Mi jam diris tion ĉi al Rodrigo, sed mi ripetos ĝin kiel kontribuon al la diskuto. Kaj mi proponas al Rodrigo aliĝi al la nova diskutgrupo ĉe https://groups.google.com/g/labonalingvo, kie eble troviĝas pli aktivaj partoprenantoj (sed ankaŭ tie, silentoj estas oftaj).Brulumo ne vere rilatas al brulo. Sed la postafikso "um" povas krei novan vorton eĉ se ĝi ne havas klaran rilaton al la antaŭa radiko. Alia ekzemplo: ĉu malvarmumo vere rilatas al malvarmo? Ne vere, sed tia estas la vorto.
Por mi, brulumo kaj inflamo estas same facilaj por lernantoj kaj uzantoj. Ĉiu estas aparta radiko, kiun oni devas lerni. Vortdevene, brulumo venas de "brul" kaj inflamo venas de "flam", kaj tiusence ambaŭ estas same mallogikaj. Sed vortoj ne estas ĉiam logikaj, kaj tio ne vere estas problemo por lingvo, ĉar lingvo ne estas logikaĵo. Ĝi estas ilo por komunikado, kaj se la koncepto esprimita estas komprenita, ĉio estas en ordo. Mia denaska lingvo, la angla, estas plena je mallogikaĵoj. Inter la du ebloj, brulum' estas parto de la netuŝebla fundamento, do mi kredas, ke ni respektu tion. Mi ne antaŭvidas, ke la malforta rilato al brulo kaŭzos problemojn por interkompreno.--On Thursday, May 14, 2026 at 3:04:26 PM UTC-4 rodrig...@gmail.com wrote:Dankon, Leo.Att. Dr. RODRIGO A. RAMIREZ Z.El contenido de este documento y/o sus anexos son para uso exclusivo de su destinatario intencional, contiene información privilegiada y no puede ser usado ni divulgado por personas distintas de su destinatario. Si usted no es el destinatario intencional de este documento por favor Infórmenos de inmediato y elimine el documento y sus anexos. Está prohibida su retención, grabación, utilización o divulgación con cualquier propósito.El jue, 14 may 2026, 12:08 p. m., 'Leo De Cooman' via la bona faka lingvo <la-bona-f...@googlegroups.com> escribió:
Op 14/05/2026 om 11:40 schreef Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga:
> Ĉu la silento signifas ne kompetenteco por opinii?
Mia persona silento estas nekompetento opinii pri medicinaj terminoj.
Amike salutas Leo
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona faka lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-faka-li...@googlegroups.com.To view this discussion, visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-faka-lingvo/dfb184dc-9302-4635-946b-392e4db02842%40telenet.be.
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona faka lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-faka-li...@googlegroups.com.
To view this discussion, visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-faka-lingvo/f0799bbe-e7b5-48be-a32f-caefca029503n%40googlegroups.com.