honorofice

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 4, 2011, 11:56:40 AM8/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Law mi temas pri germanismo, internacie apenaw komprenebla. Do mi proponas:

honorofice--> sensalajre


gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Eduardo Trápani

unread,
Aug 4, 2011, 4:22:14 PM8/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Law mi temas pri germanismo, internacie apenaw komprenebla. Do mi proponas:
>
> honorofice--> sensalajre

Kie aperas tiu vorto? En kiu kunteksto? Por povi scii unue ĉu indas
havi linion kaj du ĉu, ekzemple, la ĝusta fortraduko estus "sensalajre"
aŭ "senhonorarie".

Eduardo.

antonio...@tiscali.it

unread,
Aug 5, 2011, 12:04:07 PM8/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp

>Law mi temas pri germanismo, internacie apenaw komprenebla. Do mi proponas:

honorofice--> sensalajre


Laux mi, ne temas (nur) pri germanismo.
En itala lingvo, la adjektivo "onorario" (el la latina "honorarius", siavice el la substantivo honos-honoris = honoro) signifas:
1) donita por honoro: honora membro, honora prezidanto;
2)"honorofica", en la senco, ke la koncernato ne praktikas difinitan agadon profesie, sed ekster la vicoj de la ordinara strukturo; ekzemple, en Italujo, krom la profesiaj jugxistoj, ekzistas miloj da honoroficaj jugxistoj por la pli malgravaj jugxaferoj, kiuj ne apartenas al la jugxistaro (ordinare ili estas pensiitaj jugxistoj, aux advokatoj), sed alflankigxas al la profesiaj jugxistoj por difinitaj praktikoj. Ili ne ricevas salajron (do, en cxi tiu limigita senco ili estas "sensalajraj"), sed "kompenson", ordinare lauxkvantan lige kun la eldonitaj verdiktoj. La manko de propre dirita "salajro" aux "laborpago" klarigxas per la fakto, ke ili ne estas "dungitoj", do ne ekzistas labor-rilato kiel cxe la profesiaj jugxistoj (la agado de honorofica juxgisto ne estigas pension, laborfinan pagon kaj simile); sed tio ne egalas al "senpaga".

Honoroficaj jugxistoj, krome, ne havas cxiujn rajtojn kaj cxiujn devojn kiel tiuj profesiaj; ekzemple, ili ne rajtas je libertempado, sed povas praktiki samtempe alian agadon, gxuste cxar temas pri flanka, akcesora, aldona pozicio.

Mi estas profesia juxgxisto cxe la Kortumo pri Kontoj, kaj honorofica jugxisto cxe la Impostaj Tribunaloj (Regiona kaj Tutlanda), kie ekzistas nur honoroficaj jugxistoj. Por mia agado cxe la Impostaj Tribunaloj mi ricevas lauxkvantan monkompenson, kaj kvite: mi ne gxuos duoblan pension!

Konklude: la aldono de "sensalajra"devigus klarigi, pri kia "salajro" temas; cxiukaze, mi lasus "honorofica".
Amike
Antonio De Salvo


Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Aug 8, 2011, 8:49:58 PM8/8/11
to la bona lingvo
Por mi, ankau ne temas pri (nur) germanismo. En la Hispana, estas
adjektivo "honorífico", kiu lau la vortaro signifas "kiu donas
honoron" kaj kiun oni uzas por kvalifi postenon au laboron faritan
senpage, do sensalajre. Aliflanke, "sensalajre" ne inkluzivas la
honoron, kiun la laboro povas doni al laboristo kaj ne aldonas novan
radikon al E-o; "honorofice" estas vorto konstruita lau E-ajn
aprobitajn regulojn: honor-ofic-e. Do, mi pensas, ke ni ne devas
malrekomendi ghin.

Amike, Luis Raudón
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages