(la bona lingvo) centralo (energiejo)

0 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
May 6, 2010, 11:29:33 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

redaktante vikipedian artikolon pri nuklea reakciujo, mi ofte stumblis
cxe la vortoj "centralo" kaj "atomcentralo", kiujn mi emus
anstatauxigi per elektrejo kaj "atomelektrejo".

La oka Oficiala Aldono tamen difinas jene la radikon "central/o":
"Centra loko, kie oni produktas ion ĉirkaŭe distribueblan (elektron,
betonon, ...) aŭ funkciigas telefonan sistemon, aŭ kie oni administras
komunan agadon (sindikatoj, partioj, ...)".

Cxu vi opinias, ke en niaj listoj ni menciu la alternativon
"energiejo" al "centralo" (en la senco de energi-produktejo)?


PS. Bonvolu pardoni la mankon de cxapelitaj literoj en miaj
lastatempaj mesagxoj. En mia universitata komputilo ne eblas instali
la tauxgajn kromprogramojn.

Amike,

--
Fabio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 6, 2010, 11:52:23 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu vi opinias, ke en niaj listoj ni menciu la alternativon
"energiejo" al "centralo" (en la senco de energi-produktejo)?

Jes, laŭ mi ni nepre menciu la alternativon "elektrejo" al "centralo" en nia listo. Tre surprizis min, ke ni tian linion ankoraŭ ne havas.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 1:42:59 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Jes, laŭ mi ni nepre menciu la alternativon "elektrejo" al "centralo" en nia listo. Tre surprizis min, ke ni tian linion ankoraŭ ne havas.
Fakte niaj listoj estas ankoraŭ tre mankohavaj pro manko de sistemaj legantoj de PIV.

Ĉiuokaze estas al mi klare ke "centralo" povas havi kelkaj samsignifaĵojn pli bonajn.

Ĉu ni komencu per

central-o (8oa) = (en la senco de energi-produktejo) energi-ej-o, (en la senco de elektroproduktejo aŭ distribuejo) elektr-ej-o, centr-a elektr-ej-o, (en la senco de centra telefonejo) centr-a telefon-ej-o ?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
May 6, 2010, 2:52:06 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 6/05/2010 16:52, Marcos Cramer skribis:
> Jes, laŭ mi ni nepre menciu la alternativon "elektrejo" al "centralo"
> en nia listo. Tre surprizis min, ke ni tian linion ankoraŭ ne havas.
"Elektroproduktejo" laŭ mi estas pli taŭga por "elektrocentralo",
kvankam pli longa. Ni bezonas vortojn por la aliaj instalaĵoj, en kiuj
elektro estas pritraktata, ekzemple la "stacioj", kie la tensio estas
transformata por ebligi distribuon en la domojn.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 4:10:13 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:
"Elektroproduktejo" laŭ mi estas pli taŭga por "elektrocentralo"
Provizore mi registris:

central·o [8oa] ~ (en la senco de energi-produktejo) energi·ej·o, (en la senco de elektroproduktejo aŭ distribuejo) elektr·oprodukt·ej·o, centr-a elektr-ej-o, (en la senco de centra telefonejo) centr-a telefon-ej-o

korektoj bonvenaj.

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
May 9, 2010, 8:38:49 AM5/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kvankam longa, mi trovas "elektroproduktejo"n la sola vorto uzebla,
ĉar ĉiaj uzoj de "centralo" referencas ankaŭ aliajn
produktejojn.


>
> Leo:
>> "Elektroproduktejo" laŭ mi estas pli taŭga por "elektrocentralo"
> Provizore mi registris:
>
> central·o /[8oa]/ ~ /(en la senco de energi-produktejo)/ energi·ej·o,
> /(en la senco de elektroproduktejo aŭ distribuejo)/
> elektr·oprodukt·ej·o, centr-a elektr-ej-o, /(en la senco de centra
> telefonejo)/ centr-a telefon-ej-o

mar...@melburno.org.au

unread,
May 9, 2010, 8:55:09 AM5/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kvankam longa, mi trovas "elektroproduktejo"n la sola vorto uzebla,
char uzoj de "centralo" referencas ankau aliajn produktejojn.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages