enplantitan en sian korpon, kiel li povas esti nomata per unu sola nomo? Ĉu povas esti "ĉipenplantito"?


Eble simple "cxipito"?

 

Cetere, miaimprese la vorto "cxipo" (de la angla "chip") jam uzatas de la fruaj jaroj okdek. La (versxajne pli novan) terminon IC (de "integrita cirkvito") mi renkontis maljam multajn jarojn poste. Mi neniam sxatis gxin, cxar gxi troe similas la (neoficialan, sed ege praktikan) "icxo" , kaj pro tio ke IC en la nederlanda kaj germana indikas rapidan trajnkonekton.

                                            gxis, Ronaldo N

Josenilton

unread,
Jul 3, 2013, 8:40:21 PM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ niaj komprenoj tie ĉi en Brazilo, ŝajnas, ke integra cirkvito estas la teknologio, kiu en si ne havas difinitan formon kaj ĝenerale faras parton de elektronika aparato, dum CHIP ĝenerale havas formon kaj ĉefe sendependan utiligon. En si ĝi povas esti la aparato mem, kiu fakigas aŭ elektronigas aŭ interligas aferon al sistemo. Vidu aneksitajn ekzemplojn de chip en/sur kreditkarto. Oni diras, ke la chip, kiu enplantiĝas en homan korpon, havas la grandon de rizero. Do ĝi estas vere mikrochip. Resume, povas esti, ke chip estas speco de integra cirkvito, kvankam ne ĉiu integra cirkvito estas chip. Aŭ ĉu ne estas ĝuste tiele?

2013/7/3 ro-esp <ro-...@dds.nl>

--
CHIPO AŬ ICO.bmp

Josenilton

unread,
Jul 3, 2013, 8:12:43 PM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kion vi pensas ankau pri ICO- aux CHIP-ENHAVANTO? Mi opinias, ke ni devas esperantigi la nomon konsiderante la situacion de io kiu estas (enplantita) en iu, nome de la plej ebla klareco de la nocio.

2013/7/3 ro-esp <ro-...@dds.nl>

--

lowenstein, anna

unread,
Jul 4, 2013, 3:04:40 AM7/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komencis demandi min, ĉu ne estus preferinde proponi la vorton
"ĉipo" por oficialigo, supozante ke ĝi estas internacia. (Kompreneble
ĝi havas la saman radikon kiel "ĉipa", kiu tamen ne estas akceptebla
laŭ la normoj de La Bona Lingvo!) Sed rigardante la diversajn lingvojn
en Vikipedio, mi vidas, ke ĝi ne ŝajnas vaste uzata ekster la angla,
dum en pluraj lingvoj oni ja uzas IC. Do, verŝajne IC estus la pli
akceptebla formo. Oni povus skribi ĝin per majuskloj, por montri ke
temas pri mallongigo. Se ĝi populariĝus, poste ĝi povus fariĝi
memstara radiko ic-.
"Chip" kaj "microchip" estas la sama afero. Ankaŭ la prefikso mikro-
estas problema en Esperanto pro la o-finaĵo, kvankam ĝi jam estas
integra parto de la radikoj mikroskop-, mikrob-, mikrofon-.
Anna


________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: giovedì 4 luglio 2013 2.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: Ĉipo

Johan Derks

unread,
Jul 4, 2013, 2:55:59 PM7/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto 'electronic chip' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
25 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
89,2% de la 620.333.492 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 90,3% de 29.680.950,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

47 el 57 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
64,1% de la 4.094.861.104 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 72,0% de 151.778.950,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 4 juli 2013 9:04
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: Ĉipo

Johan Derks

unread,
Jul 4, 2013, 3:09:06 PM7/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna: "Chip" kaj "microchip" estas la sama afero. Ankaŭ la prefikso mikro-

estas problema en Esperanto pro la o-finaĵo, kvankam ĝi jam estas
integra parto de la radikoj mikroskop-, mikrob-, mikrofon-.

Ekzistas kvar oficialaj vortoj komenciĝantaj je mikro: mikrobo (2OA), mikrofono (2OA), mikrometro[1] (2OA), mikroskopo (2OA).
En TdE oni trovas aldone mikrobiologia, mikrofilmo, mikroklimato, mikrokosmo, mikromedio, mikroondo, mikro-organismo, mikroprocesoro, mikrosistema, mikroskopa, mikroskopio, mikrosocio kaj
mikroŝtato.
Plue en ĝeneralaj vortaroj ankaŭ: mikrobicido, mikrobologio, mikrokoko, mikrolito, mikrono, mikropilo, mikrosporo, mikroto kaj mikrotomo[2].
La vortaro Dictionnaire médical français-espéranto
[3] (Dmf-e) entenas grandan nombron da vortoj komenciĝantaj je makro- kaj mikro-. Ankaŭ, sed malpli da ili, en Medicina Esperanta Terminaro[4].

 

B.      Ekzemploj de malsanecoj kun nenormale malgranda korpoparto estas: mikrobrakeco, mikrobuŝeco, mikrocerbeco (anstataŭ mikroencefaleco), mikrofingreco, mikrokapeco, mikrolangeco, mikrolipeco, mikrooreleco (anstataŭ mikroreleco), mikropupileco, mikrostomakeco (anstataŭ mikrogastreco), mikrotestiko (devus esti mikrotestikeco).

 

C.      Dmf-e liveras ankoraŭ vortojn kun makromikro por malsanoj kun aliaj karakterizoj: makroangiopatio (malsaneco de grandaj angioj), makroeritemo (aŭ eritemo: erythema infectiosum), mikroalbuminurio (enesto de malgrandaj kvantoj da urino en la sango),  mikroaneŭrismo (dilatiĝo en parto de la angia sistemo), mikroangiopatio (malsaneco de malgrandaj angioj), mikrocitemio (aŭ mikrocitozomikroĉelozo), mikroskribemo, mikroŝtono (en reno aŭ uretro?).
Se la ĉefvorto estas oficiala vorto, ankaŭ vortoj de ĉi-tiu grupo (mikroskribemo, mikroŝtono) estu Esperantaj vortoj.

Dum la vortaristoj de Dmf-e enkondukis tri komunuzajn specifaĵojn por makro- (grand-, dik- kaj -dilatiĝo), ili ne aŭdacis proponi et-­, maldik- aŭ -ŝrump()o por konkurenci kun mikro-. Tio estas verŝajne kaŭzata de ilia opinio pri pli restrikta rolo de et kiel sufikso kaj ne kiel prefikso.
Mia konkludo: makro- kaj mikro- meritas esti rekonataj de la Akademio de Esperanto kiel fakaj sufiksoj, se temas pri klinikaj malsanoj pri nenormalaj dimensioj de korpopartoj aŭ organoj aŭ pri klinikaj malsanoj. Apud tio pli specifaj variantoj kun komunuzaj vortoj kiaj grand-, dik- kaj ‑dilatiĝo estas eblaj. Tiam la maloj de tiuj vortoj povas formiĝi kun et-­, maldik- kaj -ŝrump()o.

Por la grupo
C ĉi-supre mi diru, ke oni prefiksu makro- kaj mikro- precipe al oficialaj vortoj kaj aliaj membroj de C eble rajtas esti uzataj pro internacieco.

 

Dmf-e = Dictionnaire médical Français-Espéranto


[1] Ĝi havas du signifojn: milono de milimetro kaj mikrodistancmezurilo.

[2] Ankaŭ mikroampero kaj mikrofarado. Vidu pri tio 1.g

----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 4 juli 2013 9:04
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: Ĉipo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages