rekognosk-i

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 15, 2009, 2:49:14 PM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
ege fremda vorto....sendube esp-igo de angla "reconnoiter"
(literumo??), kiu estas krude transprenita de la franca reconnaitre.

Mi supozas ke necesas aldono pri tio, ke ne temas pri junuloj kiuj
jxamboreas ktp, sed pri
armea afero

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Sep 15, 2009, 3:31:14 PM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>ege fremda vorto....sendube esp-igo de angla "reconnoiter"
(literumo??), kiu estas krude transprenita de la franca reconnaitre.

Almenaux cxifoje, la franca ne kulpas.
La esperanta vorto "rekognoski" venas el la latina "recognoscere", de kie (senpere) la itala "riconoscere" kaj la hispana "reconocer", kaj tra apartaj aliigxoj la malnov-franca "reconnoissance" (en moderna franca lingvo, "reconnaissance", krude transprenita en la anglan) kaj la angla "to recognize".

Alia demando estas, cxu uzi aux ne tiun vorton. Persone, mi uzas sendistinge "rekognoski" kaj "skolti" (cetere, en la anglalingva milita terminaro kutime uzata de la landoj apartenantaj al la Nordatlantika Pakto-NATO/ OTAN, oni uzas sendistinge "scout aircraft" kaj "reconnaissance aircraft" por "skolta/ rekognoska aviadilo").
Tamen, estus naive preteratenti, ke per la uzo de "skolti" oni falas el la pluvo en la riveron, cxar ja "skolti" estas kopiajxo (ecx malfacile divenebla) de la angla "scout", do por eviti (veran aux supozatan) francajxon oni uzas anglajxon.
Gxis
Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Sep 15, 2009, 3:35:30 PM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi forgesis diri la plej gravan aferon: kutime mi diras "esplora aviadilo".
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: martedì 15 settembre 2009 21.31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: rekognosk-i

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2009, 3:52:01 AM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
kutime mi diras "esplora aviadilo".
Provizore mi registris:

rekognosk·i (en armea/milita signifo) → esplor·i

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 16, 2009, 12:01:01 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/9/15, Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

Mi forgesis diri la plej gravan aferon: kutime mi diras "esplora aviadilo".
Gxis
Antonio
 
     Se "esplor/" taugas, ni jam ne bezonas la novan radikon "rekognosk/".
     Pro la multeco de la sencoj de "esplor/", chu "observ/" ne estus pli rekomendinda, almenau pri {aviadilo, aeroplano}, el au per kiu oni ja nur desupre observadas, pri kio ghi speciale bone konvenus. Kiam "observ/" malpli bone konvenas, ol "esplor/", mi rekomendas, ke chi tiun oni pliprecizigu per antaumeto de "antau/" (kiu eblus ankau en "(antau/{esplor/observ/}(ad/)a {aviadilo, aeroplano}).
 
     Mi opinias, ke "skolt/" estus proponebla nur post fortraduko de "skolt/o" kun la pli kutima signifo "knabo edukata lau la metodoj de generalo Baden-Powell". Sed shajnas al mi, ke apud "esplor/" kaj au au "observ/" tute ne enecesas serchi ian alian radikon.
 

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2009, 12:22:46 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
(antau/{esplor/observ/}(ad/)a {aviadilo, aeroplano} ).
Mi ne havas fortan ideon. Ni atendu ankaŭ la aliajn.

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Sep 16, 2009, 5:00:28 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Francisko:

 

     Se "esplor/" taugas, ni jam ne bezonas la novan radikon "rekognosk/".

     Pro la multeco de la sencoj de "esplor/", chu "observ/" ne estus pli rekomendinda, almenau pri {aviadilo, aeroplano}, el au per kiu oni ja nur desupre observadas, pri kio ghi speciale bone konvenus. Kiam "observ/" malpli bone konvenas, ol "esplor/", mi rekomendas, ke chi tiun oni pliprecizigu per antaumeto de "antau/" (kiu eblus ankau en "(antau/{esplor/observ/}(ad/)a {aviadilo, aeroplano}).

 

     Mi opinias, ke "skolt/" estus proponebla nur post fortraduko de "skolt/o" kun la pli kutima signifo "knabo edukata lau la metodoj de generalo Baden-Powell". Sed shajnas al mi, ke apud "esplor/" kaj au au "observ/" tute ne enecesas serchi ian alian radikon.
 


Mi respondas:

en la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento, estas cxiam uzata la radiko esplor-, precipe en ligo kun rigard-, do esplorrigard-:

Readmono 1,22: ni sendu antaux ni virojn, kiuj esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon;

 

Readmono 1,24: ili iris, kaj venis al la valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin;

 

Nombroj 13,2: sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan;

 

Num 13,25: ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj (L);

 

Nombroj 13,32: pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis malbonan famon;

 

Nombroj 13,32: la lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn;

 

Nombroj 14,34: lau la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj.

 

Estas kurioze, ke en la Biblio (Malnova Testamento):

1)     trovigxas ankaux “esplorrigardanto”: Jugxistoj 1,24: la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo;

2)     kiam temas pri pasinteco, prave estas uzata la formo “esplorrigardintoj”: Josuo 6,23: la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon (Z);

3)     amuze, en la tuj supra teksto oni parolas pri “junuloj esplorrigardintoj”, kio en la itala egalas al “giovani esploratori”, nome al la itala esprimo por “skoltoj”;

4)     en la Londona traduko de la Nova Testamento, tiuj samaj “esplorrigardantoj” de Josuo 6,23 farigxas … “spionoj”! Hebreoj 11,31: la malcxastistino Rahxab ne pereis, akceptinte la spionojn kun paco. Tio sugestas, ke eble oni povus paroli ankaux pri “spionaj aviadiloj” (en la itala, fakte, oni parolas pri “aerei spia”)

 

 

Koncerne la proponon antauxmeti “antaux-” al “esplor-” aux “observ-”, mi atentigas, ke:

1)     milita esplorado/ observado estas ne nur tiu farata antaux atako, sed ankaux tiu farata post gxi, ekzemple por konstati la damagxojn estigitajn de bombado;

2)     oni esploras/ observas ne nur de supre (per aviadiloj, satelitoj kaj simile) sed ankaux per sxipoj, kaj ecx per surteraj rimedoj.

 

Gxis

Antonio

 

 

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2009, 3:55:09 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Readmono 1,22: ni sendu antaux ni virojn, kiuj esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon;

Se ankaŭ la Biblio samopinias, la linio estas en ordo:

Fra Simo

unread,
Sep 18, 2009, 11:01:19 AM9/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/16 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Francisko:

      Se "esplor/" taugas, ni jam ne bezonas la novan radikon "rekognosk/".

     Pro la multeco de la sencoj de "esplor/", chu "observ/" ne estus pli rekomendinda, almenau pri {aviadilo, aeroplano}, el au per kiu oni ja nur desupre observadas, pri kio ghi speciale bone konvenus ?  Kiam "observ/" malpli bone konvenas, ol "esplor/", mi rekomendas, ke chi tiun oni pliprecizigu per antaumeto de "antau/" (kiu eblus ankau en "(antau/{esplor/observ/}(ad/)a {aviadilo, aeroplano}).

      Mi opinias, ke "skolt/" estus proponebla nur post fortraduko de "skolt/o" kun la pli kutima signifo "knabo edukata lau la metodoj de generalo Baden-Powell". Sed shajnas al mi, ke apud "esplor/" kaj au au "observ/" tute ne enecesas serchi ian alian radikon. 

Mi respondas:

en la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento, estas cxiam uzata la radiko esplor-, precipe en ligo kun rigard-, do esplorrigard-:

Readmono 1,22: ni sendu antaux ni virojn, kiuj esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon;

 Readmono 1,24: ili iris, kaj venis al la valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin;

 Nombroj 13,2: sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan;

 Num 13,25: ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj (L);

[...]

 Koncerne la proponon antauxmeti “antaux-” al “esplor-” aux “observ-”, mi atentigas, ke:

1)     milita esplorado/ observado estas ne nur tiu farata antaux atako, sed ankaux tiu farata post gxi, ekzemple por konstati la damagxojn estigitajn de bombado;

     Tio ne kauzas por ni malfmacilajhon. Kiam la esplorado au observado ne estas antauesplorado au antauobservado, oni, simple, ne antaumetu la vorteron "antau/" ;  kiam tiu konvenas, oni anstataue antaummetu la vorteron "post/".
     CHu ankau tiam oni uzus en la PIV-a lingvo la radikon "skolt/" au "rekognosk/" (alivorte, chu ankau tiam oni uzas en la angla lingvo la verbon "scout" au "reconnoitre") ?  La respondo gravus nur en tia okazo, ke iuj el ni plu pledus por "skolt/" au "rekognosk/".
     Restas antau ni la demandoj, chu ni fortraduku "rekognosk/i" al "esplor/i" senplie, al "esplor/rigard/i", al "observ/(ad/)i" au al pli ol unu el tiuj (tiam kun la necesaj distingigoj !), kaj chu kun au sen antaumeto de "antau/", respektive de "post/".


     JHus mi konstatis, ke en la bonfama vortaro angla-Esperanta de Fulcher kaj Long oni trovas la jenon :
scout (explore), v., skolti, rekogneski
[...]
scout, n., skolto, rekognesk´anto
     Pro tio ni devas aldoni al nia paragrafo pri "rekognosk/i" unu alian, similan, pri "rekognesk/i".

Renato Corsetti

unread,
Sep 18, 2009, 11:26:15 AM9/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Pro tio ni devas aldoni al nia paragrafo pri "rekognosk / i" unu alian, similan, pri "rekognesk / i".
Mi faras tuj!

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Sep 18, 2009, 1:35:05 PM9/18/09
to la-bona-lingvo digest subscribers
Por mi estas strangajxo uzi la saman vorton por rekoni kaj esplori.

Tamen, "esplori" estas pli largxsenca ol kion ni celas. Oni povas
esplori aferon
per intervjuoj, interretumado, konsultado de libroj ktp. Tiujn mi ne
indikus per
verkennen/reconnoiter

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages