inerteco

2 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Aug 27, 2011, 2:03:28 PM8/27/11
to La Bona Lingvo
Karaj,

mi vidas en nia listo la jenan linion:

inerci·o ~ sen·mov·ec·o

Tamen ŝajnas al mi, ke ni neniam pritraktis la vorton ĉi-liste.
Al mi ŝajnas ke, en fizika kunteksto, "inercio" facile anstataŭigeblas
per "inerteco". Ekzemple, mi parolus pri "inerteca referenckadro" (IT
sistema di riferimento inerziale, EN inertial frame of reference),
"inerteca forto" (IT forza apparente, EN fictitious force), kaj tiel
plu.

Kion vi opinias? Ĉu "inercio" ŝajnas al vi same uzinda kiel
"inerteco"? Ĉu la linio

inerci·o --> inert·ec·o, sen·mov·ec·o

estus tro aŭdaca?
Amike,

--
Fabio

Leo De Cooman

unread,
Aug 27, 2011, 5:26:03 PM8/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/08/2011 20:03, Fabio Bettani skribis:

> Kion vi opinias? Ĉu "inercio" ŝajnas al vi same uzinda kiel
> "inerteco"? Ĉu la linio
>
> inerci·o --> inert·ec·o, sen·mov·ec·o

Se temas pri fiziko, mi ne tradukus "inercion" per "senmoveco". Fakte
temas pri "malemo ŝanĝi moviĝostaton".

La radikon"inert" mi precipe konas el kemio. Ĝi estas oficiala radiko.

ReVo proponas por inercio: 1. mensa inerteco kaj 2. = inerteco

Fakte min ne tre kontentigas la fortraduko "senmoveco". Iu mortas pro
SIA "inercio", kiam li kun alta rapideco kolizias kontraŭ muro. Laŭ mi
ne eblus aserti, ke li mortis pro SIA "senmoveco", (ja pro la senmoveco
de la muro).

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Aug 28, 2011, 5:09:24 PM8/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Momenta kaj parta reago mia, eble de mi korektota (reiri al miaj notoj pri la PIV estus por mi hodiau tro malfacile) : Pro la firma Zamenhofeco, mi ne sentas min inklina al fortradukado de "inerci/o" kun tiu signifo, lau kiu Z. ghin uzas (kun sencoj proksimaj al "rutinemo, ne-shanghemo je la kutimaj kondutoj", au al "ne-agemo, maldiligento"). Mi ne havas firman opinion, chu estas bone havi por tiu sama vorto ankau la fizikistan signifon ("emo persisti en sia movigho [au senmoveco]", kiun oni povus vastigi al aliaj sencoj ankau fizikaj, ekzemple pri varmeco) ;  chi tiun oni eble povus fortraduki al "ne-shangh/igh/em/o".

     Estus pli facile fortraduki la vorton "inert/a" (eble al "ne-re/ag/em/a" ;  por la hhemia uzado eble pli bone konvenus "ne-lig/igh/em/a" au io simila).


2011/8/27 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

Karaj,

mi vidas en nia listo la jenan linion:

inerci·o ~ sen·mov·ec·o
 
[...]
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Guillem GB

unread,
Aug 28, 2011, 6:06:30 PM8/28/11
to la bona lingvo
Saluton,

"Inercia referenckadro" eble pli taûgas. Temas cxi tie pri koncepto,
ne pri kvalito aû karaktero laû koncepto. Do, temas pri adjektivo, ne
pri sufikso.

Tamen oni povus diri inerteco de tia forto, kiel inercia karaktero de
tia forto.

Tion mi opinias.Salutas,

Guillem

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Aug 29, 2011, 2:08:32 PM8/29/11
to la bona lingvo
Mi pensas alie. Unue, ni vidu la difino che la PIV:
inercio: 1. Eco de la materio, pro kiu ghi emas, kiam senmova, resti
senshanghe tia, kaj, kiam movighanta, daurigi senshanghe sian movon.
2.(figurascence) Emo de psiko ripetadi senshanghe la
samajn opiniojn ka rezisti al chiaj modifoj de siaj kutimoj.
La PIV ankau mencias, ke la vorton uzis Zamenhof.
Do, por mi "inercio" signifas rezisto por shanghi, au de materio au de
menso.
Mi pensas, ke ni povus nur proponi:
inerci-o ~ (parolante pri psiko) neshanghemeco
Sed, por fizika signifo, mi pensas, ke ni ne devas proponi shanghon.
Fizika signifo de inercio estas vere preciza, ech ghi estas la unua
legho de la mehhaniko de Newton. Kvankam Z ne enhavigis ghin en
Fundamenta vortaro, li uzis ghin, kiel PIV mencias.
Amike,
Luis Raudón
Akapulko, Meksiko.

Fra Simo

unread,
Aug 29, 2011, 3:35:49 PM8/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/8/29 Luis Ignacio Raudón Uribe <lra...@gmail.com>


La PIV ankau mencias, ke la vorton uzis Zamenhof.
Do, por mi "inercio" signifas rezisto por shanghi, au de materio au de
menso.
Mi pensas, ke ni povus nur proponi:
inerci-o ~ (parolante pri psiko) neshanghemeco
Sed, por fizika signifo, mi pensas, ke ni ne devas proponi shanghon.
Fizika signifo de inercio estas vere preciza, ech ghi estas la unua
legho de la mehhaniko de Newton. Kvankam Z ne enhavigis ghin en
Fundamenta vortaro, li uzis ghin, kiel PIV mencias.
 
      Atentu, ke lau la paragrafo en la NPIV pri "inerci/o", Z ne uzis tiun vorton kiel fizikistan terminon, sed nur lau la dua tiea difino !

___________________________

renato corsetti

unread,
Aug 30, 2011, 2:38:18 PM8/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Luis:

> Sed, por fizika signifo, mi pensas, ke ni ne devas proponi shanghon.
Fizika signifo de inercio estas vere preciza, ech ghi estas la unua
legho de la mehhaniko de Newton.

Kiel oni diras en la hispana por la koncepto fizika kaj por la ĝenerala inerteco?

Amike

Renato


Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Aug 30, 2011, 3:16:32 PM8/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
En hispana estas la sama vorto (inercia) por fizika kaj por ordinara lingvo.

Franklin

2011/8/30 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Aug 30, 2011, 3:41:54 PM8/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Franklin:

 

|   En hispana estas la sama vorto (inercia) por fizika kaj por ordinara lingvo.

Ankaŭ en la itala. Mi volis ĝuste argumenti, ke se hispanoj povis malkovri Amerikon, havante nur unu vorton, ankaŭ esperantistoj povus fari ion similan.

Amike

Renato

 

Fra Simo

unread,
Aug 30, 2011, 4:28:40 PM8/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/8/30 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Franklin:

 

|   En hispana estas la sama vorto (inercia) por fizika kaj por ordinara lingvo.

Ankaŭ en la itala. Mi volis ĝuste argumenti, ke se hispanoj povis malkovri Amerikon, havante nur unu vorton, ankaŭ esperantistoj povus fari ion similan.

     CHu en la jaro 1492-a la fizikista signifo de la hispana "inercia" jam estis uzata ?
     Ankau kun jesa respondo al tiu demando, la rezonado estus malbona au, almenaue, malforta. La hispana vorto "oración" egale signifas "parolado", "pregho", kaj (se mi ne eraras) "frazo".  CHu ni sekve havu en Esperanto nur unu solan vorton ?

antonio...@tiscali.it

unread,
Aug 30, 2011, 6:11:59 PM8/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Ankaŭ en la itala. Mi volis ĝuste argumenti, ke se hispanoj povis malkovri Amerikon, havante nur unu vorton, ankaŭ esperantistoj povus fari ion similan.

Mi dirus “konkeri”, pli ol “malkovri”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Aug 30, 2011, 7:04:02 PM8/30/11
to la bona lingvo
Nur por respondi al Renato pri unu au du vortoj en la Hispana, mi
diros, ke en la hispana, estas alia vorto, tre simila al
"inercia" (pr. inersia), kiu estas "inerte" (pr. inerte), kiu estas
nur adjektivo, kaj signifas senmova, nereagema. Tiu vorto estas ofte
uzata por priskribi kadavron au shtonon kaj ne havas kprespondan
nomon. La nomo "inercia", traduko de inercio, estas uzata kaj por la
fizika signifo kaj por la "ordinara" au figurasenca signifo, t.e.
kutimo, neshangheco, k.t.p. kaj anaku havas korespondan adjektivon:
"inercial" (pr. inersiál) kaj signifas inercia. Mi supozas, ke en la
Itala okazas io simila.
Nepre, mi devas memorigi vin, ke la diskuto devas konsideri la difinon
en E-o kaj ne tiun de aliaj (naciaj) lingvoj.

Amike,
Luis Raudón
Akapulko, Meksiko

On 30 ago, 14:41, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2011, 2:33:22 AM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Luis:

> Mi supozas, ke en la Itala okazas io simila.

Efektive jes! Sed, kiel vi vidas temas pri vortoj el la sama radiko.

Amike

Renato


Guillem GB

unread,
Aug 31, 2011, 3:11:29 AM8/31/11
to la bona lingvo


On 30 ago, 20:38, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
>
> Kiel oni diras en la hispana por la koncepto fizika kaj por la ĝenerala inerteco?

Oni diras inercio->inercia
inerteco->"inercidad" (tiun votornon oni ne uzas) :Oni
dirus: "caracter inercial" ->inercia karaktero
. Nur tre malofte ni uzus "inerteco"-n, cxar tiu vorto temas pri
karaktero ne kiel adjektivo. Ek: simpla vorto au simpleco .

Ankaû "Demokratio" au "demokrateco de tiu sistemo".

Jes, inercia principio estas angul-sxtono de la Fiziko. Ecx Einstein
diris tion, se mi bone memoras, en la libro pri Gxenerala RelativECO.

Amike,

Guillem

Harri Laine

unread,
Aug 31, 2011, 4:18:43 AM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
renato demandis al Luis:

> Kiel oni diras en la hispana por la koncepto fizika kaj por la ĝenerala inerteco?

Kvankam temis pri la hispana, mi aldonas scieron pri la finna.

Certe fizikistoj konas ankaŭ la fremdvorton "inertia", sed ĝenerala
oni uzas por la fizika koncepto unu el la vortoj

hitaus (malrapideco)
jatkavuus (daŭremo, pluemo)

Eblas eĉ iom distingi inter tiuj vortoj, ekz. kiu el ili donas pli
taŭgan difinon al la unua baza leĝo de mekaniko.

Mi ne komprenas, kial ni bezonus du apartajn radikojn, unu por la
fizika kaj alian por ĝenerala signifo. Ankaŭ psikologio eble do
bezonus sian propran fakan radikon, ĉu? – "Inerta, inerto, inerteco,
inerteca" ŝajnas sufiĉaj al mi. (Malgraŭ la Zamenhofeco de "inerci",
mi preferas la oficialan "inert" kaj ĝiajn derivaĵojn. Ambaŭ radikoj
ŝajnas plu uzataj.)

Mi rigardetis en Vikipedion, kaj rimarkis, ke iu (mi tre suspektas ke
estas unu samlistano nia) ĵus komencis okupiĝi pri inert-rilataj
artikoloj, kaj ekverkis jam komencon de "Inerto (fiziko)". Bone! Mi
legis tie ankaŭ iometon de longa artikolo titolita "Inercia kadro de
referenco", kiu estas lingve netolereble fuŝa, vera teruraĵo. Ke oni
bonigu tiajn artikolojn estas eĉ pli grave ol havi iujn liniojn en SSV.

Estus bone provi la vortojn ankaŭ en realaj kuntekstoj, ekz. en fiziko
kaj tekniko por la anglaj "inertial navigation system, inertial force,
flywheel (PIV inercirado), moment of inertia" ktp.

Nia linio povus esti ekz.

inercio -> inerto, inerteco, neŝanĝemo, malvigleco

Amike
Harri

Fabio Bettani

unread,
Aug 31, 2011, 4:24:07 AM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi rigardetis en Vikipedion, kaj rimarkis, ke iu (mi tre suspektas ke estas
> unu samlistano nia) ĵus komencis okupiĝi pri inert-rilataj artikoloj, kaj
> ekverkis jam komencon de "Inerto (fiziko)".

Jes, mi. Sed poste mi haltis, atendante la evoluon de nia diskuto.

Efektive, dum verkado mi ne sentis bezonon pri la radiko "inerci-",
kaj eĉ pri "inerteco" (ŝajnas, ke "inerto" tute bonas por tiu rolo).
Sed la artikolo (kaj la rilataj artikoloj kiujn mi ekverkis) estas tre
supraĵa, do povus esti, ke mi preteratentas ion.

> Estus bone provi la vortojn ankaŭ en realaj kuntekstoj, ekz. en fiziko kaj
> tekniko por la anglaj "inertial navigation system, inertial force, flywheel
> (PIV inercirado), moment of inertia" ktp.

Mi uzus "inert-" aŭ "inerteca" en ĉiuj tiuj esprimoj. (ekz. Inerteca
forto, Inertmomanto)

> inercio -> inerto, inerteco, neŝanĝemo, malvigleco

Ŝajnas al mi bone, ke "inerto" aperu unualoke en la linio.
Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2011, 4:36:01 AM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> Ke oni bonigu tiajn artikolojn estas eĉ pli grave ol havi iujn liniojn en
SSV.

Vi pravas! Ni esperu ke kelkaj el niaj junaj membroj, kiuj facile distingas
inter komputilo kaj muso kaj manovras ilin facile, faros tion.

> Nia linio povus esti ekz.

Roma locuta est, causa finita est (= Romo parolis, la jura disputo finiĝis =
en nia situacio: mi registris tion, kion proponis Harri).

Amike

Renato

winmail.dat

renato corsetti

unread,
Aug 31, 2011, 4:37:56 AM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

> Jes, mi.

Do, estas vi, tiu, kiu distingas inter muso kaj komputilo.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Aug 31, 2011, 1:47:32 PM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Pravas Antonio, ke Renato supozeble celis ne nur la malkovron de Ameriko, sed precipe ties ekposedon kaj regadon.
     Al la vorto "konker/i" mi preferus "ek/posed/i" au "(milit/)akir/i",  kiuj konsistas el vorteroj Fundamentaj, dum shajnas al mi, ke "konker/i" estas Kabe-a francajho, oficialigita nur en la kvara Oficiala Aldono el la jaro 1929-a.


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages