cirkelo

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 4, 2008, 9:05:49 AM5/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenan linion:

cirkel-o [fun] = cirkl-il-o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2008, 10:04:54 AM5/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>cirkel-o [fun] = cirkl-il-o
>
>Kion opinias la aliaj?

Mi ne trovas g'in skandala. Ni atendu kelkajn aliajn opiniojn.

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Anna Lowenstein

unread,
May 14, 2008, 11:45:59 AM5/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne vidas apartan kialon por aldoni tion. "Cirkelo" ja estas Fundamenta,
kaj mi ne certas, c'u mi tuj divenus, kio estas "cirklilo".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 4 maggio 2008 15.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) cirkelo

Fra Simo

unread,
Sep 5, 2008, 10:32:52 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/5/14 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>
Mi ne vidas apartan kialon por aldoni tion. "Cirkelo" ja estas Fundamenta,
[...]
-----Messaggio originale-----
Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 4 maggio 2008 15.06
Oggetto: (la bona lingvo) cirkelo
Mi proponas la jenan linion:
cirkel-o [fun] = cirkl-il-o
Kion opinias la aliaj?
 
     Anna nepre pravas.
 
     Krome ni atentu, ke "cirkl/" kunpushighas kun la samasignifa Fundamenta "rond/". Necesas do en nia tabelo la jena linio :
 
cirkl-o  [8oa] = rond-o [fund] 

________

     Anna skribis ankau : "kaj mi ne certas, c'u mi tuj divenus, kio estas "cirklilo"."  Pri tio mi volus diri, ke ne estas nepre necese (kvankam ja dezirinde) kaj ne chiam estas atingeble, ke iu tion ne jam antauscianta "tuj divenu", kio estas la nomatajho. Sufichas, ke ekzistu ia kaptebla rilato inter la vortera konsisto de la vorto kaj ties signifo.
     Ekzemple, ne multaj "tuj divenus", ke "zorg/at/o" kaj "zorg/ant/o" respondas al la anglaj vortoj "tutor" kaj "pupil", au "uz/ajh/o" al "furniture" (se ltiuj tradukoj en la U. V.  estas ghustaj, pri kio mi ne certas, sed por ni nun ne tio gravas).

     Kore salutas                         Francisko

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages