Re: iga ajxo/igajxo

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 5, 2008, 10:05:10 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Tues 28 Oct 2008 07:27
From: Renato Corsetti


>> fosa ajxo/fosajxo
>> skriba ajxo/skribajxo
>> mangxa ajxo/mangxajxo
>> kuira ajxo/kuirajxo
>> trancxa ajxo/trancxajxo


>fakte en ĉiuj tiuj ekzemploj temas pri fosITa aĵo, skribITaĵo, ktp.,
>kiujn oni same komprenas pro la leĝo de neceso kaj sufiĉo.


eble, kaj do?

>sed el tio ne povas sekvi ke oni ŝanĝas la ĝeneralan regulon
>de vortfarado en esperanto pro kiu mortiga aĵo aŭ mortig-aĵo
> estas aĵo por mortigi.

Cxu ci sxercas? Por mi, mortiga ajxo estas ajxo PER kiu oni
mortigas, dum mortigajxo estas tio kion oni mortigas aw tio
kio ekestis per tiu mortigo

Francesco donis kiel ekzemplo:

> shmir/ajh/o


Tie klaras ke temas pri la afero KIUN oni sxmiras, kaj ne pri
PER kiu oni sxmiras.

Cetere mi tute agnoskas la distingon inter "kovrilo" kaj "kovrajxo".

Cxu iu konas ekzemplon de situacio en kiu " ***IGajxo" signifas
tion per kiu oni ***igas ?

gxis, Ronaldo

============================================================================
==
TOPIC: tuberkuloz/o, ftiz/o
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/2702688ba
d9ed59a?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 2 ==
Date: Tues 28 Oct 2008 05:57
From: "ro-esp"


Date: Fri 24 Oct 2008 20:23
From: "Fra Simo"
> >cxu "ftizo" estas pli (mal)bona ol "tuberkulozo"?

> Char Fundamenta, "*ftiz/o*" estas bona.

mi ne certis prie, pro tio mia demando: de kiuj lingvoj
la parolantoj rekonus la vorton ftizo?
Iu ja jam faris imponan liston de popoloj kiuj rekonus
"tuberkulozo"-n, kaj al tiu ecx mankis la nederlanda..

gxis, Ronaldo


== 2 of 2 ==
Date: Tues 28 Oct 2008 17:56
From: "Fra Simo"


2008/10/28 ro-esp <ro-...@dds.nl>

>
> Date: Fri 24 Oct 2008 20:23
> From: "Fra Simo"
> > >cxu "ftizo" estas pli (mal)bona ol "tuberkulozo"?
>
> > Char Fundamenta, "*ftiz/o*" estas bona.
>
> mi ne certis prie, pro tio mia demando: de kiuj lingvoj
> la parolantoj rekonus la vorton ftizo?


Nur tio nepre gravas, ke la konantoj *de Esperanto* ghin rekonos.
Sed levighas la demando, chu oni povas vastigi la signifon de "ftiz/o"
al chiuj formoj de la malsanospeco, au chu oni devas ghin limigi nur al la
formoj pulmaj.

============================================================================
==
TOPIC: urlio
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/3547b436a
24ffbf7?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 2 ==
Date: Tues 28 Oct 2008 14:24
From: "ro-esp"


kiom mi memoras de tiu malsano, kiun mi ja havis kiel infano,
gxi ne *brulumis*. Gxi doloris alimaniere

gxis, Ronaldo


== 2 of 2 ==
Date: Tues 28 Oct 2008 17:51
From: "Fra Simo"


2008/10/28 ro-esp <ro-...@dds.nl>

>
> kiom mi memoras de tiu malsano, kiun mi ja havis kiel infano,
> gxi ne *brulumis*. Gxi doloris alimaniere
>
Ghi eble ne impresis al vi, kiel *brulo*. Sed ghi ja estis
*brulumo*(se la kutimaj difinoj ne estas eraraj).

============================================================================
==
TOPIC: (la bona lingvo) opci-o
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/7dff2a2d6
be97755?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 1 ==
Date: Tues 28 Oct 2008 17:48
From: "Fra Simo"


2008/10/27 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

> Ronaldo:
>
> bonvolu forstreki la lastan
>
> Forstrekita!
>
Forstreki el kio la lastan kion ?


============================================================================
==

You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo"
group.

To post to this group, send email to la-bona...@googlegroups.com or
visit http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo

To unsubscribe from this group, send email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com

To change the way you get mail from this group, visit:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

To report abuse, send email explaining the problem to ab...@googlegroups.com

============================================================================
==
Google Groups: http://groups.google.com/?hl=eo

Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2008, 10:25:54 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo demandis:

Cxu iu konas ekzemplon de situacio en kiu " ***IGajxo" signifas
tion per kiu oni ***igas ?

Mi jam antaue citis el PMEG:

kovri → kovraĵo = io, per kio oni kovras
amuzi → amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi
fini → finaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Nov 5, 2008, 11:12:39 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/11/5 ro-esp ro-...@dds.nl
Francesco donis kiel ekzemplo:

>     shmir/ajh/o

Tie klaras ke temas pri la afero KIUN oni sxmiras, kaj ne pri
PER kiu oni sxmiras.
     Shajnas ke ne temas pri la signifo de sufikse uzata "ajh/", sed ke la vorton "shmir/i" Ronaldo kaj mi ne samamaniere komprenas kaj au au volas uzi.
     Citajhojn ekzemplajn oni trovas interalie en la NPIV.
 
     Amike salutas                                             Francisko

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 1:27:24 PM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Por mi, mortiga ajxo estas ajxo PER kiu oni
mortigas
Mi ne neis tion.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 6, 2008, 12:59:46 PM11/6/08
to la bona lingvo
Marcos, mi eksplicite majuskligis *IG*, do oni donu ekzemplojn kiuj
entenas *ig*-on

gxis, Ronaldo

ro-esp

unread,
Nov 6, 2008, 1:09:05 PM11/6/08
to la bona lingvo


On 5 nov, 17:12, "Fra Simo" <fras...@gmail.com> wrote:
> 2008/11/5 ro-esp ro-...@dds.nl
>
> > Francesco donis kiel ekzemplo:
>
> > >     shmir/ajh/o
>
> > Tie klaras ke temas pri la afero KIUN oni sxmiras, kaj ne pri
> > PER kiu oni sxmiras.
>
>      Shajnas ke ne temas pri la signifo de sufikse uzata "*ajh/*", sed ke la
> vorton "*shmir/i*" Ronaldo kaj mi ne samamaniere komprenas kaj au au volas
> uzi.

Mi sxmiras buteron/marmeladon sur pano, per trancxilo.
Aliaj eble sxmiras kremajxon sur la hawton per spatelo

>      Citajhojn ekzemplajn oni trovas interalie en la *NPIV*.

Unue, mi opinias tiajn komentojn iom ofendaj, precipe se ne estas
indikita la pagxo.
Komentojn kiaj "vi povas legi tion interrete" aw "en tiu aw alia libro
tio legeblas" mi
samkiale ne akceptas.

Due, mi ne sentas min ligita al PIV, precipe ne al ties strangajxojn
kaj francismojn.

gxis, Ronaldo

Tomaž Longyka

unread,
Nov 6, 2008, 3:26:50 PM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Marcos, mi eksplicite majuskligis *IG*, do oni donu ekzemplojn kiuj
> entenas *ig*-on

Ronaldo, bonvolu kelkajn el multaj (uz)eblaj:

-forigi > forigaĵo (=forigita aŭ forigata aĵo)
-fortigi > fortigaĵo (=fortigita aŭ fortigata aĵo)
-plibonigi > plibonigaĵo (=plibonigita aŭ plibonigata aĵo)
-troigi > troigaĵo (=troigita aŭ troigata aĵo) / troi > troaĵo (troa aĵo)
-limigi > limigaĵo (=limigita aŭ limigata aĵo)
-enarkivigi > enarkivigaĵo (=enarkivigita aŭ enarkivigata aĵo)
En la supraj ekzemploj la radikoj estas ecaj (for-a,
fort-a, pli-bon-a, tro-a) aŭ stataj (havanta limon, enarkiva).

-trinkigi > trinkigaĵo (=aĵo trinkigita aŭ trinkigata al iu)
/ trinki > trinkaĵo (=trinkita aŭ trinkata aĵo) /
-sciigi > sciigaĵo (=aĵo sciigita = informo)
scii > sciaĵo (=aĵo sciata aŭ, laŭpive, informo (?))
En tiuj du ekzemploj la radikoj estas agaj.

Ktp.

Amike
Tomaĵ


HIROTAKA Masaaki

unread,
Nov 6, 2008, 7:45:28 PM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp <ro-...@dds.nl> skribis:
>... mi eksplicite majuskligis *IG*, do oni donu ekzemplojn kiuj
>entenas *ig*-on

afrodizi/ig/ajx/o
bel/ig/ajx/o
ebri/ig/ajx/o
gust/ig/ajx/o
kaze/ig/ajx/
kviet/ig/ajx/o
moder/ig/ajx/o
plen/ig/ajx/o
re/fresx/ig/ajx/o
sek/ig/ajx/o
trankvil/ig/ajx/o

Ili estas ajxoj, per kiu oni *-igas.

Amike

Vastalto

Pilar Otto

unread,
Nov 7, 2008, 3:00:56 AM11/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž, vi sxajne pravigas Ronaldon, kiu esprimis la opinion, ke "mortigajxo"
estas "ajxo mortigita", dum "mortiga ajxo" estas ajxo, kiu mortigas.
Konsiderante tion, rigardu viajn proprajn ekzemplojn!

Otto

Tomaž Longyka

unread,
Nov 7, 2008, 9:19:22 PM11/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Tomaž, vi sxajne pravigas Ronaldon, kiu esprimis la opinion, ke
>"mortigajxo"
>estas "ajxo mortigita", dum "mortiga ajxo" estas ajxo, kiu mortigas.
>Konsiderante tion, rigardu viajn proprajn ekzemplojn!

Vastalto:


> afrodizi/ig/ajx/o
> bel/ig/ajx/o
> ebri/ig/ajx/o
> gust/ig/ajx/o
> kaze/ig/ajx/
> kviet/ig/ajx/o
> moder/ig/ajx/o
> plen/ig/ajx/o
> re/fresx/ig/ajx/o
> sek/ig/ajx/o
> trankvil/ig/ajx/o

> Ili estas ajxoj, per kiuj oni *-igas.

> Vastalto
------------------------------------
Respondo al Otto:

"Mortigaĵo" = "aĵo mortigita"
"mortiga aĵo"= "mortiga ilo" = "mortigilo".

Ŝajnas, ke mortigaĵo kaj mortiga aĵo ne havas la saman sencon.
Se ili havus, Eo ne bezonus la sufikson -il-. Mi kredas, ke ni devas
paciĝi kun la tieco de la lingvo.

Respondo al Vastalto:

afrodizi/ig/ajx/o
bel/ig/ajx/o
ebri/ig/ajx/o
gust/ig/ajx/o
kaze/ig/ajx/
kviet/ig/ajx/o
moder/ig/ajx/o
plen/ig/ajx/o
re/fresx/ig/ajx/o
sek/ig/ajx/o
trankvil/ig/ajx/o

Ili ne estas ajxoj, per kiuj oni *-igas, sed aĵoj , kiuj estas igitaj. Do,
kiuj estas rezulto de igado. Por signi aĵojn, per kiuj oni igas (=igiloj),
Eo uzas la jenajn vortojn, faritajn per la sufikso -il-:

> afrodizi/ig/il/o
> bel/ig/il/o
> ebri/ig/il/o
> gust/ig/il/o
> kaze/ig/il/o
> kviet/ig//o
> moder/ig/il/o
> plen/ig/il/o
> re/freŝ/ig/il/o
> sek/ig/il/o
> trankvil/ig/il/o

Amike
Tomaĵ

HIROTAKA Masaaki

unread,
Nov 7, 2008, 10:09:59 PM11/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž Longyka <tom...@volja.net> skribis:

>Ili ne estas ajxoj, per kiuj oni *-igas, sed aĵoj , kiuj estas igitaj. Do,
>kiuj estas rezulto de igado.

Vi maltrafas.
Bonvolu legi el la Malnova Testamento:
Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: Vinon kaj ebriigajxon ne
trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de
kunveno, por ke vi ne mortu.

Kion signifas tiu "ebriigajxo"?

Malebrie

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2008, 4:23:21 AM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto (citante Dion, aŭtoron de la Biblio):
Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:  Vinon kaj ebriigajxon ne 
trinku
Fakte mi mem komprenas ke "ebriigaĵo" estas "aĵo por ebriigi", "aĵo, kiu igas (onin) ebria".

Same pri "mortigaĵo". Mi ne sentas malsamecon inter "mortigaĵo" kaj "mortiga aĵo". Tio povas dependi de influoj de mia lingvo.

Kiam Paŭlo mortigas Petron per veneno, Paŭlo estas la mortiganto, Petro estas la mortigato (mortigat(a )aĵo) kaj la veneno estas la mortig(a )aĵo.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages