anonima

1 view
Skip to first unread message

José Antonio Vergara

unread,
Aug 26, 2010, 12:28:59 PM8/26/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Mi rimarkis la jenan :

anonim·a [10a] → sen·nom·a

"anonima" apartenas al tiu plej ghena grupo de E-malregulajhoj, nome
la etimologiaj duoblajhoj.

Pro praktika kialo, mi jhus pensis ke krom la prava "sen-nom-a", oni
ankau povus foje diri "nom-rezerv-a", char fakte estas nuanco ekz.
inter "sennoma verko" (kies verkintonomo ial ne estas konata) kaj
"nomrezerva, ies opinio", do opinio esprimita de iu kiu ne volas
sciigi sian autorecon.

Kion vi opinias?

José Antonio Vergara

Marcos Cramer

unread,
Aug 26, 2010, 1:34:56 PM8/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
José skribis:

Pro praktika kialo, mi jhus pensis ke krom la prava "sen-nom-a", oni
ankau povus foje diri "nom-rezerv-a", char fakte estas nuanco ekz.
inter "sennoma verko" (kies verkintonomo ial ne estas konata) kaj
"nomrezerva, ies opinio", do opinio esprimita de iu kiu ne volas
sciigi sian autorecon.

Fakte, mi tute ne komprenas kiel "nomrezerva" povas esti uzata por "anonima". Ĉu vi eble povas klarigi vian interpreton de la kunmetaĵo "nomrezerva".

Mi mem foje sentas, ke "sennoma" ne bone taŭgas kiel alternativo al "anonima". Ankaŭ "sennomulo" ne vere taŭgas kiel alternativo al "anonimulo". "Sennomulo" laŭ mi estus iu kiu tute ne havas nomon, dum "anonimulo" estas iu kiu publikigis iun verkon sen indiki sian nomon.

Kiam tio eblas sen rimarkinda sencoperdo, mi ja uzas "sennoma" anstataŭ "anonima", kaj tio ja foje tre bone funkcias. Sed pro la oficialeco de "anonima" mi ankaŭ pretas foje uzi ĉi tiun vorton, kiam mi sentas ke "sennoma" ne tute taŭgas.

Ĉu iu ankoraŭ havas alian ideon por taŭga alternativo?

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
Aug 26, 2010, 3:47:27 PM8/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Fakte, mi tute ne komprenas kiel "nomrezerva" povas esti uzata por
> "anonima". Ĉu vi eble povas klarigi vian interpreton de la kunmetaĵo
> "nomrezerva".

nu, eble pro influo de mia gepatra lingvo, mi misopiniis ke unu el la
signifoj de la radiko "rezerv-" povas utili kiel pli milda
anstatauanto de "kash-"

nomrezerva: ke oni tenas la nomon en rezervo

José Antonio

renato corsetti

unread,
Aug 28, 2010, 4:57:38 PM8/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> nu, eble pro influo de mia gepatra lingvo

Fakte oni ankaŭ en la itala parolas pri "riservato" pli malpli kun tiu signifo.

Pri la ĝenerala serĉo de aliaj esprimoj por anonima, ni devas konsideri, ke ni ankaŭ havas la linion:

pseŭdonim·o [2oa] ~ kaŝ·nom·o, plum·nom·o

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Aug 29, 2010, 6:11:32 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mia persona sento, "anonima" estas tre gxenerala termino, kiu povas ampleksi multajn signifojn. Ekzemple:
1) sen nomo de la auxtoro, cxar neindikta (sennoma letero);
2) sen nomo de la auxtoro, cxar nekonata (sennoma pentrajxo);
2) havanta kasxnomon/ pseuxdonimon (se temas pri literaturajxo, plumnomon): ekzemple, la verkoj aperigitaj sub nomo "Doktoro Esperanto" estas esence anonimaj/ kasxnomaj/ plumnomaj;
3) sen nomo de la koncernato(j): anonima ebriulo, opinisondo, statistiko, medicina aktaro;
4) sen indiko de persona nomo:anonima societo;
5) senvigla, sensuka, senpersoneca: anonima stilo, konstruajxo, vivo.
Kaj eble oni povus dauxrigi.
Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: sabato 28 agosto 2010 22.58
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) anonima

Jose' Antonio:

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Aug 29, 2010, 6:36:36 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Persone mi ne sentas problemon pri la vorto Anonima. Kiam vi diras, ke ĝi estas etimologia duoblaĵo, ĉu vi volas diri, ke ĝia greka signifo estas Sennoma? Sed fakte, la vorto intertempe akiris siajn propran vivon kaj apartan signifon.

Multaj Esperantaj vortoj povus esti ankoraŭ pli simplaj - ekzemple, anstataŭ "forgesi", oni povus diri "malmemori". Zamenhof estus povinta fari tion, sed li ne faris - same kiel li ne diris "sennoma". Se ni nun rekomendus uzi nur tiajn formojn, tio tro profunde ŝanĝus jam ekzistantan lingvon. Kompreneble oni rajtas uzi ilin kiel sinonimojn, sed la tradiciaj ne estas malaprobindaj.

"Anonima" apartenas al la 1-a OA (ne al la 10a, kiel ŝajnas pro via misskribo), kaj estas Zamenhofa vorto.

Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: giovedì 26 agosto 2010 18.29
A: ° listo 'la bona lingvo'


Oggetto: (la bona lingvo) anonima

Mi rimarkis la jenan :

Kion vi opinias?

José Antonio Vergara

--

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2010, 6:59:37 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Kaj eble oni povus dauxrigi.

Do, Esperanto estas tro riĉa eĉ sen dubindaj grek-latinaĵoj. Ĉiuokaze mi aldonas al la linio "senpersona" pri stilo, ktp.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2010, 7:05:51 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Se ni nun rekomendus uzi nur tiajn formojn, tio tro profunde ŝanĝus jam ekzistantan lingvon. Kompreneble oni rajtas uzi ilin kiel sinonimojn, sed la tradiciaj ne estas malaprobindaj.

Mi cedas al la perforto kaj ŝanĝas la sagon al =, sed pensu pri la ĉinoj.

Renato


ro-esp

unread,
Aug 30, 2010, 6:27:37 PM8/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Topic: R: anonima

> "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it> Aug 29 12:11PM +0200 ^

> Laux mia persona sento, "anonima" estas tre gxenerala termino, kiu
> povas ampleksi > multajn signifojn. Ekzemple:
> 1) sen nomo de la auxtoro, cxar neindikta (sennoma letero);
> 2) sen nomo de la auxtoro, cxar nekonata (sennoma pentrajxo);
> 2) havanta kasxnomon/ pseuxdonimon (se temas pri literaturajxo,
> plumnomon): > ekzemple, la verkoj aperigitaj sub nomo "Doktoro
> Esperanto" estas esence anonimaj/ > kasxnomaj/ plumnomaj;
> 3) sen nomo de la koncernato(j): anonima ebriulo, opinisondo,
> statistiko, medicina > aktaro;

tiuj tri kunigeblas per: de kiu oni ne scias pri kiu temas

> 4) sen indiko de persona nomo:anonima societo;

jura indiko, cxu? Por tiu la nederlanda uzas la vorton "sennoma"

> 5) senvigla, sensuka, senpersoneca: anonima stilo, konstruajxo, vivo.

Mi ne jam renkontis tiun...

> Kaj eble oni povus dauxrigi.

law mi ne indas

"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> Aug 29 12:36PM +0200 ^

> Persone mi ne sentas problemon pri la vorto Anonima. Kiam vi diras,

> ke ?i estas > etimologia duobla?o, ?u vi volas diri, ke ?ia greka

> signifo estas Sennoma? Sed > fakte, la vorto intertempe akiris
> siajn propran vivon kaj apartan signifon.

mi konsentas

José Antonio Vergara
> pro praktika kialo, mi jhus pensis ke krom la prava "sen-nom-a", oni


> ankau povus foje diri "nom-rezerv-a",

> Kion vi opinias?

ke "nomrezerva" por multaj ne estas pli facile komprenebla ol
"anonima", pro la largxa signifo de "rezerv". rezervi tablon, rezervi
al si la rajton ...,rezerva bataliono (en pluraj lingvoj pluraj vortoj)

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages