Re: solstico [eks: Solstico kaj ekvinokso]

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 26, 2010, 6:06:43 PM12/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj

mi malentuziasmas pri solvoj per 'egaleco" aw "sameco"

Se nun (decembrofino) vi restus ie apud poluso, por vi la tago kaj la
nokto estus..nu, same helaj, kvankam la ekvinokso estas tri monatojn
malproksime

"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Dec 26 11:06AM +0100 ^

>> Provizore ni povus pensi pri

>> ekvinoks-o à tag-nokt-egal-ec-o

>> solstic-o à sun-halt-o

> Mi ?atas ?i tiun solvon de Harri, ?ar cetere ?i plej fidele tradukas
> la originalan > latinan esprimon, kiu la? mi ?uste signifas
> ?halto de la suno (anta? ol reveni).

Kial ni plifirmigu en moderna lingvo tiom ter-centran vidpunkton?

> La japana esprimas ?in per la koncepto ?sun-ekstremo?, kiu anka?
> estus konsiderebla.

La suno aspektas esti globo/sfero, kiumaniere gxi havu ekstremojn?


Fra Simo <fra...@gmail.com> Dec 26 08:04PM +0100 ^

> Estus pli bone traduki la latinan vortoparton "*-stit-*" per "*
> halt/(ad/)*", ol per "*star/*" (kvankam la latina praradiko ja
> estas tiu de
> la verbo "*stare*"), char ne temas pri staro kontraue al kusho,
> sed ja pri
> halt(ad)o kontraue al irado.

mi tion senplue akceptas

> La plej simpla maniero nomi la nunajn tagojn estus per "*
> vintr/o/komenc/igh/o*" kaj la Junifinajn per "*somer/(o/)komenc/igh/o*".

Dependas de en kiu kulturo oni estas. En NL ekzemple, la *kalendara*
somero efektive komencigxas je la 21-a de junio. La *astronomia*
somero plimalpli ankaw, kaj la *meteorologia* somero komencigxas....
mi ne tute memoras, sed je la unua de junio aw julio.
Nelge mi legis ke la sami (laponoj) havas ok sezonojn, do tie ne estus
tiom facile enkonduki la nociojn

> Se oni konsentus kompreni "vintron" kaj respektive "someron" kiel
> duonon de la
> jaro, ne kvaronon, oni povus paroli pri "*vintr/o/mez/o*" kaj "*
> somer/o/mez/o*". Tiu > shovigho de la signifo shajnus tute natura
> kaj estas ofte konstatata, sed mi ne scias, > kiel oni povus per
> simpla maniero senprepare komprenigi, kiusence oni efektive
> komprenas.

Plej bone per vortoj aliaj ol "vintro/somero". Prenindaj el lingvoj
kiuj jam distingas la jarduonojn (aw novebakitaj vortoj)

2010/12/25 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

>> "solstico" al mi kauzas iom da malkomforto, vershajne pro tio, ke en ghi
>> videblas la netradukita latina "sol"; sed se ni ne sukcesas trovi bonan
>> alternativon, ni tamen eble proponu ghin por oficialigo.

> Ni jam havas eblajn elturnighojn sen enlonduko de nova oficiala
> radiko. Kial do ekpensi nun pri ebla oficialigo ? Tion ni faru nur en tia
okazo, ke tio ne-atendite montrighus nepre necesa.

Oficialigo, aw ecx nur propono tia, povas preventi ekuzadon kaj
disvastigon de pluraj sinonimoj - kiel "kunsendajxo" malnecesigis
"alkrocxajxo/anekso/alpendajxo/alligajxo"

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages