> Alia temo: Jam delonge konsternas min la preciza signifo de la radiko
> VEGETAR/ kaj la logikeco de la derivajhoj "vegetarano" kaj "vegetarismo".
> Lau ReVo kaj PIV, VEGETAR/ estas eca radiko kun la signifo "konforma al
> vegetarismo (la doktrino de senvianda nutrado)", kaj la adjektivon
> "vegetara" eblas apliki al manghajhoj senviandaj. Se oni sekvas tion, tiam
> "vegetarismo" ja estas logika derivajho, sed "vegetarano" tute ne; ne faras
> sencon rekte apliki "an" al adjektivo.
Pri 'vegetara', plej logike estas io surbaze de 'senvianda'
(senviandulo/ano/isto, eblas diskuti pri la ĝusta sufikso, kaj
senviandismo), sed mi dubas, ĉu eblus tute elradikigi tiun radikon.
Eble ni povas esperi enkonduki paralelan terminon. Pri 'vegano', mi
dubas, ĉu estas pli bona solvo ol simple havi neanalizeblan radikon
kiel 'vegan-'.
En la hebrea "vegetara" estas צמחוני cimĥoni, derivaĵo de la vorto por
'kreskaĵo' (planto)/kreski, kaj "vegana" estas טבעוני tiv'oni,
samkadra derivaĵo de la vorto por 'naturo/a'.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?
Eble 'senbestaĵ-' (senbestaĵisto/ismo). Denove ni povas nur esperi
enkonduki paralelan terminon.
Mi shanghus la liniojn al la jeno:
vegan-o = sen-best-ajx-ist-o
vegan-ism-o = sen-best-ajx-ism-o
vegetal-o [8oa] --> veget-ajx-o
vegetal-an-o = sen-best-ajx-ist-o
vegetar-a [2oa] = sen-viand-a, sen-viand-ism-a
vegetar-an-o = sen-viand-ist-o
vegetar-ism-o = sen-viand-ism-o
vegetar-an-ism-o --> sen-viand-ism-o, vegetar-ism-o
Klarigoj:
- Mi jam antaue klarigis kial lau mi "vegetajhano" tute ne taugas por
"vegano". Intertempe estis proponite "senbestajhismo" por "veganismo",
kiu lau mi ja taugas. Analoge al ghi ni uzu "senbestajhisto" por
"vegano" (oni uzas la finajhon "ist" kaj ne "ul" por anoj de ismoj,
ekz-e oni diras "komunisto" kaj ne "komunulo"; do ni certe proponu
"senbestajhisto" kaj ne "senbestajhulo").
- Pri la signoj de oficialeco: Ili estu chiam nur che la bazaj formoj
(chi-kaze "vegetalo" kaj "vegetara"), ne che la kunmetajhoj (krom se
la kunmetajhoj estis aparte oficialigitaj, kio ja foje okazis).
Amike,
Marcos
mi enprenis viajn liniojn. Ni atendu la komentojn de la aliaj.