La unuaj du el viaj alternativoj estas netransitivaj, la tria transitiva.
Laŭ PIV kaj laŭ ĉiuj naŭ uzoj de la radiko en la Tekstaro de Esperanto, temas pri transitiva verbo. Aldone, en neniu de tiuj naŭ uzoj en la Tekstaro, kaj ankaŭ ne en la uzekzemploj en PIV, taŭgas la alternativo "taŭgigi". Do la linio prefere estu
akomod-i [zam] --> al-ĝust-ig-i,
adapt-i
Ĉar ses el la naŭ uzoj en la Tekstaro de Esperanto efektive estas en la netransitivigita formo "akomod·iĝ-", ni povas ankaŭ aparte listigi tiun:
akomod·iĝ·i → al-ĝust-iĝ-i,
adapt-iĝ-i