Renato:
unik-a [3oa] = unu-nur-a
Mi respondas:
la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento uzas “unu”, “unu sola”, “sola”
(prave, cxar “ununura” ne estas tuj komprenebla kunmetajxo).
Genezo 22,2:
Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon
Genezo 22,12:
nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan
Genezo 41,1:
jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko
Readmono 6,4:
la Eternulo estas unu sola
(noto: en la Evangelio laux Marko 12,29, Jesuo diras “la Eternulo estas unu”)
Nombroj 35,30
unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto
En Luko 7,12 estas esprimo, kiu farigxis kutima en itala lingvo (“figlio unico di madre vedova”):
jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino
Gxis
Antonio De Salvo
la Eternulo estas unu sola
Renato Corsetti:
la Eternulo estas unu sola
Do, kion vi konsilus meti ĉe:
unika [3oa] = ...........................
mi metus: (unu) sola
Amike
Antonio