INTERFERO

14 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jun 9, 2016, 3:03:49 AM6/9/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
En PIV tiu vorto havas du fizikajn signifojn kaj unu lingvan.
Tamen ĝi estas uzata ankaŭ en medicino parolante pri hormonellasaj
malordigantoj/interferantoj.
https://it.wikipedia.org/wiki/Interferenti_endocrini

Miaopinie ĝi meritas oficialigo, JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2016, 10:37:55 AM6/9/16
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte PIV diras la jenon:


interfer/o

1  Kombiniĝo de du ondaj signaloj (ekz lumfaskoj) de egala aŭ preskaŭ egala frekvenco, el kiu rezultas laŭloke fortigo aŭ malfortigo de la kombina signalo.
2 𝅘𝅥𝅰 Analoga fenomeno en akustiko, kiu kaŭzas la sonbatojn, kiam du samtempaj frekvencoj estas preskaŭ egalaj.
3 Λ Uzo individua k senvola, en iu lingvo, de trajto fonetika, gramatika aŭ leksika de alia lingvo.  paŭso, prunto.
interferi (ntr) Prezenti la fenomenon de interfero.
interfera. Rilata al interfero: interferaj franĝoj, strioj.
interferigi. Estigi interferojn:  interferigaj speguloj (per kiuj oni povas estigi interferon).
interferometro. Aparato, servanta en optiko, por mezuri ondolongojn de lumo surbaze de interfero.
interferometrio. Parto de la fiziko, en kiu oni uzas interferometrojn: interferometriaj metodoj povas servi en la determinado de longoj, esprimotaj kiel obloj de luma ondolongo.

Ĉi tie ni bezonas fakulojn por diri al ni pri la signifoj.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447923868432 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jun 10, 2016, 4:55:10 AM6/10/16
to la bona lingvo
Tiu vorto venas de la latinaj vortoj : inter kaj ferre.
Kompreneble mi konas tiun vorton en fiziko, sed la nocio estas vasta, ĉiam la kerna elemento kompreneble estas:  inter.
Inter'i = manifestiĝi per "inter", Inter'ad'i, tute simple laù mi, signifas interfer'i en ĝiaj multaj sencoj.
"La du ondoj interadas", "Tiuj du notoj interadas aù intervibras", "la interado de tiuj du notoj ĝenas"; "pononcante la vorton "esperanto" pro interado kun la franca lingvo mi nazsonigis ĝin ".
"rigardu la interadajn franĝojn", "interadmezurilo"...
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2016, 6:10:01 AM6/10/16
to ~ listo 'lbl'
Do, Pjer, via propono estas

interfer-i --> inter-i, inter-ad-i

Ĉu ankaŭ "inter-ag-i" povus funkcii?

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2016, 2:27:24 PM6/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/06/2016 om 12:09 schreef Renato Corsetti:
Ĉu ankaŭ "inter-ag-i" povus funkcii?

Laŭ mi jes.

"Interfero" cetere pensigas min pri peco da fero inter du aliaj aĵoj.


Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Jun 11, 2016, 5:56:32 AM6/11/16
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Jes ondoj povas interagi, sed interfer'o estas produkto de interago, do : interagaĵo aù interfaro (t. e. la nuanco inter ago kaj faro, ĉu ne). Fakte mi preferas uzon de far ol tiun de fer, kiel rimarkigis Leo.
Amike, Pjer.

Guillem GB

unread,
Jun 12, 2016, 4:32:32 AM6/12/16
to la bona lingvo
Ondoj povas interagi sen interferi.
Salutas
Guillem

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2016, 4:39:15 AM6/12/16
to ~ listo 'lbl'
Guillem:

​|    ​
Ondoj povas interagi sen interferi.

​Do, kiu estus la signifo de 'interfer-i' laŭ vi?

Amike

Renato
~~~

Pjer

unread,
Jun 13, 2016, 6:19:54 AM6/13/16
to la bona lingvo
Precize protio (la rimarko de Gillem), mi proponis interi/adi en larĝa senco, kaj interad/o aŭ inter'ag'aĵ'o pri fizika produkto de "interfero", kiu estas nova fenomeno produktata de la interago de du ondoj (eventuale stabila = neŝancelebla).
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2016, 10:40:32 AM6/13/16
to ~ listo 'lbl'
Mi ne komprenas pri fiziko kaj interagado de ondoj, sed miprovizore skribus:

interfer-i --> inter-i, inter-ad-i, inter-ag-i, mis-inter-ag-i

Laŭ ĉiuj ricevitaj proponoj. Dr nun bonvolu kritiki tiun linion.

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Jun 13, 2016, 1:32:00 PM6/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Lau' mia cio tio ne estas la signifo de "interfere". Interferi estas transitiva verbo kiu signifas ke estas ag/ado kiu evitas la kutiman rezulton, ofte ĝi estas sinonimo de "obstrukci", au' de "bloki". Pro tio en medicino la substanco "interferono" (produktita de virusoj) kiu interferas (blokas) la reproduktadon de aliaj atakantaj virusoj.

Franklin Montenegro

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Jun 13, 2016, 3:28:43 PM6/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/06/2016 om 19:31 schreef Franklin Montenegro-Rodas:
Lau' mia cio tio ne estas la signifo de "interfere". Interferi estas transitiva verbo kiu signifas ke estas ag/ado kiu evitas la kutiman rezulton, ofte ĝi estas sinonimo de "obstrukci", au' de "bloki". Pro tio en medicino la substanco "interferono" (produktita de virusoj) kiu interferas (blokas) la reproduktadon de aliaj atakantaj virusoj.

Jen plia fako, en kiu oni uzas similan vorton.

Pri la fizika "interferenco" legeblas https://eo.wikipedia.org/wiki/Interfero

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2016, 3:35:35 PM6/13/16
to ~ listo 'lbl'
Franklin:

​|   ​
ofte ĝi estas sinonimo de "obstrukci", au' de "bloki". Pro tio en medicino la substanco "interferono" (produktita de virusoj) kiu interferas (blokas) la reproduktadon de aliaj atakantaj virusoj.

​Ĉu vi kontentus per la aldono de "(en medicino) blok-i"​
 
​?

Amike

Renato​



--

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2016, 3:46:07 PM6/13/16
to ~ listo 'lbl'
Leo:

​|   ​
Jen plia fako, en kiu oni uzas similan vorton.

​Bone. Bonvolu proponi alian aldonon "(en fiziko) ......."​
 

​Amike

Renato



Pri la fizika "interferenco" legeblas https://eo.wikipedia.org/wiki/Interfero

Amike salutas Leo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jun 14, 2016, 12:47:09 AM6/14/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
En fiziko (la unuaj du PIV-signifoj) oni povas uzi "ondkombino"
En medicino, biologio kaj komunsence "interago", aŭ "malordigo=perturbo"
En linguistiko "paŭso" ... subkomprenante el alia alingvo.

Tial interferono egalas al interaganto.
JoKo Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2016, 4:46:49 AM6/14/16
to ~ listo 'lbl'
Rinaldo:

En fiziko (la unuaj du PIV-signifoj) oni povas uzi "ondkombino"
En medicino, biologio kaj komunsence "interago", aŭ "malordigo=perturbo"
En linguistiko "paŭso" ... subkomprenante el alia alingvo.

​Kiel vi ĉiuj scias, mi fakas pri nenio, sed mi povas facile aldoni:
(en fiziko) ondokombino, (en medicino) perturbo [ĉu prefere bloko?], ​(en lingvisktiko) paŭso.

​Kion pensas la teĥnikistoj?

Amike

Renato​

~~~

Leo De Cooman

unread,
Jun 14, 2016, 6:21:44 AM6/14/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/06/2016 om 21:46 schreef Renato Corsetti:
Leo:
​|   ​
Jen plia fako, en kiu oni uzas similan vorton.
​Bone. Bonvolu proponi alian aldonon "(en fiziko) ......."​
 

interferi:

(en fiziko, parolante pri ondoj): (ond)interago. Ekzemple: ondinteragaj franĝoj ( http://vortaro.net/#fran%C4%9Do sub 3)

(en lingvoscienco, parolante pri uzo de fremdlingva regulo): prunto, paŭso, lingva interago [mi ne kompetentas pri tiaj aferoj]

Interferono (ĉelbiologio): parolante pri substanco (proteino) eligita/produktita de virusinfektitaj ĉeloj  [eble: signala/alarma ĉelsubstanco, sed supozeble "interferono" estas oficialiginda faktermino]


Amike salutas Leo



Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2016, 11:06:39 AM6/14/16
to la-bona...@googlegroups.com

Post la konsiloj de Leo la situacio estas:

(en fiziko) ond-o-kombin-o/ond-o-inter-ag-o, (en medicino) perturbo [ĉu prefere bloko?], ​(en lingvisktiko) paŭso.

Momente ni forgesu pri 'interferono'.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447923868432 renato....@gmail.com

Mail priva di virus. www.avast.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jun 14, 2016, 12:03:47 PM6/14/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti

Post la konsiloj de Leo la situacio estas:
(en fiziko) ond-o-kombin-o/ond-o-inter-ag-o
"ondokombino" estas scienca vidpunkto.
Rilate al la efiko, eble pli gravas "(ondo)interago",
aŭ en la komuna uzo "interago"... miaopinie.

... (en medicino) perturbo [ĉu prefere bloko?], ​
perturbo estas neoficilala vorto. Mi preferus "malordiganto"
perturb·i → mal·ord·ig·i, ĝen·i, mis·funkci·ig·i
Krome "bloko" ne ŝajnas al mi tiom koncerna.

Interese ke pri la la "hormonellasaj malordigantoj/interferantoj"
https://it.wikipedia.org/wiki/Interferenti_endocrini
(bv. legi en via nacia lingvo)
ĵus EP (Eŭropa Parlamento) alprenis jenan decidon
EP RIPROĈIS EŬROPAN KOMISIONON PRI LA HORMONELASAJ MALORDIGANTOJ.
La hormonelasaj malordigantoj (aŭ interferantoj) estas la substancoj entenataj
en manĝaĵoj aŭ homaj produktaĵoj, kiuj ellasas hormonojn en la homajn korpojn
kaj modifas la funkciadon de glandoj kiel hipofizo, tiroido, pankreato, gonadoj.
Ili estas konsiderataj tutmonda minaco de la UN-programo pri la medio (Unep) kaj
de la Monda Organizaĵo pri la Sano, ĉar ili pliigas la malsanojn en la homa
hormonosistemo kaj en la sovaĝaj bestoj. Estas sciencaj pruvoj pri la damaĝaj
efikoj en reproduktado (malfekundecon, kancerojn kaj misformaĵojn), en fukciado
de tiroido, de cerbo, de metabolo, en la insulinoproduktado kaj en la pliigo de
superpezeco.

Proksimume en 2010 Eŭropa Komisiono engaĝis alpreni antaŭ la fino de 2013, decidon por science determini kaj reguligi la kemiajn faktorojn kiuj interrilatas kun la hormona agado, kaj kiuj ofte ĉeestas en la homaj manĝaĵoj kaj produktaĵoj.
Konkreta propono entenanta sciencajn kriteriojn pri la difino de hormonelasaj
malordigantoj jam estis preta en marto 2013, post tri laborojaraj kun la eŭropa
centro por esploro. Tamen tiuj kriterioj fine ne estis aprobitaj, ĉar la
komisiono - eble sub lobiaj premoj - decidis antaŭe taksi ilian ekonomian
efikon. Tiel la sciencaj difinoj estis subordigataj al ekonomiaj sekvoj en la
uzo de tiaj interferantoj.

Ankaŭ la EU-tribunalo fine de 2015 verdiktis ke Eŭropa Komisiono malrespektis la unian juron submetante la sciencajn rezultojn al ekonomiaj konsideroj. Kaj tiam, sekve de tiu verdikto, la nuna Eŭropa Komisiono sin devontigis decidi antaŭ la fino de la somero 2015.

Nu, fine EP ĵus aprobis je granda plejmulto rezolucion pri la hormonelasaj
malordigantoj
- je kondamno de Eŭropa Komisiono pro “ne esti obeinta al siaj devoj” ĝin invitante “tuj plenumi ilin”,
- atentigante ke la takso pri la ekonomia efiko ne estis postulata, kaj ke la
komisiono ne povas modifi la taskon al ĝi asignitan.

Tion mi aldonas por komprenigi la specialan uzon de interferantoj, kaj ilian gravecon.
JoKo Rinaldo



Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2016, 12:14:49 PM6/14/16
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Rinaldo, pro la informoj. La diskuto iĝas iom teĥnika. Kion opinias la aliaj?

ro-esp

unread,
Jun 14, 2016, 6:27:16 PM6/14/16
to la bona lingvo


Op donderdag 9 juni 2016 09:03:49 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
Miaopinie ĝi meritas oficialigon

Jes, indas gxin duon-oficialigi, almenaw gxis pli specifaj terminoj haveblas.

Gxis nun, cxiuj eblaj fortradukoj kiujn mi vidis, kawzus pli da konfuzo ol ili solvus..

                                           gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages