Gratifiko

5 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Oct 6, 2015, 12:10:46 PM10/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉar "gratifik" estas neoficiala radiko, mi uzis "kromsalajr".

Ĉu aldoni al SSV:
gratifik-o --> krom-salajr-o
?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2015, 1:36:16 PM10/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

|   gratifik-o --> krom-salajr-o

Tion mi aldonas. Kritikoj al ĉi tiu linio estas bonvenaj.

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Oct 7, 2015, 6:08:16 AM10/7/15
to la bona lingvo
bone, ĉu ankaù "salajrdonaco" ?
Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Oct 7, 2015, 9:17:31 AM10/7/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/10/2015 om 12:08 schreef Pjer:
> bone, ĉu ankaù "salajrdonaco" ?

Por mi, jes. Sed ĉu la impostisto akordos, tion mi ne scias :-)

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 7, 2015, 10:06:23 AM10/7/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi preferas "kromsalajro".
Ne ĉiam temas pri donaco,
pleje temas pri interkonsento inter laboristoj kaj entreprenistoj
JoKo Rinaldo

ro-esp

unread,
Oct 11, 2015, 7:31:36 PM10/11/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Se mi bone komprenas la aferon, ni nepre NE uzu la vorton "salajro". La salajro mem ja estas fiksita en kontrakto ktp. La gratifiko povas esti ne mona sed materia aw ecx serva. Ekzemple se oni rajtas uzi la awtomobilon de la firmao por siaj propraj vojagxoj, aw konstruajxon de la firmao por sia festo.

                              gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages